Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Verki unu por la aliaj

Tiu ĉi “facila rakonto” de Johansson sukcesas, kiel kutime ĉe li, vesti allogan intrigon en facilajn vortojn. Mian recenzon pri la lingva flanko mi povas prezenti per same facilaj vortoj: la libro estas bona kaj uzinda por lernantoj kaj lernigantoj. Kiel rakonto, tamen, la teksto postulas pli atentan legon.

La intrigo komenciĝas per necerto; la ĉefrolantino ion faras en la mezo por redukti la propran nedecidemon; fine ni kaj ŝi denove sidas en malcerta stato, pensiga kaj kreskiga. Lingve sperta leganto povas utiligi la libron por akrigi la komprenajn kaj ŝatajn klingojn de sia estetiko. La intrigo interplektas Svedion kaj Germanion, kaj (laŭ mi, tute bonvene kaj normale) ne elspezas ŝviton por atingi neŭtralan prezenton, kiu videble invitus aliregionan leganton en komprenon de la kultura kaj mora fono komuna inter tiuj du landoj.

Ne nur la lingvo estu facila, sed ankaŭ la rilatoj, kiujn oni reliefigas kaj fortigas. “Klientoj, ne povantaj eniri tiun ĉi rakontan mondon, sendube postulos alispecajn librojn, kaj eble verkos ilin mem”, diros al si la nunaj ĉefkomunumanoj, kiuj sentas sin hejme en la ekzistanta esperanta Eŭropo.

Mi ĝenerale konsentas kun tiu kutima opinio, kaj mi senrezerve prijesas la rajton de la tipaj esperantistoj verki unu por la aliaj. Tamen estus, laŭ mi, fenomene interesa ago, kaj atuta, kompare kun la nacilingvaj malaventuroj, se iu librejo esperanta anoncus konkurson pri verkado de (eventuale “facila”) fikcio kun jenaj kriterioj. Konkurse verku nur blankaj esperantistoj el la eŭropidaj landoj. Juĝu nur legantoj de islama kaj afrika kulturaj fonoj (notu mian lason de neŭtrala spaco, niaj neislamaj azianoj, kiuj en tia konkurso rolu nek verke nek juĝe; eble el tiu kategorio aperu la konkursantoj!). Oni verku por emfaze neeŭropa legontaro. Eble eĉ niaj eŭropanoj sin vidos laŭ nova maniero, provante sin rigardi tra aliulaj okuloj kaj elmetante siajn verkojn al tia juĝlego. Longe ni petis unu de la alia lingvan rerigardadon. Estus interese inviti ankaŭ la kulturan resentadon.

Probal DAŜGUPTO

Sten Johansson: La Krimo de Katrina. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 2001. 36 paĝoj. ISBN 91-89432-06-1.