Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Ne nur subtropikaj varmo, plaĝoj kaj palmoj estas allogaĵoj por turistoj, sed ankaŭ la nordiaj malvarmego kaj vintra malhelo. Brave rezisti la froston provokas aventuremulojn, sed por tio, laŭ la konsiloj de spertuloj, ili nepre bezonas konvene vesti sin.
Por elteni kaj ĝui la frostegon, ekzemple en Laponio en oktobro-aprilo, oni ne ekvojaĝu sengante, senĉape kaj sen konvenaj botoj. Ĉi-lastaj estu iom pli grandaj ol la kutimaj, ĉar supozeble oni ja bezonos dikajn lanajn ŝtrumpojn. Kotonaj ŝtrumpetoj absorbas la ŝviton kaj ĉiuspecan malsekon, kaj en ili la piedfingroj tuj ekdolorus pro malvarmo, ĉar la sango ĉesas liveri la varmon al ili, ŝparante ĝin por la cerbo kaj internaj organoj de la korpo. Ankaŭ la manoj bezonas ventrezistajn, varme subŝtofitajn gantojn, prefere tiajn, en kiuj nur la dikfingro kuŝas aparte kaj la aliaj fingroj estas kune. En tre malvarma vetero oni povas plivarmigi la fingrojn pugnigante la manojn, kun dikfingro inter la ceteraj fingroj.
En la kapo estas 80 procentoj de la korpa varmo, ĉar la sangocirkulado ne malpliiĝas en la cerbo eĉ dum plej granda malvarmo. Tial oni bezonas ĉapon kaj aldonan kapuĉon. Se la oreloj ne rezistas froston kaj venton, oni elektu ĉapon, kiu laŭbezone kovras ankaŭ la orelojn. Prefere difektu la frizaĵon per la ĉapo ol lasi la froston fuŝi vian multekostan vojaĝon en Nordio.
En Laponio -30 aŭ -40 celsiaj gradoj ne estas nekutimaj. Sed memoru, ke la vento tri- aŭ kvar-obligas la senton pri malvarmo. Tial ankaŭ 5-grada frosto povas fariĝi ege malagrabla kaj danĝera, se oni ne ŝirmas sin. Precipe se oni malsekiĝas, pro degelanta neĝo en la ŝuoj aŭ pro falo en akvon. Tiuokaze konsilindas nepre eniri varman ejon aŭ ŝanĝi la vestojn kiel eble plej baldaŭ. (Fali enakven vintre ja povas okazi, se oni estas sur glacio mara, laga aŭ rivera.)
La mantelo estu ventrezista, ne nepre peltaĵo, kiu estas peza kaj vekas malamon ĉe la bestoprotektantoj. Sub ĝi estu unu aŭ du longmanikaj lanaj puloveroj aŭ sintezaj trikaĵoj kaj plej sube ĉemizo kun aŭ sen manikoj. Se vi scias, ke vi ŝvitos dum longaj promenadoj aŭ sportado, viaj subvestoj estu sintezaj kaj lasu la humidon eniri. Se vi nur sidos sur benko en iu ekstera sportejo aŭ fiŝkaptos senmove sur la glacio, vi bezonos multe pli varmajn vestojn ol tiuj, en kiuj vi rapide moviĝas, ekzemple skiante aŭ sketante. Troveblas ankaŭ homoj, kiuj povas kuri nudtorse en 20-grada frosto sen malvarmumi, sed post la ekzercado ili ĉiam zorgeme vestas sin.
Oni bezonos longan kalsonon sub la pantalono, kelkfoje eĉ duan, lanan aŭ sintezan paron. La plej ekstera pantalono estu ventrezista. Virinoj, kiuj kutimas surhavi maldikan ŝtrumpkalsonon kaj jupon, ne iru eksteren sen ŝanĝi la vestojn. Se nilono kunglaciiĝas kun la haŭto, ĝi iĝas nedisigebla kaj rezultigas amputadon de la koncerna korpoparto. Estas konsilinde, ke virinoj evitu dikan ŝminkaĵon, ĉar la ŝminka graso pliigas la malvarmiĝon de la haŭto, kies supraĵaj vejnetoj povas vundiĝi. Poste la haŭto restas malhelruĝe striita por ĉiam.
Certa problemo kun ĉiuj ĉi varmaj vestoj estas, ke la temperaturo en loĝejoj, hoteloj, restoracioj kaj aliaj konstruaĵoj kutime estas almenaŭ 20 gradoj. Pro tio oni devas ofte ŝanĝi la vestojn. Homoj, kiuj alkutimiĝis nur al la endomaj temperaturoj, strebas eviti la eksterdomajn. Ili eniras hejtatajn publikajn trafikilojn, subsurfacajn trapasejojn, magazenojn, kinejojn kaj hejmojn. Tamen ankaŭ ili scias, kiel sekure vesti sian bebon kaj lasi ĝin dormi en enĉareta dormosako sur la balkono aŭ en la ĝardeno dum pluraj horoj, ĉar kelkhora restado en freŝa aero igas la homojn pli rezistpovaj al malvarmumo kaj aliaj malsanoj.
Bedaŭrinde la plenkreskaj urbanoj ofte ne rezistas malvarmon. Ili delikatiĝis kaj forgesis la spertojn de siaj geavoj. Estas ja granda ĝuo rigardi la stelplenan ĉielon, nordajn lumojn, laponajn montetojn kaj ludi kaj sporti en la neĝo, se oni surhavas konvenajn vestojn.
Simptomoj de frostvundo estas pikado kaj doloroj en la vangoj, en la orel- kaj naz-pintoj, fingroj, interna femurflanko. La vizaĝon oni povas rapide plivarmigi, se oni premetas ĝin per siaj varmaj manoj, kaj poste rapide engantigas la manojn. La piedfingrojn eblas plivarmigi per kurado aŭ rapida marŝo, la manojn per kunklakado kaj la tutan korpon per saltado, svingante la brakojn ĉirkaŭ si. Se aperas blanka makuleto sur la vizaĝo, rapide eniru varman ejon. Se iu korpoparto iomete frostvundiĝas, ĝi poste iĝos malhelviola kaj doloros multajn tagojn. En okazo de pli grava vundiĝo aperas la minaco je amputado. Kaj homo tro laca por varmigi sin per movoj frostmortos post kelkaj horoj.
La poŝtelefono povas savi ekskursantojn, kiuj eraris la direkton en iu neloĝata sovaĝejo. Oni neniam subtaksu la defion de la frosto!
Saliko