Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Spirita Vivo

KRISTANISMO

Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo

En la komenco de la kvara jarcento okazis evento, kiu antaŭdifinis la historian evoluon de l’ armena popolo. Kristanismo eniris Armenion komence de la unua jarcento kaj estis akceptita kiel ŝtata religio en 301. Tio ĉi okazis danke al du gravaj agantoj, Grigor Lusavoriĉ (kleriganto) kaj reĝo Trdat. Estas larĝe konata fakto, ke la unuaj kristanoj ĉie estis persekutataj. Grigor Lusavoriĉ multajn jarojn estis malliberigita en profundega foskavego (Ĥor Virab), kiu ĝis nun estas konservita kaj estas dezirinda vidindaĵo por turistoj.

En 303 estis fondita la patrina katedralo Sankta Eĉmiadzin, kiu ĝis nun funkcias kiel spirita centro de ĉiuj armenoj kaj kiel rezidejo de la eklezia gvidanto. Kristanismo fariĝis la kredo de ĉiuj sociaj tavoloj, fundamento de la mondkoncepto de l’ armenoj. Ĝi difinis la moralajn kriteriojn, stimulis la evoluon de la armena nacia kulturo.

La kristana kredo, al kiu la armenoj restis fidelaj dum la jarcentoj, fariĝis baza faktoro por konservado de la originaleco de armena kulturo kaj lingvo. La armena apostola eklezio estas ĝis nun la ponto inter la patrolando kaj armenaj diasporoj en la tuta mondo.

La historia vivo de la armenoj pasis en vasta armena montolando. Preskaŭ en ĝia centro troviĝas monto Ararat, kiun Dio destinis por savi la biblian patriarkon Noa. La formiĝo de la armena popolo komenciĝis ĉirkaŭ 3000 jarojn antaŭ Kristo. Gravan rolon en tio havis gentoj, kiuj apartenis al la hind-eŭropa lingva familio. Troviĝante sur la limo de Azio kaj Eŭropo, la armenoj komunikiĝis kun ties kulturoj. Fakte veran armenan kulturon estigis elementoj de ambaŭ civilizoj. Grave influis la armenan kulturon helenismo. De tiu pagana epoko konserviĝis multaj arkitekturaj konstruaĵoj. Fama ekzemplo estas la templo de Garni (1a jc.).

Gravega evento de la kultura vivo estis la kreado, en 405, de armena alfabeto fare de Mesrop Maŝtoc kun subteno de katolikoso* Sahak Partev. Ĉi tion kaŭzis la neceso traduki la biblion kaj ekleziajn diservojn. Jen la unua frazo, skribita per armena alfabeto kaj tradukita el la biblio: “Ekkoni saĝecon kaj edifojn, scii diraĵojn de saĝuloj”. Nia popolo kun pietato konservas por estontaj generacioj la tombon de Mesrop Maŝtoc en preĝejeto ne malproksime de Erevano, en vilaĝo, kiu nun estas pilgrimloko.

La kreado de armenaj literoj stimulis la evoluon de armena literaturo, kiu formiĝis per historiaj, filozofiaj, teologiaj, natursciencaj kaj belartaj menslaboroj. Antaŭ la invento de la armena alfabeto la popolo dum jarmiloj uzis kojnoformajn skribaĵojn. Multo el tio konserviĝis ĝis nia tempo. La mezepoka historiisto de la 5a jarcento, Movses Ĥorenaci verkis konatan Armenan historion.

Ampleksan sciencan heredaĵon postlasis matematikisto, geografo, kosmologo Anania Ŝirakaci (7a jc.). Lia monumento staras en Erevano, antaŭ la muzeo Matenadaran, kies pleja riĉaĵo estas miloj da antikvaj mezepokaj manuskriptoj. Erevano, la ĉefurbo de Armenio, estas unu el la plej malnovaj urboj de la mondo, samaĝa kiel Romo kaj Samarkando. Ĝi havas “atestilon de naskiĝo”, kiu estis trovita dum arkeologiaj foslaboroj en la 1950aj jaroj. Erevano estas 2783-jaraĝa. En la centro de la ĉefurbo konserviĝis kelkaj preĝejoj: Sankta Katogike (13a jc.), Zoravar (17a-18a jc.), Sankta Sargis (15a jc.) kaj aliaj. Admirinda vidindaĵo estas la muzeo kaj fortikaĵo Erebuni, Urartua urbo de la 8a jc. a.K.* Tamen Erevano kaj la tuta Armenio estas riĉa je belegaj preĝejoj kun krucoŝtonoj. Krucoŝtono estas tre originala esprimo de la armena arto. Tio ĉi estas iaspeca ŝtona aĵuro kun kruco kiel grava parto, kaj ĉirkaŭ ĝi admirindaj ornamaĵoj. Malsupre de la kruco estas inkrustita la simbolo de eterneco.

La belecon de la altmonta lago Sevan (1897 m super la marnivelo), unu el la plej altaj en la mondo, ne eblas priskribi per vortoj — tion necesas vidi.

Nuntempa Erevano estas antikva kaj moderna samtempe. Promenante sur la stratoj oni povas vidi malnovajn konstruaĵojn apud la modernaj, kaj belegajn kafejojn kaj restoraciojn, akvan parkon, ktp.

Sub protektado de Unesko, la armena popolo kaj la tuta kristana mondo festis en 2001 la 1700-jariĝon de kristanismo ĉe ni. Fare de ŝtata organiza komitato estis pluraj specialaj aranĝoj. La plej gravaj estis inaŭguro de preĝejo Grigor Lusavoriĉ en septembro, pilgrimado al la sanktaj lokoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj.

Lida ELBAKJAN

* 1. Titolo de la ĉefpastro de la armena kaj de iuj aliaj orient-kristanaj eklezioj. (Noto de la redaktoro)
* 2. Urartuo jam estis politike grava regiono dum la inter-traktadoj kaj -bataloj inter Asirio kaj la hititoj en la 18a jc. a.K. (Noto de la redaktoro)