Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Litovaj entreprenistoj penas enpaŝi en la eksterlandan merkaton, sed tio ne ĉiam iras glate. Jen la litova lakta industrio, eksportanta preskaŭ 50 % de siaj produktaĵoj, pli kaj pli ofte rigardas al Usono, kie litovaj fromaĝoj estas bone aĉetataj.
Laŭ informo de la usona ministrejo pri agrikulturo, pasintjare el Litovio estis importitaj 13 550 tunoj (t) da fromaĝo. Laŭ ĉi tiu indiko Litovio estas en la kvara pozicio post Nov-Zelando (39 900 t), Italio (29 400 t) kaj Francio (15 000 t). La litovaj eksportantoj superis Danion (13 400 t), Nederlandon (11 900 t) kaj Svislandon (6000 t), kiuj havas tre evoluigitan laktan industrion.
Litovio estis la kvara ankaŭ en la jaro 2000. Ĉi-jare ĝi planas eksporti ankoraŭ pli multe. Ekzemple, la kompanio “Rokiškio Sūris” [rókiŝke suris] intencas pligrandigi la eksporton ĝis 13 000-14 000 t. Plej multe estas vendataj malmolaj fromaĝoj, kiuj estas dediĉitaj al pera uzado, ekzemple por picoj kaj por bongustigi aliajn produktojn.
La kreskanta populareco de la litovaj fromaĝoj eklevis tumulton en la usona merkato. En la faka gazetaro jam aperis indignaj deklaroj pro invado de litovaj fromaĝistoj. La eldonaĵo Cheese Reporter publikigis artikolon, en kiu la redaktoro Dick Groves akuzas Litovion pro tro malaltaj prezoj. Li miras, ke Litovio, kiu en 1991 tute ne eksportis al Usono, nuntempe okupas jam preskaŭ 7 % de la usona merkato de importitaj fromaĝoj. La aŭtoro premisas, ke tion influis nenature malgrandaj prezoj de litovaj fromaĝoj.
Donitaĵoj de la ministrejo montras, ke la averaĝa prezo de litovaj fromaĝoj vere estas preskaŭ duone malpli granda ol tiu de la italaj aŭ francaj. La litovaj eksportantoj asertas, ke la statistiko prisilentas la fakton, ke parton de francaj kaj italaj produktoj konsistigas ege multekostaj fromaĝoj, kun kiuj la litovaj ne konkuras. La prezo de la litovaj fromaĝoj kaj tiu de samspecaj importataj fromaĝoj el aliaj landoj diferencas nur je ĉ. 10 %.
Pro aplikataj malaltaj prezoj la najbaraj latvoj akuzas ne nur la entreprenistojn de la lakta industrio sed ankaŭ la komercistojn. La komerca kompanio “Vilniaus Prekyba” [vilnjaus prekiba], kies vendeja reto disvolviĝas en baltaj landoj, en la latva ĉefurbo Rigo komencis konstrui duan supervendejon, sed devis haltigi la laborojn, ĉar la urba magistrato suspendis jam eldonitan permeson.
La decidon oni motivis per tio, ke la loĝantaro de la urba distrikto, kie devis elkreski la supervendejo, ĝin ne deziras. Eĉ male: ili ekindignis, ĉar nuntempe vendejoj abundas en la distrikto. Reprezentantoj de la riga magistrato asertis, ke la permeso restas suspendita, ĝis kiam la opinio de la loĝantoj estos esplorita pli detale.
La aserto, ke vendejoj abundas, estas priridinda. Nuntempe la loko, dediĉita por la vendejo, estas dezerta kampo. Kelkaj vendejoj troviĝas, tamen nur ekster kelkkilometra radiuso. Do, la kaŭzoj estas aliaj. La ĝenerala direktoro de Vilniaus Prekyba, Ignas Staškevičius [staŝkéviĉus], opinias, ke en Latvio ekzistas certaj klanoj, kie entreprenoj estas kunligitaj kun la politiko kaj povas esti, ke postenuloj defendas la interesojn de tiaj strukturoj.
La latvaj entreprenistoj estas malkontentaj pro kreskanta eksporto de litovaj varoj. Post veno de la menciita litova kompanio en la latvan merkaton, importo de iuj litovaj varoj kreskis kelkoble. Nuntempe la kompanio en Latvio havas 23 vendejojn. La litova ambasadoro en Latvio, Petras Vaitiekunas [vajtekunas], substrekas, ke la agado de la litovaj entreprenistoj en Latvio ne estas unuflanka invado en la latvian merkaton. La vojo estu ambaŭflanka. Latvaj entreprenistoj devus esti pli agresemaj, por ke pligrandiĝu fluoj de latvaj varoj al Litovio. Dum la unuaj du monatoj de 2002 Litovio eksportis en Latvion varojn je 71 milionoj da eŭroj, dum estis importitaj latvaj varoj nur je 16,6 milionoj.
Ankaŭ aliaj litovaj kompanioj ofte suferas en Latvio arbitrecon de lokaj ŝtataj funkciuloj. Tamen tio nur provizore bremsas, sed ne haltigas efikon de merkataj leĝoj. La kompanio Vilniaus Prekyba ne intencas retiriĝi el Rigo. Se oni ne sukcesos ekmovi la konstruadon de la vendejo, la kompanio ekrealigos aliajn projektojn, ĉar ĝi havas en la latva ĉefurbo kelkajn aĉetitajn terparcelojn, taŭgajn por supervendejoj.
Antanas GRINCEVIČIUS