Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Ĉeĥa opinio pri atomelektrejo en Temelín

La artikolo 15 % kontraŭ ĉeĥa atomcentralo (MONATO 2002/3, paĝo 10) montras la politikan situacion de Aŭstrio kaj klopodojn de iuj aŭstraj politikaj fortoj per la kontraŭ-atomelektreja kampanjo kamufli precipe la enlandajn politikajn, ekonomiajn kaj aliajn problemojn. En Ĉeĥio oni strebas plibonigi la naturmedion per limigo de tersurfaca karbominado kaj de elektroproduktado per karboelektrejoj. Unu el tiuj ebloj estas elektroproduktado en atomcentraloj. Tia centralo disradias 100-oble malpli da radioaktivaĵoj ol karboelektrejoj, ĝi malpliigas la ellason de forcejgasoj kaj ne konsumas oksigenon.

Kompreneble ni ĉiuj timas averion de tiu elektrejo, sed mi estas konvinkita, ke la atomelektrejo en Temelín [témeliin] estas bone konstruita kaj ĝi estas komparebla kun la plej perfektaj atomelektrejoj de tiu tipo. Cetere, ĝi ne estas nura ĉeĥa verko, sed rezulto de fakula kunlaboro el pluraj landoj. Komence ĝi estis rusa projekto, kiun poste modernigis la usona kompanio Westinghouse [ŭéstinghaŭs], kiu por Temelín liveris la regantan kontrolsistemon, la nuklean materialon kaj la monitoraranĝon de radiado. Por la atomelektrejo Temelín faris gravajn liveraĵojn firmaoj el Usono, Britio, Germanio, Francio, Italio, Svislando, Hungario kaj — interese — ankaŭ el Aŭstrio.

La aŭstra firmao PKE Philips [filips] liveris teknikajn rimedojn por fizika protekto de la elektrejo, la firmaoj Nalco Chemical [nálko kémikal] liveris kemiaĵojn kaj Elin elektroinstalaĵojn. La antaŭmenciitaj aŭstraj firmaoj kaj pere de ili la aŭstra ŝtato profitis rimarkinde el tiu elektrejo, kontraŭ kiu nun iuj aŭstraj politikistoj tiom histerie agitas. La peticion kontraŭ la atomelektrejo en Temelín subskribis 15 % de la aŭstroj. Tio signifas, ke granda plimulto de aŭstroj, 85 %, ne lasis sin trompi de ekstremdekstrulaj politikistoj kaj montris tiel sian prudenton. Aŭstroj, dankon!

Jiří PATERA

Ĉeĥio