Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Turismo

ARGENTINO

Tondrulo — montego de la Andoj

“Tondrulo” (hispane: Tronador) ricevis tiun nomon rezulte de la glaciaj lavangoj, kiuj deiĝas kun impona bruego de ĝiaj montkrutaĵoj. Dum antaŭaj jarcentoj indiĝenaj najbaroj de la montego asertis, ke demono ene de la anda masivo avertis tiel pri la alveno de fremduloj. Ĉar ĉe la piedo de Tondrulo situas Paso de Vuriloches [paso de vuriloĉes], trapasejo, kiu kondukas tra la montara ĉeno. Tie, en rojo, ŝprucas varmfontoj, kie nun kamparanoj kaj maloftaj piedirantaj turistoj ĝuante banas sin. Indianoj kaj blankaj fremduloj, plejparte miksrasuloj, loĝas nuntempe pace sur la argentina kaj ĉilia deklivoj de la estingiĝinta vulkano.

Notinde estas, ke membroj de Anda Klubo Bariloche [bariloĉe] konstruis antaŭ pli ol ses jardekoj rifuĝejon, erare kelkajn metrojn trans la internacia limo, sur ĉilia teritorio. Ne sen iom da fiero klubanoj rakontas ĝis hodiaŭ, ke tiumaniere oni estigis internacian konflikton. Sed onidire la problemo saĝe estis solvita. Oni donacis la rifuĝejon al Ĉilia Anda Klubo kaj tiu lasta ludonis ĝin kontraŭ eta simbola prezo al la konstruintoj. Ĝis hodiaŭ, suprenirante la montegon de la argentina Pampa Linda (Beleta Herbejo) al la unua kabaneto, konstruita en 1938, oni eniras kaj eliras ĉilian teritorion. La duan rifuĝejon, poste konstruitan, oni starigis tamen sur argentina teritorio.

Kvankam Tondrulo ne havas la plej altan pinton en la argentina Patagonio, tamen tre verŝajnas, ke ĝi estas la plej bone konata al turistoj, almenaŭ ties piedo, kaj la pinto (3554 m) — nur al alpismaj spertuloj. Dum la somera sezono (januaro kaj februaro) centoj, eĉ miloj da turistoj alvenas buse, aŭte al Pampa Linda kaj de tie al la Nigra Glaĉero, kies glacio estas kovrita de nigraj cindraĵoj.

Proksime al tiu loko oni vidas altan akvofalon, kiu fontas el glaĉero, estiganta la riveron Manso (Malsovaĝulo). Spite al tiu nomo ĝi estas unu el la plej sovaĝaj kaj kapricemaj riveroj en la sudo de Latin-Ameriko. Direktante sin komence orienten, ĝi ŝajnigas strebi al Atlantika Oceano. Sed en lago Mascardi [maskardi] ĝi sin turnas suden, kaj poste, ŝanĝante sian fluon, okcidenten, kaj enfluas la riveron Puelo kaj kun ties akvoj poste Pacifikan Oceanon.

Tamen Manso estas nur unu el la rojoj kaj riveroj, kiuj fontas el tiu neĝkovrita montara masivo de tri pintoj. La ĉefa pinto, kiun la indiĝenoj nomis Anon, signas la landlimon inter Argentino kaj Ĉilio. Unu el la du malpli altaj pintoj situas en Argentino, kaj la alia en Ĉilio. Ambaŭ estas iomete pli alireblaj ol la ĉefa pinto. Sep glaĉeroj kirasas la ne-aktivan vulkanon, kies vulkaneco videbliĝas en cindraĵoj, ŝtonoj kaj tre malofte oni povas eĉ percepti sulfurajn odorojn.

En januaro 1934 Claussen [klausen], Meiling [majling] kaj Neumayer [nojmaja] (ambaŭ lastaj estis fondintoj de Anda Klubo Bariloche) intencis surgrimpi la ankoraŭ ne-konkeritan montegon. Vane Claussen atendis la du kunulojn en bivako. Profitante la belan veteron, kiu ne oftas en tiu regiono, li komencis sola la supreniron. Je eknoktiĝo li sukcesis surpaŝi la supron, kie li pasigis malkomfortan nokton. La saman someron du italoj, Matteoda kaj Durando, klopodis supreniri la montegon de la ĉilia flanko. Sed ili malaperis kaj oni poste ne trovis la kadavrojn. Post ili, aliaj alpistoj mortis tie pro la sovaĝaj patagoniaj ventegoj, glaĉeraj fendoj kaj subitaj veterŝanĝiĝoj.

Werner SCHAD