Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ekonomio

ĈINIO

Funebra ekonomio iĝas krima monopolo

En grandaj ĉinaj urboj al funebrulo kiu portas florkronon aĉetitan ekstere, estas malpermesate eniri la ejon por la funebra ceremonio. Oni povas aĉeti tion nur de la funebroservo.

En privata vendejo de funebraĵoj la plej delikata krono estas vendata kontraŭ 70 ĝis 80 juanoj (1 juano = ĉ. 0,14 eŭroj), sed la funebroservo vendas samkvalitan kronon por 200 ĝis 300 juanoj. Ĉiutage ĝi almenaŭ forvendas 150 tiajn. Se ĉiu krono mezume havas vendoprezon de 200 juanoj, nur per funebraj kronoj la servo en unu tago akiras ĉ. 20 000 juanojn da profito. En unu jaro la profito je tio atingas pli ol kvar milionojn da juanoj.

La ĉinoj jam plendas, ke en hospitalo naskokosto estas tro alta, kaj ili nun ekkonscias, ke ankaŭ por mortinto ili devas elspezi tre multe da mono. Laŭ raporto de ĵurnaloficejo, nun en iuj grandaj urboj tombo de mortinto estas pli kosta ol domo de vivanto. Tombo el marmoro, kun areo de nur unu kvadrata metro, estas ludonata por 70 jaroj kontraŭ lupago de 40 000 ĝis 60 000 juanoj. En Kantono, urbo en suda Ĉinio, kie estas bona ekonomia situacio, konstrukosto de plej luksa tombo estas pli ol 400 000 juanoj. Negocisto el tiu urbo, kiu produktas kaj vendas cindro-urnojn, antaŭ nelonge publike konfesis, ke la superprofito de tre altpreza urno ofte povas esti dekoblo.

Giganta merkato

De multaj jaroj la ĉina ministrejo pri civila administrado speciale traktas pormortintajn aferojn. Statistiko de tiu ministrejo montras, ke en la jaro 2000 en Ĉinio estis 8 milionoj da mortintoj. El tiuj, 3,73 milionoj estis kremaciitaj. Eĉ se oni kalkulas laŭ malaltnorma funebrokosto de po 1000 juanoj, ekzistas merkato de ok miliardoj da juanoj.

La funebra ekonomio iĝis monopola ekonomio. Malantaŭ tiu monopolo estas korupteco. La novaĵ-agentejo Xinhua, la plej aŭtoritata liveranto de novaĵoj en Ĉinio, en aprilo 2000 informis, ke en la pasinta jaro nur en la Zhejiang-provinco la prokurorejo persekutis 16 personojn de la tutprovinca funebroservo rilate al 11 krimagoj. Inter tiuj dek estas estroj de registaraj instancoj aŭ organizoj.