Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

LITOVIO

Nesolidaj soldatoj

De la deviga soldatservo deflankiĝis dum naŭ monatoj de la jaro 2001 313 litovaj soldatoj. La ĉefa kialo estis drinkado (121 kazoj). Sekvis aŭtaj aŭ busaj paneoj (42 kazoj), familiaj kaj personaj cirkonstancoj (31 kazoj), deziro kunfesti kun geamikoj (21 kazoj), nedeziro servi (20 kazoj), kaj deziro ripozi (18 kazoj). Narkotaĵoj ne ludas grandan rolon por la litovaj soldatoj: laŭ testoj nur iom pli ol 9% uzas narkotaĵojn, ĉefe metamfetaminon, opiatojn kaj kanabpreparaĵojn.

Soldato estas konsiderata deflankiĝinto, se ĝis kvin tagoj li ne estas veninta al sia taĉmento. Post kvin tagoj li devas aperi antaŭ tribunalo. Pro propravola deflankiĝo atendas disciplina puno, nome aresto dum dek tagoj. Ĉiujare en Litovio ĉirkaŭ 4000 junuloj estas vokataj al militservo. Entute en la litova armeo servas ĉirkaŭ 10 000 soldatoj, el kiuj la duono estas rekrutoj.

LAST