Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Turismo

LITOVIO

Maldiligenta polico

51-jaraĝa brito, filmisto de BBC-televido, ofte pasigas siajn feriojn en la litova ĉefurbo Vilnius. Tamen la lastan januaron li havis nekutimajn travivaĵojn. Li plurfoje telefonis al polico, sed ne povis interkompreniĝi. Policistoj, ekaŭdinte la anglan lingvon, tuj remetis la telefonaŭskultilon. Nur la sekvan tagon, veninte al polico, la gasto povis esprimi sian maltrankvilon. La problemo de la gasto el Britio estis delikata.

Li plendis, ke dum lia feriado ĉiutage venas al lia hejmo ĉirkaŭ 20-jara fraŭlino, kiu almozpetas. Unuafoje, renkontinte la briton, la fraŭlino rakontis, ke ŝi kvazaŭ estas studentino kaj ne havas monon por vivteno. Tiam la brito donacis al ŝi proksimume 17 eŭrojn.

Alian fojon impertinentulino akompanis la viron ĝis lia hejmo. Ŝi enmemorigis la serurkodon de la domo, kiun la eksterlandano devis indiki por eniri. Tuj poste ŝi sonorigis ĉe lia pordo.

Krome nova konatino de la brito klarigis, ke ŝi loĝas je 200 km for de Vilnius kaj ĉiutage veturas studi. Se gasto estus tiel favora kaj donus al ŝi monon tiun tagon, ŝi povus eviti la longan vojaĝon.

Entute la gasto donacis al la virino 52 eŭrojn. Post la tria vizito de la senhonta virino la gasto decidis telefoni al polico. Tamen dum kvar horoj li ne sukcesis komuniki tion, pri kio li volis plendi. Malesperinte pri la telefonado, la brito trovis interpretiston kaj mem iris al polico. Li ne bedaŭris pri la perdita relative malgranda monsumo. La brito diris, ke ofte venante al Vilnius li nur volas trankvilon kaj petas, ke oni savu lin de impertinentaj virinoj.

Post la skandalo la polica estro de la litova ĉefurbo klarigis en gazeto, ke ĉiutage en la policejo deĵoras policisto, parolanta fremdajn lingvojn. Ja, kiam telefonis la menciita brito, en la deĵorejo estis neniu, kiu povis paroli kun li. Malsukcesa estis la serĉado de fremdlingvaj parolantoj en aliaj fakoj de la policejo. Laŭ polica estro tiel okazis pro neglektemo flanke de la deĵorantaj policistoj.

La malkontenta gasto el Britio forveturinte el Litovio menciis, ke pri tiu ĉi hontinda okazintaĵo ĉe polico li raportos al la spektantoj de BBC-televido.

LAST