Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Arto

MUZIKO

Ege riĉaj harmonie

La disko prezentas la tradician brazilan muzikan kulturon, pli ĝuste nur unu el ties paĝoj, nome la bosanovon. Bosanovo estas speco de brazila muziko, parenca al la fama sambo, sed pli malrapida kaj milda. Kaj la disko tre digne prezentas tiun mildan kaj agrablan muzikaĵon — ĉiuj kantoj estas unustilaj orelkaresaj komponaĵoj kun sufiĉe facilaj meditaj versoj, plejparte senrimaj.

Oni do ne atendu de la disko variecon kaj buntecon. Por homo preferanta ion ritman kaj laŭtan, la disko povas eĉ ŝajni iom enua. Kaj tio estas komprenebla: la disko celis prezenti nome tiun solan specon de muziko — la bosanovon; kaj ŝatantoj de agrabla, reviga kaj eĉ iusence animpuriga muziko estos plene kontentigitaj.

La eroj estas preskaŭ ĉiuj hel-minoraj, variaj ritme kaj ege riĉaj harmonie. La muziko estas tre diafana kaj ne troŝarĝita per diversaj muzikkoloroj — unuvorte, ĉiuj muzikaĵoj estas tre profesie prezentitaj. La kantado estas diskreta kaj tre kongrua al la tuta humoro de la disko. Du viraj kaj unu virina (en unu sola kanto) voĉoj estas agrablaj kaj la prononco (same kiel la nivelo de la lingvaĵo) estas bona. La tekstoj preskaŭ ĉiuj estas pri amo kaj pri soleco, ankaŭ la senco ege konformas al la tuta koloraĵo de la disko.

Aparte menciindas la kantoj Korkovado, Unutona sambo, Knabino el Ipanema — ĉiu povas trovi inter ties harmonioj, melodioj kaj sencoj de la tekstoj veran plezuregon. Iom elstaras pro malordinaraj ritmo kaj formo la komponaĵo Sunvojo, kun riĉa akustik-gitara solo, kaj Medito preskaŭ senritma libera meditado.

Entute do oni ne povas ne rimarkigi tion, ke la disko estas tre altkvalita muzike, kio povas nur ĝojigi — ĉar nuntempe muzika kulturo de Esperantujo iom malpli progresas kompare al poezi-kulturo. Nu, kio do — la disko tre digne kontribuas al nia muzika kulturo, kaj ni povas nur konsili kaj rekomendi al ĉiuj ŝatantoj de malrapida harmoniriĉa muziko laŭeble plej rapide ĝui la diskon Brazila kolekto.

Jefim ZAJDMAN

Pavel MOĴAJEV

Tom Jobim: Tom Jobim en esperanto. Kompakta disko. 10 kantoj. A. Cossavella, F. Fonseca, S. Albuquerque.