Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

UEA en la sepdekaj jaroj

Ĉi tiu libro entenas la alvenintajn eseojn por “Premio Miyoshi”, starigita per la mecenateco de Etsuo Miyoshi kaj iniciatita de la studgrupo “Perspektivo”. Tiu studgrupo estis fondita en 1996 de Wim De Smet, Peter Forster kaj Claude Piron kaj nun konsistas el naŭ personoj; ĝi studas la perspektivojn kaj problemojn de internacia lingvo ĝenerale, faras ĉiujarajn enketojn pri la progresoj de Esperanto kaj en 2000 esploris pri plej meritaj personecoj en la Esperanto-movado. Do plene apartenas al la celoj de la malgranda, sed valora grupo, la laŭdinda iniciato stimuli per premio la konon kaj priskribon de la historio de UEA en la jardeko 1970-1980.

Bedaŭrinde, la alvoko al la konkurso, kvankam relative larĝe disvastigita, allogis nur kvin eseojn, el kiuj nur kvar plenumis la konkursajn regulojn; kaj el la 67 grandformataj paĝoj okupataj de la eseoj (la 13 ceteraj estas konkursaj formalaĵoj) pli ol duono estas okupata de ununura eseo, kiu, juĝite sub pseŭdonimo, tamen rezultiĝis esti de la prezidanto mem de “Perspektivo”, Wim De Smet. Tio iel pravigas la suspekton, ke la baza celo de la konkurso estis ne ja la deziro pli bone koni tiun krizan periodon, sed la deziro de De Smet publikigi sian interpreton de tiu periodo.

La konkurso startas de la tute prava konstato, ke la tiutempa konflikto inter Lapenna kaj aliaj movadestroj estis ĝis nun priraportita preskaŭ nur de Lapenna kaj liaj amikoj, en la verko Hamburgo en Retrospektivo, en la revuo Horizonto kaj aliloke. La post-Lapenna estraro de UEA preskaŭ ne rebatis: do oportunas ekvilibrigi tiun unuflankecon. Oni tial atendus, ke post kvaronjarcento la superrigardo povus esti historie senpasia; male, la eseo de De Smet estas verkita per la sama atakema kaj detrua stilo, kiun al Lapenna li riproĉas. El miloj da juĝoj koncerne Lapenna dum la jardekoj De Smet elektas nur negativajn, el miloj da leteroj li apogiĝas nur al tri specifaj, fakte malmultodiraj.

Verko pri nekonata aŭ tro unuflanke rakontita periodo helpas al pli bona kompreno de historiaj faktoj kaj estas do bonvena; tamen el la eseo de De Smet Lapenna aperas preskaŭ nur kiel la detruinto de la UEA de tiuj jaroj, paranojulo (plurfoje ripetita tezo), memlaŭdanto, sinkredanta senerarulo, tiel ke ĉi tiu prezento estas tute malekvilibra siavice. Ĉiuj agoj de Lapenna estas interpretataj kvazaŭ celantaj, rekte aŭ malrekte, personan utilon ne pri mono, sed pri povo aŭ pri favore utiligeblaj oportunoj. Faktoj estas nediskuteblaj, sed interpreto de kaŭzoj, por kiuj Lapenna faris tion aŭ ion alian, estas plurfoje tute persona laŭ la gusto de De Smet kaj do riskas esti komplete misgvida. Ke, ekzemple, Lapenna volis plu esti prezidanto de UEA, ĉar tio permesis oftajn vojaĝojn al Roterdamo, kie li povis renkontiĝi kun Birthe Zacho, estas bizaraĵo: siajn personajn kontaktojn oni flegas pli facile, restante for de la reflektoroj, ĉiam surlumantaj prezidanton.

La eseo konfrontiĝas ankaŭ kun la tuj antaŭkonkurse aperinta libro Eseoj memore al Ivo Lapenna, kompilita de la aŭtoro de ĉi tiu recenzo, kiu alportas multon novan pri tiu protagonisto; sed el ĝi De Smet ĉerpas ne ĉiam la plej signifajn partojn, izolante unuopajn frazojn kies signifo, ekster la ĉirkaŭteksto, povas esti trenata al ĉiu ajn tezo. Tio neniom deprenas el la merito, ke en tiu eseo estas donataj pluraj informoj, multaj konataj de la tiutempuloj, kelkaj tamen ne, kaj malmultegaj konataj al nunaj lingvanoj; sed restas la neplaĉa impreso, ke la deziro ne estas konigi sian starpunkton respektante tiujn de aliaj, sed rebati al multaj asertoj de Lapenna en liaj eldonaĵoj diversaj ekde 1974 ĝis lia morto en 1987.

Samondlonga, kvankam kun tono pli milda, estas alia eseo de Nikola Aleksiev, multjara bulgara komitatano de UEA kaj forta reprezentanto de la tiutempe en Bulgario dominanta ideologio, kiu koliziis kun la sinteno de Lapenna. La kontrastoj inter la du gvidantoj estis ofte tre akraj; ĉi-esee Aleksiev ekzamenas iujn eltiraĵojn el la verkoj de Lapenna kaj refutas ilin. Tra lia eseo evidentiĝas, ke eĉ kiam Esperanto ĝuis favoron de la orient-eŭropaj reĝimoj, tamen necesis ĉiam ege atenti kaj ruzi por resti ĉiam sur la surfaco kaj ne endanĝerigi la esperantan aferon kaj sin mem.

Tute alidirekta estas la eseo de Dmitrij Cibulevskij, esploranta la agadon de “UEA kaj lando malantaŭ la fera kurteno”, el kiu montriĝas, kiom heroa estis la agado de la tiamaj sovetiaj esperantistoj, bremsataj de la ŝtato en la agado, partoprenado en kongresoj, ebleco pagi la kotizojn. La strukturo estis subprema, kontrola; kaj granda parto de la individuaj membroj en la tiama socialisma tendaro estis aligebla al UEA tra la malavaro de fondaĵo Canuto. Dum certa periodo la membroj en orienta Eŭropo konsistigis duonon de la UEA-membraro, sed post 1990 tiu nombro pli ol duoniĝis. Strange, sed tute oportune, en ĉi tiu eseo la nomo de Lapenna ne aperas, kvankam, ekzemple, al Lapenna oni ŝuldas la ideon de fondaĵo Canuto. Sed la eseo parolas pri ciferoj kaj faktoj, ne pri personoj: laŭ kronika vidpunkto ĝi estas riĉa je datenoj, sed laŭ historiista vidpunkto, nenie estas eĉ proponataj la kaŭzoj de la citataj eventoj.

La lasta eseo estas de Grégoire Maertens, spertulo pri financoj kaj plurfoje UEA-estrarano. Ankaŭ ĉi tiu eseo raportas ĉefe pri homoj, kaj do Lapenna estas prirakontata sufiĉe negative pro liaj misrilatoj al kelkaj personoj. La bildo, kiu aperas pri li, estas kun multe pli da ombroj ol da lumoj: estas priraportitaj la kunsidoj, la problemoj en UEA kaj en ĝia Centra Oficejo, fakte la rilatoj inter Lapenna kaj la aliaj estroj. Nenie venkas la konsidero, ke UEA estas la membraro, ke la kongresanoj estas la esperantista popolo, kiu ja ne diskutas kun iu estro pri iu laborplano, sed ĝin akceptas ovacie, trenate de lia oratora kapablo.

Estas atentigite, ke la redakcio neniel ŝanĝis la eseojn, kaj ke ili estas represitaj kiel ili alvenis al la juĝantoj de la premio. Tia principo kuntrenas kelkajn lingvajn malglataĵojn (ekzemple, sistema uzo fare de De Smet de miri anstataŭ mirigi), do modelo ne rekomendinda al komencantoj. La libro, laŭ eldona vidpunkto, estas plaĉa, sed ĝi povus esti pli bona: tro mallarĝaj marĝenoj, tiparoj kaj liniaranĝo nehomogene variantaj depende de la kontribuaĵoj, tro granda formato. Sed entute la elementoj kaj diskutpretekstoj, kiujn ĝi donas, estas vere valoraj: mankas tamen, mi ripetu, ekvilibro. Bedaŭrinde: eble, se estus alia premio, venus pliaj konkursaĵoj kiuj helpus al la dialektika kompreno de tiu kriza periodo.

Carlo MINNAJA

Perspektivo (red.): Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980 — Tekstoj de la konkurso de la “Premio Miyoshi” 2001 Eld. Sonorilo, Belgio, 2002. 80 paĝoj. ISBN 90 77066 03 9