Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Helpilo por kontraŭstari al imperiismo

Esperantistoj ĝenerale bone scias, kion signifas tutmondiĝo de iuj naciaj lingvoj, aparte de la angla, sur kiuj faktoroj tio baziĝas, kaj kiujn politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn ĝi donas al la anglalingvaj landoj. Scias, jes ja, sed ne ĉiam havas sistemigitajn kaj fakte pruvitajn argumentojn por klarigi la problemon al la ekstermovada publiko. Tial la signifo de la recenzata broŝuro, eldonita de UEA, estas vere granda: ĝi provizas ĉiun propagandanton de Esperanto per bone prezentita kaj saĝe konciza kompleto da trafaj argumentoj.

Estas bone konata afero, ke la plej elokventaj propagandistoj de iu ideo estas renegatoj de la ideo kontraŭa: ekspastroj fariĝas plej ardaj ateistoj, eksmarksistoj — plej neŝanceleblaj kontraŭkomunistoj, ktp. Verŝajne al la alta kvalito de la broŝuro kontribuis la fakto, ke ĝia aŭtoro, Robert Phillipson, estas “renegato” de la anglalingva imperiismo — iama oficisto de Brita Konsilio, organizaĵo, speciale kreita por disvastigo de la angla tra la mondo. Do, li scias la aferon “deinterne” kaj tial klare vidas ties sekretajn risortojn kaj evidentajn rezultojn. Kaj kiel profesia (kaj honesta) socilingvisto li, konatiĝinte kun la reala funkciado de Esperanto, tuj ekkomprenis la principan diferencon inter la ebloj, kiujn donas internacia komunikado en la altrudata nacia lingvo kaj la neŭtrala internacia.

La neta teksto de la broŝuro (sen notoj kaj listo de citita literaturo) okupas nur 14 paĝojn, sed sur ili la aŭtoro sukcesis trakti kaj la nocion “internaciaj lingvoj”, kaj la demandon “kies interesojn ili servas”, kaj problemojn de ekologio de lingvoj, lingvaj rajtoj (inkluzive ties efektiviĝon en internaciaj organizaĵoj), sekvoj de hegemonio de la angla. Tiu koncizeco kune kun leĝera stilo helpas rapide legi ĝin al tiu, kiu por tio ne havas tro da tempo (politikisto, ĵurnalisto, ktp); samtempe scienceco (abundaj referencoj) devigas rilati al ĝi serioze. Tial la broŝuro, se tradukota al naciaj lingvoj, povas fariĝi tre taŭga propagandilo, uzinda dum poresperantaj kampanjoj, Ago-tagoj kaj simile. Do, ĉiu landa asocio kaj loka societo strebu traduki ĝin al siaj naciaj lingvoj kaj disvastigi en la celgrupoj. La afero valoras!

Nikolao GUDSKOV

Robert Phillipson: Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. Eld. UEA, Rotterdam, 2002. 20 paĝoj. Esperanto-dokumentoj 37E, ISSN 0165-2524