Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Sporto

FUTBALO

Ĉampionado de sensacioj

Ĉi artikolo estas skribata kiam la 17a monda futbala ĉampionado ankoraŭ ne finiĝis, sed jam nun eblas fari kelkajn konkludojn, tre gravajn por la sporto. La monda ĉampionado, kiu la unuan fojon pasas en Azio, kaj la unuan fojon en du landoj samtempe (somere 2000 en Nederlando kaj Belgio okazis la eŭropa ĉampionado), fariĝis elstara preskaŭ el ĉiu vidpunkto. Oni povas mencii nur unu aŭ du enuetajn matĉojn, kaj preskaŭ ĉiu matĉo iusence estis sensacia.

La fiasko de Francio, certe, estas hazarda, same kiel hazarde kolapsetis pluraj aliaj fortaj teamoj. Do, ties zelotoj ne ege malĝoju. Sed ne eblas ignori la triumfon de la afrika kaj azia futbalaj skoloj. Se sekvi la faman onidiron “sudamerikaj futbalistoj ludas por ĝui la ludon, la eŭropaj — por kontenti pri la rezulto”, do oni povas diri, ke Japanio kaj Suda Koreio konkeris ĉiujn per sia eŭropeca ludo, kaj Afriko (mi mem aparte ĝuis Senegalon) mirinde kunigas kaj la belecon, kaj la efikecon de futbalado. Kvankam menciendas, ke plejparton de furorintaj teamoj trejnas ne lokaj specialistoj.

Kaj la eŭropaj teamoj intertempe devas grati la nukojn kaj ion elpensi por estonto. La ĝenerala nivelo de futbalo kreskegis, kaj eŭropaj kaj sudamerikaj teamoj ne plu povos gajni nur danke al siaj aŭtoritatoj kaj estintaj atingoj — ĉiufoje necesos pruvi siajn pretendojn je la futbala trono. Kaj — gratulojn al la nova ĉampiono, kiun ni jam scias.

Grigorij AROSEV