Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Politiko

MEDITERANEO

Murdo-mistero ankoraŭ solvota

Kvankam grava politika homo, El-Mehdi Ben Barka restas plejparte nekonata. Li estis prezidanto de la maroka nacia asembleo, kiam Maroko sendependiĝis en 1956 de Francio, kaj ĝis 1959 estis ĉefa opoziciulo al la maroka reĝo Mohammed la 5a. Tiel li enkorpigis la esperojn de popolo malriĉa. Pro tio li kreis al si malamikojn: morton li evitis dum maltrafa atenco en Kasablanko en 1962 kaj ekziliĝis en 1963. La sekvan jaron la juna reĝo Hassan la 2a, filo de Mohammed la 5a kaj laŭdire praido de la Profeto, kondamnis Ben Barka al morto.

Inter 1963 kaj 1965 Ben Barka aktivis por unuigi la tiel nomatan “trian mondon” kaj celis organizi trikontinentan konferencon inter Azio, Afriko kaj Suda Ameriko. Tamen daŭre komplotis kontraŭ li Hassan la 2a kaj lia ministro pri internaj aferoj, generalo Oufkir [ufkir]. Fine, la 29an de aŭgusto 1965, Ben Barka venis al Parizo por – kiel li kredis – renkonti filmproduktiston. Tie koruptitaj francaj policanoj lin forkaptis: Ben Barka estis torturata en domo apud Parizo kaj mortis, kaŝinte tamen la kodon por eniri svisan monŝrankon, kie troviĝis informoj pri tutmondaj revoluciaj grupoj. La korpon de Ben Barka oni resendis al Maroko, kie ĝi estas disigita en acido-kuvo.

Koruptitaj policanoj

Ekis proceso en Parizo en septembro 1966. La ĉefa akuzito, generalo Oufkir, estis kondamnita dum sia foresto al dumviva mallibero: Hassan la 2a malpermesis, ke ministro lia estu juĝata en Francio. Kondamnitaj estis ankaŭ la koruptitaj policanoj, sed aliaj akuzitoj estis senkulpigitaj. La franca ŝtatestro, Charles de Gaulle, neis, ke implikita estus la polico aŭ iu sekreta servo: li vidis nur etan francan rolon en la afero. Li eĉ promesis “diligentecon” de la franca jura sistemo: tamen fakte la unua franca esplor-juĝisto ekenketis en Maroko nur en 2001 (kunlabor-peto ellaborita de Francio jam en 1977 neniam estis sendita al Maroko).

Multaj dokumentoj de la francaj sekretaj servoj rilate la aferon Ben Barka ankoraŭ estas klasifikitaj kiel sekretaj; kelkaj lastatempe publikigitaj tamen indikas, ke la sekreta servo estis informita pri la komploto kontraŭ Ben Barka. Do, almenaŭ pro sia ne-ago, kunkulpas la sekreta servo. Tamen la preciza rolo de Francio en la afero ankoraŭ restas malkovrota; ankaŭ tiu de Usono, kiu tiam tra reto da agentoj aktivis en Maroko.

Oufkir estis mortigita en 1972 pro partopreno en kontraŭreĝa komploto; Hassan la 2a restis sur la trono ĝis sia morto komence de la nuna jarcento. Ben Barka mem fariĝis peono kaj viktimo en granda batalo: por omaĝi al li necesas legi la nun en pluraj lingvoj eldonitajn Politikaj Skribaĵoj.