Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Vojaĝante kun Marko Polo

Ĉu eblas vojaĝi tra la tempo?

Kion vi faras, se vi volas viziti Italion? Vi simple — se vi havas tempon kaj monon — konsultas vian Pasportan Servon, iras al la plej proksima stacidomo, aĉetas bileton kaj post kelkaj horoj en trajno vi estos (ekzemple) en “la Eterna Urbo” Romo. Tamen se vi volas viziti ne la modernan Romon, sed tiun de Cezaro aŭ Aŭgusto, kion vi faru? Ĉu viziti la ruinejojn de la Forumo? Ĉu eble kun dika gvidlibro, kiu klarigas la signifon de la restintaj ŝtonaroj? Mi ne scias, ĉu tio kontentigos vin aŭ ne. Sed mi iomete dubas.

Se vi volas viziti la antikvan Romon, tiam vi iru ne al la fervojo, sed iru al via libro-bretaro (aŭ -vendejo), elektu unu aŭ du volumojn de antikvaj verkistoj kaj eklegu. Tiel antikvuloj mem interparolos kun vi. Kaj vi ekscios, kion ili pensis, aŭdis kaj vidis, kaj ne tion, kion ni pensas, ke ili pensis ...

Sed mi ja recenzas La libron de mirindaĵoj de Marko Polo. Do kial mi komencis de Italio? Ĉu ĉar li estis veneciano, italo? Jes ja, sed estis alia kaŭzo. Tiu esperanta traduko povas esti por vi vera tempovojaĝilo en la epokon jam pli ol 700 jarojn for de ni. Tiu epoko estis epoko de grandaj konfliktoj. Pri la krucmilitoj inter la kristanoj kaj islamanoj ni ja, eble, ankoraŭ rememoras, sed samtempe Okcidenton minacis alia imperio: Ĉingisĥano komence de la 13a jarcento fondis la mongolan mondimperion. Tiu imperio iom post iom englutas ne nur Ĉinion kaj Mongolion, sed baldaŭ preskaŭ ĉion en Azio, inkluzive de Irano, Irako, pli malpli Turkio kaj de grandaj partoj de la orienta kaj meza Eŭropo.

En la jaro 1241 apud Lignico (Pollando) kaj poste apud Vieno la okcidentanoj sukcesis kontraŭstari kaj rebati la malamikajn soldatarojn. En 1370 tiu giganta imperio suferis gravan baton: Ĉinio — longtempe mongola teritorio — sukcesis venki kaj elpuŝi la mongolan dinastion. Tiu politika ŝanĝo ankaŭ tre influis la ĉinan vivon: la nun ekreganta Ming-dinastio malpermesis, ekzemple, ĉiujn religiojn, kiuj ne estis origine ĉinaj, sed permesataj kaj tolerataj aŭ eĉ subtenataj de la mongoloj kiel ekzemple, la kristanismon.

Sed inter tiuj gravaj datoj por la historio de la mondo, la patro kaj onklo de Marko Polo en la sesdekaj jaroj de la 13a jarcento kaj poste ankaŭ Marko mem (1272 ĝis 1296) vojaĝis al la malproksimega Azio. Ni ne forgesu, ke oni marŝis, eble, du aŭ tri jarojn piede por atingi la ĉefurbon de la mongoloj, la nunan Pekinon.

Tamen la Poloj ne estis la unuaj eŭropanoj kaj ankaŭ ne la lastaj, kiuj komencis la vojaĝon kaj sukcesis vivaj reveni. Marko mem mencias aliajn, kiujn ili dum la vojaĝo renkontis. Sed por ni Marko Polo kaj lia libro tial estas tiel grava, ĉar la aliaj ne postlasis tiom da informoj kiel li. Tiu merito por Marko kaj feliĉo por ni — la posteuloj — estis kaŭzita de malfeliĉa evento en la vivo de Marko. Lia gepatra urbo Venecio malvenkis en milito kontraŭ Ĝenovo kaj li iĝis malliberulo. Sed dum la restado en la mallibero (inter 1298 kaj 1299) li diktis sian verkon al Rustichello [rustikello]. Fakte sen tiu ĉi persono, verŝajne, neniu plu scius ion pri la fama vojaĝo de la Poloj. Sed nun ne imagu, ke Marko diktis en senluma kaj malpura mallibereja ĉambraĉo! Altklasaj malliberuloj kiel ili, ĝuis certajn privilegiojn, kaj povis, ekzemple, promeni, akcepti vizitojn de amikoj, renkontiĝi, ktp.

Tiu traduko el la malnova franca sukcesas tre bone redoni la etoson de tiu fora epoko. La tradukinto Daniel Moirand kreis verkon, kiu dum legado preskaŭ ŝajnigas, ke vi aŭdas la voĉon de Marko, diktante al vi siajn aventurojn. Sed ĉar ja la tempoj preterfluis kaj ŝanĝiĝis, necesis ne nur bona traduka kapablo. Por helpi al la leganto vojaĝi al la tempo de Marko, necesas informoj pri la tempo kaj ĝiaj cirkonstancoj. Tiujn abunde kaj en sufiĉa, ne troa kvanto donas la antaŭ- kaj postparolo kaj la multaj piednotoj. Per ili vi havas enkondukon en la epokon laŭ la hodiaŭa scienco kaj scio.

Mi gratulas al Daniel Moirand, ĉar li sukcesis verki libron, kiu ne nur estas bona, sed, certe, almenaŭ samaltkvalita kiel traduko en unu el la naciaj lingvoj. Estu pli da tiaj libroj en nia lingvo!

Wolfram ROHLOFF

Marko Polo: La libro de la mirindaĵoj aŭ priskribo de la mondo. Esperantigis Daniel Moirand. Serio Oriento-Okcidento, volumo 34. Eld. UEA, Rotterdam, 2001. 445 paĝoj. ISBN 92 9017 075 1.