Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

MEDICINO

Sukceso kontraŭ aidoso

Laŭ ĉiuj indikoj Brazilo kuraĝe kaj sukcese alfrontas aidoson: iom post iom la mortokvanto falas. Efikas ne nur la kontraŭvirusaj medikamentoj sed ankaŭ la trejnado de fakuloj por altigi la vivkvaliton de infektitoj, plibonigi diagnozadon de komplikantaj infektoj kaj ilin kontraŭi per konvenaj medikamentoj. Krome daŭre trafas la loĝantaron frapa, konsciiga kampanjo pere de amaskomunikiloj.

La programo elstaras inter la evoluantaj landoj pro tio, ke ĝi aligis plurajn sociajn sektorojn, inkluzive de neregistaraj organizaĵoj, sanigistoj, registaraj institucioj kaj sciencistoj. Publike laŭdis Unuiĝintaj Nacioj la rezultojn: el 580 000 brazilaj infektitoj (el kiuj 25 % loĝas en la provinco Rio-de-Ĵanejro), 100 000 ricevas kontraŭvirusajn medikamentojn.

Por eviti t.n. vertikalan transigadon de la malsano — de patrino al bebo — oni disdonas edukan informmaterialon, pretigas laboratoriajn testojn por tuja diagnozo kaj provizas konvenajn medikamentojn. Sekve la nombro de infektitaj infanoj draste falas.

Paulo S. VIANA