Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eseo

POLLANDO

Premiiĝas homo homa

Ĉu la homaro lernis de la holokaŭsto? Tutcerte ne. Atestas pri tio la nuna stato de la mondo, plena de konfliktoj, hombuĉado kaj kreskanta terorismo fone de naciismo kaj religia fanatikismo. Trudiĝas do demando, kial skribi, se disertacioj, noblaj mesaĝoj kaj instruoj apenaŭ influas kaj tamen gvidas la homaron al la abismo. Malgraŭ ĉio oni esperas veki racion, eĉ idealismon aŭ almenaŭ minimuman prudenton, kiu donos ŝancon al homspeco daŭre ekzisti kaj kunekzisti. De la sama fonto, kiun oni povas nomi espero, ekestas la bezono prezenti kaj popularigi homojn, kiuj strebas kontraŭstari al naciismo.

Al tiaj kuraĝuloj, kies agado ofte alportas personan danĝeron, estas dediĉita tiu ĉi eseo. Ekzemple tiuj, kiuj kontestis malveron pri la rilato de poloj al judoj dum la dua mondomilito. Laŭ oficiala propagando, poloj helpis al siaj judaj kunloĝantoj kaj nur eta elcento da senmoraligitaj homoj fikondutis. Kompreneble, la plimulto de poloj — samkiel ĉiuj, kiuj transvivis la holokaŭston — konis la veron. Sed nur en la 80aj jaroj ekaperis publikaĵoj, kiuj subfosis la propagandon. Tamen veran tempeston elvokis dokumenta filmo pretigita de film-reĝisorino Angieszka [angieŝka] Arnold.

Tragedio

Surbaze de diversaj dokumentoj ŝi eltrovis, ke kristanoj neniigis judajn najbarojn en la urbeto Jedwabne kaj aliloke (vidu MONATO 2002/1). Ŝia filmo Sąsiedzi (Najbaroj), bazita sur interparoloj kun tiuj, kiuj partoprenis la tragedion, longe atendis emision sed estis vidigata en kompletigita versio en aprilo 2001. La filmo, samkiel samnoma libro de Jan Tomasz Gross, elvokis grandan moralan ŝokon en Pollando. Certe tamen ili kontribuis al pli objektiva aliro al la pola kaj al la pol-juda historio.

Pro la filmo oni atribuis al Angieszka Arnold en 2001 premion de kultura fondaĵo je la nomo de Jan Karski (Karski, 1916-2000, sendito de pola subtera armeo, klopodis haltigi la holokaŭston kaj dumvive luktis kontraŭ naciismo). Enmanigante la premion, la prezidanto de la fondaĵo diris: “La filmo estas grava arta evento, samtempe multesignifa historia atesto formanta socian konscion”.

Danĝera malsano

Simile honorita ĉi-jare estas i.a. Krzysztow Godlewski [kĵiŝtov godlevski], estinta urbestro de Jedwabne. Li ricevis la premion pro tio, ke li kontraŭstaris antaŭjuĝojn en la loĝantoj de Jedwabne kaj batalis por la bona nomo de sia socio kaj ankaŭ de Pollando. La premion li ricevis el la manoj de profesoro Karol Modzelewski, mem batalanto por demokratio en Pollando, kiu diris: “Nacio, konvinkita pri sia anĝeleco estas nacio malsana je danĝera malsano kaj, rezulte, danĝera por la najbaroj kaj aparte por si mem. Tiu malsano grave trafis la popolojn de Jugoslavio. Tiu ĉi malsano ĉeestas ambaŭflanke de la tiea konflikto kaj tiu ĉi malsano troviĝas ankaŭ inter ni”.

Por aranĝi solenaĵon okaze de la 60a datreveno de la murdo de judoj en Jedwabne Godlewski devis trapasi “krucan” vojon. Kontraŭis lin plejparte la urba konsilio kaj la paroĥestro, kiu kredis, ke solenaĵo malhonorigos la nacion. Tamen apogon Godlewski ricevis de la prezidanto de la pola respubliko, Aleksander Kwaśniewski [kvaŝnievski], kiu partoprenis la solenaĵon kaj tiam pardonpetis pro la kruelaĵoj, kiujn spertis la judoj. Sed malĉeestis loĝantoj de Jedwabne kaj ankaŭ ĉefinstancoj de la katolika eklezio. Post la solenaĵo Godlewski devis eksiĝi: li daŭre serĉas laboron.

Bone estas, ke ĝuste en Pollando, kie okazis pro naciismo tiom da malbono, oni distingas honestulojn, kiuj posedas civitan kuraĝon por kontraŭi al ĉi tiu malsano. Meritoplena ricevinto de la premio Jan Karski estas Krzysztof Godlewski, eksa urbestro de la urbeto Jedwabne: vere, homo homa.