Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enkonduko

Konatiĝo

Multaj el vi konas multjarajn kunlaborantojn de nia revuo, ĉar ili renkontis ilin dum iuj kunvenoj kaj kongresoj. Oficistojn de la eldonejo aŭ min ili ekkonis ĉe standoj de MONATO kaj FEL aŭ dum okazaj kunvenoj de legantoj de MONATO dum Universalaj Kongresoj de Esperanto. Iuj redaktoroj, ekzemple William Auld, kiu dum multaj jaroj prizorgis novelojn kaj poezion, estas vaste konataj sendepende de nia revuo. Kaj min dum kongresoj tre ofte homoj simple ekkonas pro la foto, kiu ĉiam aperas kun tiu ĉi enkonduka artikoleto. Fojfoje tio estas problemo, kiam urĝe mi devas trakuri kongresejon por akurate trafi iun kunvenon. Se ĉiun duan paŝon alparolas min homo por laŭdi, plendi, kritiki, sugesti ion, tio unuflanke estas valora afero sed aliflanke malhelpas akuratecon (kiun mi ŝatas). Por eviti tion, aŭ mi devas sufiĉe frue starti aŭ uzi kaŝvojon, kie ŝanco kapti min ne estas tiom granda ... MONATO estas inter malmultaj Esperanto-periodaĵoj, kiuj havas veran redakcion. Kelkaj, kiel menciite, estas konataj movadanoj. “Sed,” prave plendis nia redaktoro de arto kaj sporto, Grigorij L. Arosev, “bedaŭrinde eĉ ne ĉiuj redakcianoj konas unu la alian almenaŭ perfote, des pli la legantoj.” Tial li havis la ideon lanĉi novan rubrikon, kies celo estas prezenti ĉiujn kunlaborantojn de MONATO, por ke la legantoj sciu, kiu do laboras por ili. La koncernatoj aprobis la ideon, des pli ĉar Arosev deklaris sin preta prizorgi la rubrikon. Se vi atente legis la antaŭan numeron, vi jam vidis ĝin sur paĝo 6. Eble vi miros, kiom da homoj — redaktoroj, reviziantoj, teknikistoj, administrantoj, ktp. — laboras por nia revuo. La mallongan tekston ĉiu skribas mem; prezentiĝu ne nur la “movada” flanko de la homo, sed ankaŭ la cetera. Aldonata estas, kompreneble, foto. Estonte do, dum kongresoj, vi povos haltigi ne nur min ...

Sincere via

Stefan MAUL