Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Moderna Vivo

JAPANIO

Ĉu ĝoja plorpluvo?

En Japanio sekvas agrablan kaj verdan sezonon subita junia pluvo. Kutime ĝi komenciĝas la 11an aŭ la 12an de junio kaj daŭras ĉ. 30 tagojn. Dum la du unuaj semajnoj subtile pluvadas; dum la du lastaj tre forte, kun tondroj.

Ne plaĉas la pluva sezono. Oni devas ĉiam porti pluvombrelon kaj ĉie tro humidas. En domoj kreskas ŝimo kaj nepras zorgi pri manĝaĵoj. Fojfoje pluvegoj kaŭzas inundojn kaj terfalojn. Tamen la pluva sezono benas plantojn kaj fiŝojn: terkultivistoj dume plantas rizon kaj la fiŝoj ege kreskas.

En junio estas permesata fiŝkaptado de ayu (plekogloso). La maniero kapti ĉi tiun fiŝon estas nomata tomo-zuri (fiŝi per amiko). Ayu havas sian teritorion kaj, kiam alia fiŝo trudeniras ĝin, ayu atakas. Fiŝkaptistoj do uzas logfiŝojn por altiri al si ayu-on.

Ombreloj el bambuo

Ĉe infanvartejoj oni faras etajn pupojn el papero kaj pendigas ilin ĉe fenestroj. La infanoj kantas: “Pluvu plu, pluvu plu, tiam panjo kun japanstila ombrelo venos akcepti min en infanvartejo.” Nuntempe neniu uzas japanstilan ombrelon faritan el bambuo kaj papero, tamen, aŭdante la kanton, japanoj nepre imagas patrinon en kimono kaj kun geta (tradiciaj lignaj sandaloj).

Dum la pluva sezono tipaj floroj estas hortensio, komelino, hotujnio kaj kampanulo; la insekto estas lampiro. Kampanulo estas japane nomata hotaru-bukuro (sako por lampiroj), ĉar antaŭe oni metis lampirojn en tiun ĉi blankan floron kaj ĝuis delikatan lumon. Pro agrokulturaj ĥemiaĵoj lampiroj malaperis, sed nun multaj vilaĝoj ilin kultivas por allogi turistojn.

Specialaj trajnoj

Hortensioj estas tre ŝatataj. Plej fama loko por vidi ties florojn estas templo Meigetu-in en Kamakura (malnova ĉefurbo de Japanio). Tie videblas 2500 japandevenaj hime-azisai-oj (princin-hortensioj). Por turistoj estas aranĝataj specialaj trajnoj al Kamakura.

En Anglio junio estas la tradicia geedziĝa monato – male en Japanio pro la pluvo. Sed nun hoteloj en junio malaltigas siajn prezojn kaj varbas per la romantika nocio “junia novedzino”. Tiel ili celas veki sopiron pri Eŭropo en la koroj de junaj edziniĝontoj. Espereble tamen la namida-ame (plorpluvo) (signifanta subtilan pluvon) ne plorigas la juniajn nuptofestantojn.