Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

NOV-ZELANDO

Pri potoj kaj balotoj

La ministro pri financoj Michael Cullen [majkl kelin] prezentis sian trian buĝeton en majo 2002. Ĝi enhavis neniujn surprizojn: iom pli da mono por edukado kaj hospitaloj, kiel atendite, kaj ankaŭ iom por scienca esplorado kaj por stimuli komputikon.

La ekonomio de Nov-Zelando hezitis post la atencoj en Usono en septembro 2001, sed nun en ĉiuj kampoj krom en komputado reatingis sian antaŭan nivelon. Eksportistoj de agrikulturaj produktaĵoj tamen luktas kontraŭ duobla problemo de kurzo-pliiĝo kaj de barieroj starigitaj de Usono kontraŭ viando el Nov-Zelando kaj aliaj eksportantaj landoj.

Okazos naciaj elektoj ĝis la fino de novembro, kaj la partioj provas pretigi sin. Tamen kelkaj partioj havas problemojn. La Laborista Partio, la ĉefa reganta partio, kaj ties estro Helen Clark [klak], tre popularas malgraŭ skandalo, ke Clark laŭdire subskribis ses pentraĵojn, kiujn faris aliuloj. La pentraĵoj estis venditaj en 1999, antaŭ la lasta parlamenta balotado, por karitata organizaĵo. Sekvis multaj ŝercoj pri la skandalo. Vendejo de ceramikaĵoj proklamis: “Neniu poto subskribita de la ĉefministrino”.

Farse

La minora partio en la koalicia registaro, la Alianca Partio, frakciiĝis pro malkonsento pri registara subteno de la milito en Afganio. La oficiala frakcio havas tri parlamentanojn kaj elektis s-inon Laila Hare estro. La alia frakcio, estrata de la vic-ĉefministro Jim Anderton, havas sep parlamentanojn kaj formas novan partion. Farse estas, ke Anderton instigis novan leĝon elparlamentigi deputitojn, kiuj lasas sian partion. Do ĉiuj dek parlamentanoj de la alianco daŭre kunlaboras por eviti eksigon: tiel la registaro kredis eviti fruan balotadon.

Tamen minacis la registaron la Verdula Partio. La Laborista Partio decidis ne kontraŭi reelektiĝon de la kunestro de la verduloj, por ke tiuj eventuale kunlaboru en estonta koalicio. Pro la kolapso de la Alianca Partio eble nur unu el ĝiaj parlamentanoj restos, do la Laborista Partio ŝajne bezonos novan partneron. Tamen la registaro, enketinte pri gene modifitaj organismoj, decidis, ke ĉesu en oktobro 2003 moratorio malpermesanta ekspluatadon de genaĵoj. La verduloj tion kontraŭas, anoncante, ke ili ne kunlaboros kun subtenantoj de genaĵoj. Sed opinisondoj indikas, ke la Laborista Registaro venkos sen partnera partio.

Pro la diversaj problemoj alfrontantaj la registaron la ĉefministro finfine anoncis, ke okazos nacia baloto kvar monatojn pli frue ol oni atendis. Sendube Clark volas profiti de la populareco de la Laborista Partio kaj de la nepopulareco de la Nacia Partio kaj ties nova estro, Bill English. Ĉiaokaze la rezulto estos interesa.