Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eseo

JUNULARO

Ĉu denove 1968?

En la jaro 2002 plenaĝiĝos en Pollando 700 000 gejunuloj. Malgraŭ tio, ke ili ĝenerale pli lertas ol la gepatroj, plejparte ili ricevos neniun laboron. Pro tio prezentiĝas minaco pri grandskala ribelo.

Hodiaŭ pli ol duono de la 18 % de la poloj senlaboraj estas junuloj. Baldaŭ troviĝos en Pollando pli da junuloj serĉantaj laboron ol en la tuta Eŭropa Unio: multaj devos atendi ĝis sia 30a vivojaro, antaŭ ol akiri laboron. Sekve ili plenkreskas laŭ cirkonstancoj tute malsimilaj al tiuj, en kiuj vivis iliaj gepatroj.

La nuna pola junularo ne identigas sin kun la loka medio kaj ne partoprenas socian vivon. Gejunuloj uzas malkonatan lingvaĵon kaj foje esprimas sin ne per akceptataj subkulturoj sed perforte, kio timigas la gepatran generacion. Gejunuloj montras sin individuecaj kaj senigitaj de sentoj pri komuneco.

Malvarme kalkulante

Eĉ inter la gejunuloj estas diferencoj, ne kiel antaŭe inter urbo kaj vilaĝo, sed inter diplomitoj de ĝeneralklerigaj liceoj kaj tiuj de fakaj mezlernejoj. La hodiaŭa junularo akceptas lernejojn ne amante, sed malvarme kalkulante. Eduka sukceso alportos materialan sukceson, kaj jam evidentas konfliktoj inter tiuj, kiuj havas edukadon kaj tiuj, kiuj ne. Tiuj, kiuj lerneje malsukcesis, jam formas kontraŭ-sisteman, ribeleman opozicion.

Riĉeco ludas rolon, aparte la financa situacio de la gepatroj. Kaj la juna generacio spertas pri teĥnologioj multe pli ol la meza generacio: tiel estas subfosata aŭtoritato de la gepatroj kaj instruistoj. Por gejunuloj digno signifas altan vivonivelon: por defendi vivonivelon ili pretas sin antaŭenpuŝi. Moraleco kaj etiko sensignifas.

Ne temas simple pri tradicia intergeneracia konflikto: nuntempe mankas dialogo. Gepatroj plendas, ke ili ne dialogas kun siaj infanoj, kiuj siavice akcentas sian sendependecon, aparte sendependecon disde reciprokaj sindevigoj. Tamen funde restas la problemo, ke eĉ altlerneja diplomo ne garantias laboron. Frustracio tia povus do konduki la polan junularon al ribelo simila al tiu okazanta diversloke en okcidenta Eŭropo en 1968.