Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eseo

BALKANIO

Viro ĉe la landlimo

Kristo Jovani naskiĝis en la greka vilaĝo Pondikat en 1916 sed plenkreskis en la albana vilaĝo Jorgucat. Li partoprenis la kontraŭfaŝisman rezistadon, estis enprizonigita post la milito en Grekio kaj nun estras en Ateno eldonejon Jovani.

Al iu vivanta meze de lando aŭ teritorio, ŝtatlimo ŝajnas eble ne nur natura sed ankaŭ utila, ĉar ĝi difinas linion aŭ starigas muron, kiu evitas interpopolan kvereladon. Tiamaniere estas difinitaj “bonaj” aŭ “justaj” landlimoj; eble ekzistas landlimoj alportantaj al popoloj feliĉon, pacon, amikecon. Sed Balkanio estas alia afero. Ĉi tie la ŝtatlimo posedas grandan forton: ĝi dividas nordon kaj sudon, okcidenton kaj orienton; ĝi malamikigas regionojn de la sama lando; ĝi penetras en familiojn, disigante edzon disde edzino, gepatrojn disde gefiloj; simple, tragike, ĝi venenas la vivon.

Ankaŭ ne oportunas ŝtatlimoj difinitaj de fremdaj grandpotencoj: kelkaj landoj sin trovas plivastigitaj, kelkaj malplivastigitaj; al kelkaj restas la tomboj de geavoj transe, al aliaj maltranse. Kaj ambaŭflanke de ŝtatlimo restas ekster la tero de la patrio albanoj kaj grekoj. Dum jarcentoj tiuj apude vivis, neniam imagante, ke iam diplomatoj, karieron kaj renomon ĉasantaj, difinos ŝtatlimojn por dividi kaj malapudigi la du popolojn.

Strangaj paradoksoj

Tiel kreiĝis strangaj paradoksoj: parto de greka vilaĝo restis en albana teritorio; en greka restas parto de albana vilaĝo. Rezulte: pli facilis veturi ekzemple inter Jorgucat (ĉe la albana limo) kaj Delvinaq (ĉe la greka limo) tra teritorio de tria ŝtato ol rekte — distancon de nur kelkaj kilometroj. Pro ĉi tiuj limoj vivis proksimuloj, kiuj dum duonjarcento ne povis vidi siajn karulojn, kvankam troviĝantaj nur kelkajn centojn da metroj for unu de la alia: inter ili situis la “landlima moŝto”.

Kristo Jovani naskiĝis de patro Vasil Stavro kaj patrino Katerina. La patrino estis devigita forlasi la hejmon: la bopatrino volis, ke ne Kristo heredu ŝiajn riĉaĵojn sed la fratino de Vasil. En vilaĝo Jorgucat finfine seninfana familio Jovani akceptis malgrandan Kristo kvazaŭ filon; poste naskiĝis filino. Kiam Kristo havis 10 jarojn, la kvazaŭpatro Filip Jovani rekondukis lin trans la ŝtatlimon al Pondikat, por ke la knabo konatiĝu kun siaj veraj familianoj. Tamen rabistoj estis buĉintaj la patron: al Vasil, kiuj vane provis rezisti al la rabistoj, ili detranĉis la langon kaj la orelojn, eligis la okulojn kaj en dek pecojn dishakis la kadavron.

Tial Kristo heredis la bienon de la patro kaj tiel fariĝis la plej riĉa homo en la vilaĝo. Tamen, demandite, ĉu li tenos por si la riĉaĵojn, Kristo respondis: “Ne, mi lasas ĝin al miaj fratinoj kaj al miaj onkloj”. Li sciis, ke la tragedio en lia familio devenis de heredeco.

Malfeliĉo kaj suferado

“En mia naskiĝvilaĝo,” rakontas Kristo en siaj memoraĵoj, “mi vidis mizeron kaj povrecon, arkaikajn patriarkecajn morojn, kiuj katenis la homojn, alportis malfeliĉon kaj suferadon, dum en la vilaĝo de miaj gepatroj Jovani atendis min amo, ĝojo kaj feliĉo. Kaj ekde tiam mi estis konata kiel la viro sur la landlimo, kun du nomoj: transe Kristo de Vasil Stavro kaj maltranse Taqi de Filip Jovani (Taqi estas mallongigo de Kristo en la albana)”.

La kvazaŭpatro jam klarigis al Taqi, ke ekzistas du Grekioj, unu malriĉa, kiel vilaĝo Pondikat kaj unu riĉa, kiel la ĉefurbo Ateno. Kaj, studinte ĉe militista lernejo en Korfuo, Kristo poste rememoris: “Korfuo diferencis kiel la tago de la nokto, kompare kun Pondikat kaj Jorgucat. Korfuo plaĉis al mi, sed kial en la sama patrio estis ankaŭ povraj lokoj kiel Pondikat?”

Sed la “landlima moŝto” malhelpis al Kristo, studanta en Grekio, viziti regule kaj facilmaniere Jorgucat. Tamen per ŝmirmono ankaŭ tion la patro Filipo aranĝis. De Korfuo Kristo iris al Ateno, kie li konatiĝis kun la ĉefverkoj de la antikva greka arto. Impresis lin ankaŭ la prelegoj de liaj instruistoj ĉe la militista lernejo, kiuj prezentis la ŝtaton kiel sanktan kreitaĵon de la nacio. Tamen Grekio dum la 20aj kaj 30aj jaroj de la pasinta jarcento apenaŭ estis sankta kreitaĵo.

Kristo estis juna militisto, honesta kaj disciplinema, kiam li persone atestis la politikajn perturbaĵojn inter 1933 kaj 1935. Dum kelkaj superuloj ordonis al li gardi generalon, aliaj ordonis al li subaŭskulti kaj priraporti la planojn de la generalo. Sed Kristo ne povis fariĝi nura ilo kaj pro tio oni enprizonigis lin kiel “demokraton”, kromnomo, pri kiu li fieregis.

Poste li revenis Albanion kaj edziĝis al vilaĝa knabino, Penelopa. Sed tiam li envolviĝis en la itala-greka milito, kiu premis aparte la albanan kaj grekan loĝantarojn transe kaj maltranse de la landlimo. Li estis denove enprizonigita, ĉi-foje de italoj. En 1943 li aliĝis al 400 greketnaj civitanoj, kiuj fondis partizanan taĉmenton en la monaĥejo de Driano.

Totalismo

En 1944 estis liberigitaj preskaŭ ĉiuj regionoj de Suda Albanio. La homoj estis elĉerpitaj kaj ege deziris pacon. La edzino de Kristo insistis, ke ili restu en Jorgucat kun la infanoj: intertempe oni instalis landlimon kaj la paro Jovani troviĝis transe en Janino. Finfine, dum tre malfacila politika situacio, la paro sukcese transiris la limon kaj instaliĝis en Jorgucat. Sed en Albanio ekfunkciis totalisma ŝtato kaj la restado ne longe daŭris.

Pro tio, ke Penelopa eksuferis pro tuberkulozo, nepris denove transpasi la landlimon, ĉar en Albanio mankis medikamentoj. Kristo ekvendis juvelaĵojn por kuraci la edzinon kaj nutri la familion. En Janino la vivo malfacilis kaj oni akuzis lin pro spionado favore al la albana ŝtato. Memoris Kristo: “Estis la sojlo de la plej terura civila milito en la historio de moderna Grekio. Ne funkciis aŭtenta justeco; sur fadeno pendis homa vivo facile rompebla danke al mensogoj kaj inventaĵoj plej banalaj”. Ses jarojn li pasigis en prizono.

Kristo ne apartenis al tiuj, kiuj kapitulacas, kaj li ne sopiris je venĝo. Elprizoniĝinte, li rekomencis la vivon kiel buĉisto en Ateno. Liaj du filoj restis tiam en Albanio: la landlimo ne kompatis ilin, malpermesante, ke ili vizitu la patron. Tamen buĉisto li ne volis resti: ekbolis en li malnova pasio pri libroj. Li renkontis du homojn, kiuj vendis librojn, kaj kiuj invitis al Kristo kunlabori. Pri tiu ĉi periodo diris Kristo: “Ne estis facile, ĝeni aliulojn, dum ili laboras, kaj oferti al ili librojn. Sed ĉu honti, provizante al homoj librojn?”

Malaltaj prezoj, alta profito

Post iom da tempo Kristo konvinkiĝis, ke li povus sendepende labori. Li aĉetis stokojn da nevenditaj libroj kaj ilin proponis al la publiko je malaltaj prezoj kaj je alta profito. Finfine li devis dungi aliajn kaj, kiam la komerco kreskis, li decidis en 1956 starigi propran eldonejon. Kristo bone komprenis, ke la miraklo de homa estaĵo estas la racio. Tamen li sciis, “por ke tiu ĉi racio ne rustiĝu, la homo bezonas nutradon, kiu devenas de la scioj akirataj parte de la sperto kaj parte de la libroj”.

Laŭ Kristo, ne eblas civilizacio sen libroj. Prometeon li adoris; tiun, kiu fajron donis, kune kun scioj, skribo kaj ĉio bezonata, por ke eliru el barbareco la homaro. Nuntempe ne facilas protekti koncepton tian pri libroj kaj scioj. Sed Kristo opinias, ke perdiĝo de libroj indikus perdiĝon de la homaro: en libro estas konservata komuna memoro.

Tial majestan laboron plenumis Kristo, eldonante ekzemple enciklopediojn kaj librojn sciencajn bezonatajn por kultura kaj intelekta evoluo de la homoj. Kaj ne nur en Grekio li starigis filiojn: tie, kie vivas grekoj, ekzemple en Usono, li vendas librojn de verkistoj kaj filozofoj kaj de antikva kaj de nuna tempoj. Tiel kleriĝos la homaro danke al viroj ĉe la landlimo, kiel Kristo Jovani.