Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Reveno al literaturo

La nomo de Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov) en 1980aj — komence de 1990aj jaroj fariĝis vaste konata inter la ŝatantoj de la esperantlingva originala literaturo, kiam li eldonis romanerojn, novelarojn, dramojn kaj priliteraturajn eseojn. Liaj verkoj estis facilstilaj, sed nemalofte kun interesaj, atentokaptaj ideoj. Sed meze de 1990aj neniu nova libro lia aperis, kaj oni povis supozi, ke li plene forlasis verkadon. Tamen antaŭ nelonge en periodaĵoj denove ekaperis rakontoj de Modest, en la jaro 2000 estis eldonita libreto de eseoj, kaj jen — malgranda libro kun rikolto de noveloj (parte verkitaj antaŭ dek jaroj, parte novaj).

La modeste (konvene al la nomo de la aŭtoro!) eldonita libro enhavas 18 novelojn, kiuj temas, same kiel antaŭe, pri simplaj vivoj kaj travivaĵoj de ordinaraj homoj. Jen ni renkontas spurojn de malagrabla pasinteco kune kun iama soldato, jen perfidon de malnova amikino fare de ŝia iama samklasanino, jen denuncon de la edzino pri la edzo, jen sentojn de patrino, kiu timas, ke ŝia adoptita filino iam eksciu pri sia ne laŭsanga filineco, jen historion de kaŝema bona knabino, kiu ja perlaboris monon krime. Aliaj rakontoj pli similas malnovajn parabolojn (La kaso, En la taksio). Tre elokvente estas rakontita historio el la periodo, kiam oni penis perforte asimili la bulgarajn turkojn (Vetiha).

La temoj estas tre diversaj. Same kiel antaŭe, parto de la noveloj estas emfazite sennaciecaj (kiel, cetere, la aŭtora pseŭdonimo), la eventoj povas okazi en iu ajn lando, kaj nur en parto el ili Modest evidente rakontas pri Bulgario, la vera loĝlando de la aŭtoro — aparte tiam, kiam temas pri iuj mornaj pasintaj eventoj. (Indas noti, ke, tamen, oni povus foje vidi pure bulgarajn trajtetojn en la “sennaciecaj” rakontoj — ekzemple, surmuraj nekrologoj en La perfido).

Jam antaŭe Julian Modest aplikis kiel artan rimedon iom da mistiko. Tiu metodo ĉeestas ankaŭ en tiu ĉi libro. Tamen, diference de la antaŭaj libroj, ĉi tie estas motivo de iom bigota kristana mistikismo (La ikono), kio pensigas, ĉu la aŭtoro vere fariĝis pia ortodoksulo, ĉu tio estas nura hazardo.

Ĝenerale, la karaktero de la verkoj dum la lastaj dek jaroj ne ŝanĝiĝis — ni rekonas la konatan stilon de Modest, kiu ne malpliboniĝis, sed, bedaŭrinde, ankaŭ ne evoluis — ĉiu rakonto sidus surloke en la antaŭaj novelaroj. Sed ja verkisto devas evolui de libro al libro — aŭ ĉu la paŭzo en la kreado ne stimulis tion? Ĉiuokaze, ni ĝoju, ke la iam ŝatata verkisto al ni revenis, kaj ni deziru al li verki novajn, ĉiam pli profundajn novelojn kaj romanojn.

Nikolao GUDSKOV

Julian Modest: La fermita konko. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 2001. 80 paĝoj broŝuritaj. ISBN 91-89432-05-3