Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La komunisma reĝimo havis unu nediskuteblan trajton: malestimon de alispecaj ideoj. Ĉiu fremda al komunismo estis persekutata kaj severe punita. Sed malgraŭ la kruela realeco de vivo en komunisma lando Vytautas Andziulis, nun 71-jaraĝa, el la litova urbo Kaunas, riskis sian vivon kaj tiujn de sia edzino kaj kvar infanoj pro sekreta presejo instalita sub ĝardena domo kelkajn kilometrojn for de la urbo. Tie li presis librojn — por la sovetia popolo “fremdajn” — kun religia kaj patriotisma enhavoj.
Vytautas ne scias, kio provokis liajn patriotismajn sentojn kaj malamon al la tiutempa okupacia reĝimo. Neniu el liaj familianoj suferis; neniu estis enprizonigita aŭ ekzilita. “Miaj gepatroj, precipe mia patro, estis patriotoj kaj ĉiam edukis nin kun patriotisma sento”, diris Vytautas. La ideo pri presejo venis, dum li lernis ĉe tipografia lernejo: la komunistoj timis “malĝustajn” vortojn, kiuj povis fariĝi efika maniero por kontraŭstari la realecon.
Hazardo helpis realigi la planon. En abelisto-rondeto Vytautas konatiĝis kun Juozas Bacevičius, kiu jam malsukcese provis konstrui presilon. La du viroj decidis kunlabori, kaj Vytautas, foje helpata de sia nova amiko, elfosis longajn tunelojn sub sia domo. La enirejo situis en forcejo kaj estis zorge kaŝata.
Frumatene kaj malfrue vespere el sub la grundo aŭdeblis la sono de la presmaŝino. La edzino de Vytautas, Birute, fariĝis kvazaŭ oreloj kaj okuloj. Sub la fenestrobreto estis kaŝita sekreta butono de sonorilo. Unu sonoro signifis “venu”, du “urĝe venu”, tri “danĝero”. Nur unufoje Birute tri fojojn sonoris: ŝi vidis militistojn, kiuj haltis efektive nur por urini ĉe arbusto.
Sian sekretan agadon la patro neniam menciis al siaj idoj. Tamen unu nokton lia 9-jara filo postsekvis sian patron kaj vidis la strangan, bruan presmaŝinon. La patro klarigis, ke jen laboratorio, kie li kultivas diversajn florojn kaj faras eksperimentojn, pri kiuj neniu rajtas publike paroli. La filo nenion diris en la lernejo.
Dum 10 jaroj Vytautas Andziulis presis 23 religiajn kaj patriotismajn libretojn. Lia kolego Juozas disvastigis ilin pere de preĝejoj. Pri la sekreta agado sciis la eklezio sed ne avertis kontraŭ la danĝero. Finfine la ŝtata sendependiĝo senvualigis la sekreton, kaj Vytautas komencis laŭleĝe labori.
Nun en lia domo, ĉirkaŭata de arboj kaj rododendroj, funkcias muzeo pri kontraŭleĝa eldonado kaj malnovaj presmaŝinoj. Iam Vytautas intencis surverŝi sian tunelon kaj presejon sed lastmomente retiriĝis. Nun ĉiu rajtas subeniri kaj admiri la kuraĝon de presisto, kiu per vortoj batalis kontraŭ la komunisma reĝimo.
Laimius STRAžNICKAS