Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Lingvo

KAŬKAZIO

La oseta lingvo

La oseta lingvo, odoro de stepo en la plej alta montaro de Eŭropo

Ekde fora antikveco Kaŭkazio estis granda kaldrono, en kiu fandiĝis popoloj de diversaj lingvoj, vivmanieroj kaj historio. Laŭ unu pritakso ĉirkaŭ la 9a jarcento ĉi tien venis la alanoj — nomada tribo de prafiloj de la famaj skitoj kaj sarmatoj. La alanoj ankoraŭ ne sukcesis fondi firman ŝtaton, kiam okazis la invado de la mongoloj. Multaj devis foriri al la montaro, kie inter altaj rokoj ili ĝisvivis la 17an jarcenton, miksiĝinte kun la indiĝena loĝantaro. En la jaro 1774 Osetio libervole aliĝis al la Rusia Imperio. Pro sia fideleco kaj antikva kristaneco (akirita ankoraŭ en la 10a jarcento), la osetoj ricevis novajn kultureblajn kampojn en ĉemontara ebenaĵo.

Nuntempe pli ol 90 % de la loĝantaro en norda Osetio vivas ĝuste en tiu ebenaĵo, kie la loĝdenseco estas la plej alta de Rusio.

Osetoj loĝas en multaj landoj kaj regionoj de la mondo. Sufiĉe grandaj grupoj troviĝas en Turkio, Kartvelio, Kabard-Balkario kaj Karaĉaj-Ĉerkesio (la du lastaj estas kaŭkaziaj subŝtatoj de la Rusa Federacio), en grandaj urboj de Rusio, Ukrainio kaj Usono. En Sovetio ili havis du aŭtonomiajn regionojn: Nord-Osetio ene de Rusio kaj Sud-Osetio kadre de Kartvelio. La nuna statuso de Sud-Osetio dum pluraj jaroj restas necerta. Fakte nun ĝi estas sendependa ŝtato kun propra leĝa kodo, milico, gazetaro kaj prezidanto). Nord-Osetio restis en Rusio kiel plenrajta subŝtato.

Laŭ pritaksoj de la jaro 1998 en Nord-Osetio loĝas 667 000 homoj. El ili identigas sin kiel osetoj 382 000 (57 %) kaj kiel rusoj 175 000 (26 %). Inter aliaj gravaj etnaj grupoj eblas nomi inguŝojn, armenojn, kartvelojn, kalmukojn kaj aliajn.

La lingvo: hind-eŭropa

La oseta lingvo apartenas al la irana grupo de hind-eŭropaj lingvoj, interalie al la orient-irana subgrupo, kiu nuntempe preskaŭ plene malaperis. La lingvo plej parenca al la oseta estas la lingvo de la jagnoboj (popolo en la Pamir-montaro, Taĝikio), sed tiun osetoj ne komprenas.

Multaj iranistoj uzis la osetan lingvon por deĉifri nomojn de eminentaj skitoj, kiuj restis en antikvaj priskriboj de la regiono. Ekzistas firmaj etimologiaj kaj historiaj pruvoj de iamaj kontaktoj de osetlingvanoj kun slavaj, finno-ugraj kaj tjurkaj gentoj. Multo venis al la lingvo jam de la kaŭkazia ĉirkaŭaĵo.

Malgraŭ forta influo de ibero-kaŭkaziaj kaj tjurkaj lingvoj la hind-eŭropa kerno de la lingvo oseta senteblas eĉ por nelingvistoj. Nom signifas “nomo”, dwær “pordo” (komparu kun la rusa dver), dy (dialekta formo du) signifas “ci” (komparu, ekzemple, kun la sveda du, rusa ty*), dywa estas “du” (rusa dva), ny mad “nia patrino” (franca notre mère, rusa naŝa mat), ktp.

La nun uzataj kristanaj ritaj vortoj estas plejparte kartveldevenaj, ĉar ĝis la 18a jarcento la kartveloj estis la plej influa kristana popolo en la regiono. La nomo mem de osetoj kaj Osetio venas el la kartvela osi kaj Oseti. Tamen kristanaj tradicioj en Osetio havas pli antikvajn fontojn: en 10a kaj 11a jarcentoj la kristana religio venis al Alanio el la bizanca imperio. Dum enmontara periodo la religio de osetoj transformiĝis al io tute originala: osetoj tradicie preĝas dum preĝaj festenoj ĉe tablo. Tio, kion eŭropano nomus tostoj, ĉe osetoj estas strikta vico el nepraj preĝoj, la plej unua el kiuj estas preĝo al la majesta Dio, kreinto de ĉio viva.

Skribaĵoj

La sola antikva skribaĵo en la oseta lingvo, kiu restis ĝis niaj tagoj, estas la Zelenĉuka epitafio en grekaj literoj (ja kristanismo venis al la osetoj el la bizanca imperio).

La unua vaste uzata skribsistemo aperis ĉe la osetoj en la jaro 1844. Kreis ĝin la rusa akademiano Ŝogren, unu el la unuaj esplorantoj de la lingvo. La ŝogrena alfabeto baziĝis sur la cirila, sed enhavis plurajn specialajn simbolojn (por specifaj osetaj sonoj). Fakte la alfabeto estis fonema, samkiel la esperanta. En tiu alfabeto aperis pluraj libroj, lerniloj, periodaĵoj. En la 1920aj jaroj oni enkondukis latinliteran alfabeton por la oseta (tio okazis kadre de ĝenerala politiko de socialista registaro; ĝuste tiam oni planis latinigi la rusan alfabeton, subtenis Esperanton kaj ankoraŭ kredis je sukceso de baldaŭa tutmonda revolucio).

Jam post 1935 oni komencis haste reciriligi la latinliterajn alfabetojn en la sovetia respublikaro. Ŝanĝiĝis la gvidanto, ŝanĝiĝis la politiko. En Nord-Osetio aperis nova cirila alfabeto (uzata ĝis nun) kun sola aldona litero æ kaj multaj digramoj (por la velara plozivo [q], por [ĝ], ktp). En la sama jaro 1938 oni enkondukis skribsistemon bazitan sur kartvela alfabeto en Sud-Osetio. Eblas diri, ke ĝuste tiam la osetoj iĝis “disdividita” popolo (kiel nun eŭskoj, koreoj, ujguroj, kurdoj kaj aliaj). Post la morto de Stalin ankaŭ en la sudo ekregis komuna cirila alfabeto. Sed la reunuiĝo de la popolo mem restas ege komplika problemo, kiu eĉ ŝajnas nesolvebla en la nunaj cirkonstancoj.

Danke al tio, ke la litero æ estas en alfabetoj de kelkaj nord-eŭropaj popoloj, eblis jam delonge preskaŭ senprobleme uzi la osetan en Interreto. Dum rapida tajpado oni anstataŭigas la literon per “ae” aŭ per cirila litero kiel e inversa, sed en HTML-dokumentoj uzas la kodon “æ”. Ne ĉiuj popoloj de eks-Sovetio povas ĝui tian situacion. Ĉuvaŝoj, ekzemple, uzas unikajn specialajn literojn, kiujn enhavas nur Unikodo (ekzemple y kun du streketoj supre). La sama problemo aperas ĉe kazaĥoj, burjatoj kaj aliaj, dum multaj lingvoj en norda Kaŭkazio havas nur normajn cirilajn signojn en siaj alfabetoj (pro tio ili havas multajn digramojn, kaj eĉ trigramojn).

Literatura lingvo

La literatura oseta lingvo formiĝis surbaze de irona dialekto (kun kelkaj leksikaj pruntoj el la digora). La fondinto de la oseta literatura tradicio estas la talenta poeto K’osta Xetagkaty (ruslingve Konstantin Ĥetagurov). Inter la verkoj de Xetagkaty estas multaj popolaj fabloj kaj legendoj, kiujn li rerakontis rime. Multaj liaj poemoj parolas pri malriĉa kaj danĝera vivo en montaro, pri nobleco de simplaj montaranoj, pri amo certe.

En la mondo nun furoras eposo pri Silmariloj, kiun verkis John Tolkien. Tolkien mem diris ke lin siatempe ege fascinis la finna Kalevala kaj aliaj legendaroj, kiujn li studis kiel filologo en Oksfordo. Li multe bedaŭris, ke ĉe angloj ne konserviĝis (aŭ ne aperis) propra eposo. Do li verkis eposon por la angla.

Tamen multaj popoloj havas ja proprajn belajn epikajn riĉaĵojn. Kaj inter tiuj troviĝas la osetoj.

Utilaj ligoj

slavik.babil.komputilo.org: iom da esperantaj tradukoj el la narta eposo-lingvo.

lingvo.osetia.ru: projekto “oseta lingvo rete”: lernomaterialoj, vortareto, mallongaj anekdottipaj rakontoj “de popolo”, plejparte ruse kaj osete.

titus.uni-frankfurt.de/texte/etcs/iran/niran/oss/nart/nart.htm: Narta eposo osete (en kelkaj lokoj kun paralela latinlitera transskribo).

* Noto de la redaktoro: 1. La rusa “y” estas proksimume “i” sen liprondigo.