Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enkonduko

Espero detruita

Supozeble ne okazas ofte, ke registaro okupiĝas pri artikolo en MONATO. Nun la eksa diplomato Ralph Harry en Sidnejo tradukis la komentarion Tribunalo esperiga en la maja numero en la aŭstralian lingvon (“dialekton de la angla!” laŭ Harry) kaj sendis ĝin al la ĉefo de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj kaj Komerco en Kanbero. Harry raportas: “La registaro federacia de Aŭstralio tiutempe hezitis ĉu ratifi la traktaton, kiu konsistigos la tribunalon (kvankam aŭstraliaj reprezentantoj helpis pri la redaktado kaj subskribis la finan dokumenton). La 24an de junio la registaro anoncis, ke ĝi ja ratifos la traktaton, kun deklaracio (ne rezervo, kiun la traktato ne permesas) ke Aŭstralio mem juĝos ŝtatanojn kiuj faras militkrimojn, genocidon aŭ krimojn kontraŭ la homaro, kaj aŭstralianojn, kiuj servas en la pacfortoj de UN.”

Ĉu do la aŭstralian registaron impresis mia komentario, en kiu mi forte pledis por la tribunalo kaj provis refuti usonajn argumentojn kontraŭ ĝi? Tion ni ne scias, sed tutcerte ĝi ne impresus la usonan registaron, se en Vaŝingtono oni legus la tradukon de Harry (kion, kompreneble, oni ne faris). Intertempe la esperoj, kiujn mi esprimis, ĉiel ajn estas detruitaj. Usono ĉantaĝis la sekurec-konsilion de UN kaj tiel atingis, ke usonaj soldatoj ĝuos imunecon (same civitanoj de la aliaj ŝtatoj, kiuj ne subskribis la traktaton). La tribunalo per tiu ĉi usona perforto fariĝis senvalora. Estas absurde, ke ĝuste antaŭ internacia juĝejo starigita laŭ la principo, ke ĉiuj homoj estas egalaj kaj samrajtaj, usonanoj havas privilegiojn. Plorinde estas ne nur, ke Usono denove pruvis ke la plej forta povas tordi juron laŭplaĉe, sed priplorindaj estas ankaŭ fiasko kaj malkuraĝo de EU (kun Britio, vasalo de Usono, ĉepinte), kiu cedis al ĉantaĝo kaj forĵetis proprajn konvinkojn.

Sincere via

Stefan MAUL