Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

IRLANDO

Duobla fraŭdo

La irlanda publiko restas profunde skuita pro la plej grava financa skandalo ekde la fondiĝo de la respubliko. La skandalo iĝas publika danke al Mary Harney [mejri harne], vicĉefministrino kaj gvidantino de la progresema demokrata partio (PD), malgranda partnero en la reganta koalicio.

Aperis multpaĝa oficiala registara raporto, kiu publikigis la nomojn de 190 riĉaj elituloj de la irlanda socio, kiuj posedas sekretajn kontojn ĉe la Banko Ansbacher [ansbaĥer], kies sidejo situas en la Kajman-insularo. La listo inkluzivas nomojn de kuracistoj, hotelistoj, politikistoj, bankistoj, kurĉevalbredistoj, konstruistoj kaj arkitektoj.

La plej konata nomo estas tiu de Charles Haughey [ĉarlz hoĥe], eksĉefministro kaj eksĉefo de FF, la respublikana partio fondita de Éamon de Valera [ejmon], “patro” de la moderna sendependa irlanda ŝtato. Kreis la ruzaĵon la forpasinta kontisto kaj financa konsilanto de Haughey, nome Des Traynor.

Sekve la tuta lando nun scias, ke dum pli ol dudek jaroj multaj (kvankam eble ne ĉiuj) el la plej influhavaj kaj riĉaj homoj profitis de eksterlandaj kontoj por kontraŭleĝe eviti impostojn. Plie, per ruza kaj komplika sistemo, en kiu kunlaboris alia banko en Dublino, posedantoj de la Ansbacher-kontoj facile aliris en Irlando al sia mono, kaj eĉ “prunte prenis” sumojn el siaj propraj kontoj, pretekstante, ke estas la dublina banko, kiu pruntedonas. Ĉar repago de tiaj pruntaĵoj kaj de hipotekaj premioj estas subtrahebla de impostsumoj pagendaj al la koncernaj instancoj, tiaj kontoposedantoj tiel povis duoble fraŭdi la irlandan ŝtaton.

Tio estas eĉ pli honta, ĉar dum la 70aj kaj 80aj jaroj, kiam la plejmulto de la kontoj estis malfermitaj, ordinaraj dungatoj kaj simplaj laboristoj ne povis eviti altajn impostojn, kiuj estis ĉefonte deprenataj de iliaj modestaj salajroj pere de la dungantoj. En la sama periodo estis grava manko (kiu ankoraŭ daŭras) de adekvataj sanservoj kaj socialaj provizoj al malpli privilegiaj civitanoj, dum la plej alta tavolo de la socio vivis en riĉaj cirkonstancoj, apenaŭ pagante impostojn.

Ministrino Harney konjektas, ke la publikigo de la raporto ne estas la fino de la afero: temas pri nur “pinto de glacimonto”. Ŝi opinias, ke eble ekzistas pli da similaj sekretaj kontoj anonime malfermitaj de firmaoj kaj individuoj ĉe aliaj eksterlandaj bankoj, tiel priŝtelante la irlandan popolon.

La popolo forte dubas, ĉu la ŝtato sukcesos procesi kontraŭ la kulpuloj, ĉar, kiel komentis en alia kunteksto seniluziiĝinta usonano: “Malliberejoj estas lokoj, kien oni sendas malriĉulojn, kiuj rompas la leĝon”. En Irlando — kredeble preskaŭ ĉie — se malriĉa patrino ŝtelas de supervendejo manĝaĵon aŭ vestaĵon kun valoro de kelkaj eŭroj, ŝi estas kondamnita al mallibero; tiuj, kiuj fraŭdas la ŝtaton je milionoj da eŭroj, restas liberaj kaj ĝuas komfortan vivon.

Garbhan MACAOIDH