Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ŝerco kaj Satiro

HUNGARIO

Voĉo de voĉdonantoj

Karlo Juhász en sia artikolo “Apenaŭ venko” (MONATO, 2002/6) jam raportis pri la streĉa etoso kaj et-diferenca balotrezulto en la aprilaj parlamentaj elektoj en Hungario. Mi ŝatus aldone mencii la rolon de nova teknologia/socia fenomeno: la SMS-tekstomesaĝoj, kiuj, laŭ pluraj analizoj, grave influis elektontojn inter la du voĉdonaj rondoj.

Vidante la amplekson de tiu fenomeno, la Instituto de Malferma Socio (financata de esperantistido George Soros) decidis — por ĉi-ilustre dokumenti nian epokon — arkivigi amasojn da tiuj mesaĝoj foje amuzaj, foje fiaj, plej ofte iaj, tiaj kaj aliaj. Jen eta bukedo el la mesaĝoj, kiuj eltenas tradukon Esperanten (kelkajn klarigojn vidu intertekste, aliajn sube):

— La socialistoj volas vian bonon. Ne donu ĝin!

Viktor Orbán volas vian bonon. Ne donu ĝin!

— Esti hungaro eblas en iu ajn partio.

— La estonteco estas jam nula. (Pastiĉo de la FIDESZ-slogano “La estonteco estas jam nuna”).

— La estonteco jam demenciĝis. (Pastiĉo de la FIDESZ-slogano “La estonteco jam komenciĝis”).

— Komencanta juristo dungota. Kondiĉo: sperto kiel ĉefministro. (La 39-jara Orbán ekrolis en la tutlanda politiko mallonge post la akiro de sia jura diplomo).

— Karaj kamaradoj! La disvendado de nia nacio paŭzis dum la lastaj kvar jaroj. Finfine ni povos daŭrigi! Sendu ofertojn al la Domo de Nostalgio kaj Amikeco, avenuo Andrássy 60. (Tiuloke funkciis en la 50aj jaroj la torturejoj kaj aliaj ejoj de la komunista “ŝtatdefenda” instanco; ekde februaro 2002 ĝi estas muzeo kun la nomo “Domo de Teroro”. La socialistoj diris ke, kaze de sia venko, ili ŝanĝos la nomon al “Domo de Memoro kaj Repaciĝo”).

— Mi estas Péter Medgyessy, ĉi-momente la 21a plej riĉa homo de Hungario. Subtenu min voĉdone, kaj mi atingos la unuan lokon.

— Kial MSZP kaj SZDSZ ne povos kune formi registaron? Ĉar ne eblos al ili interkonsenti pri la stelo, ĉu kvinpinta, ĉu sespinta. (Antisemitoj rigardas la liberalan SZDSZ kiel judan partion).

— Profesia futbalisto avana, kun kvarjara sperto ĉefministra kaj solidaj bazoj en la dakota lingvo, serĉas novan postenon. (Orbán estas daŭre aktiva futbalisto en la departement-nivela teamo de sia hejmvilaĝo. Foje li citis, siadire, proverbon venantan de la dakotaj indianoj).

— Kiel iam aŭstra pentristo, tiel parolas la ĉefministro.

— Komunistoj 42 %; civitanoj 41 %; judoj, gejoj, droguloj 5 %; hungaroj 4 %! (La rezultoj en la unua voĉdona fojo estis: MSZP 42 %; alianco FIDESZ-MDF 41 %; SZDSZ 5,6 %; MIEP 4,4 %).

— Kial la prizonuloj en Nagybánya voĉdonis por MSZP? Ĉar ili ne volas sidi en komuna ĉelo kun FIDESZ-anoj.

— Nu, okazos Happy End. Por ni: happy, por ili: end!

— Dumvojaj informoj: la ŝoseo inter la parlamentejo kaj Felcsút estas fermita pro translokiĝo. Grandaj ŝtopiĝoj atendataj. (Felcsút estas la hejmvilaĝo de Orbán).

Aŭstra pentristo: Hitler;

FIDESZ: Ligo de Junaj Demokratoj, la reginta dekstra partio;

Happy End: “feliĉa fino”, ankaŭ nomo de firmao en tro bonaj rilatoj kun FIDESZ;

MDF: Hungara Demokrata Forumo, iam la ĉefa, nun ŝrumpinta dekstra partio;

Medgyessy, Péter: socialista ĉefministro de post la elektoj;

MIEP: Partio de Hungaraj Vero kaj Vojo, faŝistaro feliĉe falinta eksterparlamenten;

MSZP: Hungara Socialisma Partio, ekskomunistoj;

Orbán, Viktor: ĉefministro (FIDESZ) ĝis la elektoj;

SZDSZ: Ligo de Liberaj Demokratoj, liberala partio.

István ERTL