Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

EŬROPA UNIO

Komediistoj senkomediaj

Ĉu, aŭ kiam, okazos en Britio referendumo pri akcepto aŭ neakcepto de la eŭro (la komuna valuto funkcianta ekde januaro 2002 en 12 el la nunaj 15 ŝtatoj de Eŭropa Unio), ankoraŭ ne certas. Daŭre hezitas la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea], kiu ŝajne pli favoras la eŭron ol sia potenca kaj respektata ministro pri financoj, Gordon Brown [godan braŭn].

Malfacilas interpreti la “signalojn” el registaraj rondoj. Tuj, kiam Blair publike pozitivas pri la eŭro, Brown nervoze negativas, insistante pri jesaj respondoj al siaj verdire svagaj tiel nomataj kvin testoj — interalie, se Britio akceptus la eŭron, ĉu kreskus la ekonomio, ĉu kreiĝus laborlokoj, ĉu daŭre investus eksterlandanoj? Al demandoj tiaj neniu povas kun certeco respondi — krom la bulvarda klaĉgazetaro.