Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Imperio

Malgraŭ kelkaj noblaj esceptoj, presitaj amaskomunikiloj en Britio montras sin daŭre fremdofobiaj, daŭre kontraŭ eŭro kaj Eŭropa Unio. Ironie, ĉar dominas la bulvardan gazeto-merkaton en Britio la “fremdula” miliardula aŭstraliano/usonano Rupert Murdoch [rupt mdok], kies imperio profitas de dividita Eŭropo. Male, ju pli potenca, ju pli kuna la Eŭropa Unio, des pli ĝi povos bloki ekspansion de Murdoch-konglomeraĵoj.

Sed malgraŭ la subteno — veneno, oni emas diri — de amaskomunikiloj, britaj kontraŭuloj de la eŭro lastatempe ekmaltrankviliĝis. Evidentas, ke la ekonomioj de tiuj ŝtatoj, kiuj ekuzis la eŭron, ne kolapsis, ke senlaboreco ne skuas la popolojn, ke pestoj, plagoj kaj aliaj punoj ne fatale afliktis la landojn. Kontraŭe — kaj tion nur flustru en Britio — ŝajnas, ke la eŭro grandskale sukcesis; almenaŭ, ke plusoj vaste superas minusojn.

Do, preskaŭ histerie, britaj oponantoj de la eŭro lanĉis dum la somero kinejan kampanjon por atentigi aparte junulojn pri la teruraĵoj de la eŭro. Ili dungis komediistojn, bone konatajn en Britio, por primoki la eŭron. Tamen skandaligis britojn unu el la skeĉoj, montranta komediiston hitlere vestitan kaj proklamantan Ein Volk! Ein Reich! Ein Euro! (laŭ la fifama hitlera “Unu popolo! Unu regno! Unu gvidanto!”.

Tankoj

Oni miras, ke kontraŭuloj de la eŭro turnis sin al Hitlero. Evidentas, ke al tiuj tiom fremdas historio kiom deco kaj bontono. Ne imageblas, ke Hitlero estus akceptinta komunan valuton kreitan surbaze de interkonsento kaj intertraktado kaj ne surbaze de tankoj; la eŭropaj “hitleridoj”, Haider kaj Le Pen, ambaŭ kontraŭas la eŭron.

Sed en Britio obsedata de la pasinto, aparte de la dua mondomilito, ne eksterordinaras, ke eŭrofobiistoj ekspluatu la trian regnon. Danke al la gazetaro, danke al televidaj kompanioj, britoj povas daŭre travivi supozeble venkoplenan, gloran pasinton, ne tro ĝenante sin pri la komplikaĵoj de necerta, ŝanĝiĝanta, 21-jarcenta mondo. Komentis kun bedaŭro gazetisto en unu el la “noblaj” — kaj sendependaj — dimanĉo-ĵurnaloj: britoj estas “kondamnitaj senĉese partoprenadi karikaturan version de la dua mondomilito”.

Alivorte: ĉu elekti inter 1945, pundo kaj pasinto, aŭ 2002, eŭro kaj estonto? Ne surprizas, ke daŭre hezitas la registaro pri dato de promesita eŭro-referendumo. Dume ne povas ne rideti britaj eŭro-amikoj: se la fobiistoj tiom malesperas, ke ili sentas sin devigataj lanĉi propagandan kampanjon — kaj ja fuŝan — en britaj kinejoj, do eble ili kredas, ke la tajdo turniĝas. Favore al eŭro. Kaj jes — eĉ en eŭropo-, eŭro-fobia Britio.