Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Unu grandan rondon familian

La libro Monda Federacio? Ampleksa Analizo de Federacia Mondregistaro de profesoro Ronald J. Glossop meritas seriozan atenton de ĉiuj esperantistoj. Tio direndas ĉar, same kiel la aŭtoro de la libro, mem esperantisto, ĉiuj esperantistoj ĉie ankaŭ preferus vivi en la mondo, en kiu pli bona kaj pli justa politiko regus super ni. Tio memorigas lastatempan aludon de Humphrey Tonkin, kiam li trafe demandis “Pro kio nia Esperanto?” kaj pledis ke ni, pli ol antaŭe, strebu al tio, kion li nomis dinamika kaj aganta tutmonda Esperanta Internacio; io simila al Amnestio Internacia.

Ronald Glossop pasie kaj forte argumentas, ke la nuntempa politika registara stato de la mondo estu reformata kaj plibonigata.

Malgraŭ memevidenta sindediĉo al la ideo de mondregistaro, li honeste kaj klere prezentas la argumentojn kaj por kaj kontraŭ la ideo de mondregistaro. Fine li montras erudicie, ke paŝo antaŭen atingi tian pli sanigan mondon estu formo de monda federacio; federacio, en kiu ni ĉiuj estus civitanoj de la mondo, anstataŭ esti nur civitanoj de niaj denaskaj naciaj kaj multnaciaj ŝtatoj. Nur tio helpos nin abolicii la aktualan ĥaosan politikan militeman staton de la mondo.

La esperanta versio de la libro aperis en la jaro 2001, dum la angla eldono datiĝas je 1993. La malmol-kovrila, klare presita esperanta eldono estas elangligita de la aŭtoro mem kunlabore de Johano Rapley kaj enhavas novan finan 9an ĉapitron ĝisdatigitan.

Sekvas el tio, ke kaj la originala angla verko kaj la fina 9a ĉapitro antaŭis la terurajn eventojn de la 11a de septembro, 2001 kaj pli grave, tiujn, kiuj estas okazintaj poste: la atakoj de Usono kontraŭ Afganio kaj la militemaj deklaroj de la Prezidento de Usono kaj liaj konsilistoj.

La libro enhavas la sekvantajn ĉefajn ĉapitrojn; enkonduko, bazaj konceptoj, rilato inter juro kaj registaro, argumentaro por federacia mondregistaro, polemiko kontraŭ federacia mondregistaro, la mondfederista respondo, proksimiĝe al demokrata monda federacio, resumo kaj komentario, ĝisdatigo, specimena bibliografio, sigloj kaj indekso.

Kiel la unua indiko pri tio, kio sekvos, frape, en la komenco de la libro, ni legas la dediĉajn vortojn “Por la evoluanta monda komunumo”.

Komentariistoj pri federalismo ofte priskribas ĝin kiel specon de jurismo; kulminon de la koncepto de rego de la juro. La kialo estas tio, ke la disdivido de povoj en federaciaj politikaj sistemoj estas afero de konstitucia juro, antaŭe interkonsentita de ĉiuj individuaj ŝtataj unuoj, kiuj intencas konsistigi aldonan federacian ŝtaton. Post kreo de la nova federacia ŝtato, disputoj pri la amplekso de tiuj apartaj povoj solviĝas pli ofte fare de juĝistoj ol fare de politikistoj. Notindas, ke la plimulto de komentariistoj pri federalismo estas juristoj.

Tiu ĉi libro estas escepto el tia ĝeneralaĵo kaj do tiuj, kiuj intencas legi la libron, ne estu fortimigitaj de mia aludo al juro!

Ronald Glossop profesie estas filozofo, ne juristo. Krom esti bone konata usona esperantisto, li aktivas ankaŭ en la internaciaj movadoj Federacio Monda kaj Amnestio Internacia. Laŭdinda ekzemplo de la supre menciita aludo farita de Humphrey Tonkin.

La libro komenciĝas per la diro de William O. Douglas, eksjuĝisto de la Usona Supera Kortumo, kiu deklaris: “Mondfederacio estas ideo, kiu ne mortos. Ĉiam pli kaj pli da homoj venas al la konkludo, ke la paco devas esti pli ol paŭzospaco, se ni volus pluvivi; ke la paco estas produkto de leĝaro kaj socia ordo; kaj ke tia leĝaro estas esenca kondiĉo, por ke la potenco de armiloj ne regu la mondon”.

Se oni interpretas tiun ĉi diron kiel esprimon de optimismo pri baldaŭa atingo de iu mondfederacio, bedaŭrinde, ŝajnas al mi, ke la okazintaĵoj de 11a de septembro 2001 kaj tiuj, kiuj okazis poste, faras la vortojn de juĝisto Douglas tro esperigaj.

Mi klarigu tion. Estas vera aforismo, ke “tiuj, kiuj posedas potencon, malofte pretas volonte fordoni ĝin.” Tion oni devas diri, ĉar, se iam estis dubo pri tio, la agoj de la usona registaro post la 11a de septembro elmontras la gigantan amplekson de la potenco de Usono, kaj ekonomia kaj militeca, en la nuntempa mondo, potencon, kiu multe superas la potencojn de ĉiuj aliaj ŝtatoj. Neniu, posedanta tian potencon, libere volas perdi ĝin.

La baza ideo de federalismo estas, ke la membraj ŝtatoj de la federacio, kiel kondiĉon de membriĝo en la federacio, transdonu iujn el siaj antaŭaj potencoj al nove kreota federacia ŝtato. Kiel membraj ŝtatoj, ĉiu egalas la alian. Iugrade, la fordono malfortigas ĉiujn kaj aparte tiujn, kiuj antaŭe havis pli grandan potencon. Malgraŭ tio, konsekvenco estas, ke praktike la potenco de la nova federaciigita ŝtato baldaŭ superas la potencon de ĉiu el la membraj ŝtatoj.

Estus naive pensi, ke Usono, kiel nuntempe estrata, volonte fordonus potencon, kiun ĝi ĝis nun ĝuas. Ŝajnas al via recenzanto, ke la nuntempa usona registaro, kune kun siaj bonaj konataj sintenoj al tiaj aferoj, estas la plej granda malhelpo kaj bariero al atingo de ia ajn mondfederacio. Lige al la ĥaosa kaj danĝera stato de nuntempaj internaciaj mondaferoj, kiu povas dubi ke ia sistemo, pli bona ol tio kion ni nun havas, estas urĝe bezonata!

En sia libro Ronald Glossop forte argumentas, ke la nuntempaj Unuiĝintaj Nacioj (UN) nek efike, nek demokratie reflektas nuntempajn bezonojn de la popoloj de la mondo. Kiel usonano, ĝuanta federacian sistemon en sia propra vasta lando, la sistemon, kiu, malgraŭ siaj enlandaj problemoj, sukcese unuigas 50 apartajn ŝtatojn, li argumentas, ke tiu federacia principo estu aplikata al la tuta mondo; ne nur ke la mondo bezonas sian propran tutmondan registaron, sed ke tiu monda registaro devas esti speco de federacio; ke la politika kaj jura konceptoj de federalismo estu aplikataj al la tuta mondo.

Pro la fakto, ke nur minoritato de popoloj vivas sub federaciaj sistemoj kaj eĉ inter tiuj, kiuj havas tian sperton, multaj nur tre supraĵe komprenas, kio estas federalismo aŭ kiel ĝi funkcias, Ronald Glossop uzas la komencajn paĝojn de la libro por klarigi tiajn bazajn konceptojn. Tion li faras bonege.

Faktoro, komuna al ĉiuj federacioj, estas parta aŭ plena akcepto de la principo, ke registaraj povoj nature dividiĝas en tri bazajn kategoriojn: leĝdonajn, ekzekutivajn kaj juĝajn; kaj aldone, akcepto de la principo de disdivido de tiuj ĉi povoj inter la membraj ŝtatoj de la federacio, t.e. inter la kreita centra federacia registaro kaj ĝiaj membraj ŝtatoj. La maniero distribui tiujn povojn ne ĉiam samas; ekzemple, Usono kaj Aŭstralio ĝenerale donas specifajn elektitajn povojn al la centraj federacia registaro kaj parlamento, lasante la ceteron, ofte ne listigitan, al la konstituantaj membraj ŝtatoj. Kanado faras la kontraŭon.

Pro la fakto, ke en la koro de federalismo estas la koncepto de akceptata divido de povo kun la sekva leĝa limigado de potenco, la apliko de la koncepto povas funkcii pace kaj efike, nur se ĉiuj partioj de federacia unio libervole akceptas tiujn bazajn faktojn, kaj konsentas, ke disputoj inter ili pri la amplekso de individuaj potencoj estu solvataj per sendependa sistemo de tribunaloj.

Plej multaj federacioj originas el la sento kaj kredo, ke, kvankam la konstituantaj partoj, la federaciiĝontaj ŝtatoj, ne volas perdi ĉiujn siajn individuajn identecojn kaj potencojn, ili ankaŭ volas profiti de la fakto, ke unuiĝo pli ofte ne profitigos ĉiujn partiojn. Tiaj sentoj kaj kredoj superregas la sintenojn, ke potencaj ŝtatoj ne volas malplifortigi siajn potencojn, kaj malfortaj ŝtatoj ne volas droni en la kreota pli potenca federacia ŝtato. Por atingi tion, kompromisoj neeviteblas.

Por ilustri la diferencon inter federacioj kaj konfederacioj, Ronald Glossop rememorigas al ni, kiel, konstitucie, kiam la unuaj 13 britaj kolonioj ribelis kaj deklaris siajn sendependiĝojn de Britio en 1776, ili unue elektis ne federaciiĝi sed nur konfederaciiĝi. Li emfazas la diferencojn inter la du konceptoj, dirante, ke tiu ĉi unua konfederacio tiom ofte malbone kaj danĝere stumblis, ke en 1789 la gvidistoj de la 13 tiamaj novaj sendependaj ŝtatoj decidis nuligi sian konfederacion kaj federaciigi sin, do kreante la nuntempan Usonon.

Ronald Glossop similigas la situacion de la 13 ekskolonioj ĝis 1789 al tiu en la nuntempa mondo. Malgraŭ multaj diferencoj, li similigas la staton de la 13 novaj sendependaj ŝtatoj rilate al sia konfederacia registaro, al la rilatoj inter UN kaj ĝiaj nuntempaj suverenaj membraj ŝtatoj.

Li trafe memorigas al ni, ke UN ne estas federacio aŭ ia formo de registaro; ke ĝi estas nur speco de malfortega asocio de kunlaboro inter la naciaj ŝtatoj de la mondo, kiuj ĉiuj retenas siajn suverenajn rajtojn. Tial estas dubinde, ĉu ĝi meritas eĉ la nomon de konfederacio. Strukture, ĝi estas ankaŭ treege maldemokratie starigita kaj regata per la garantiitaj vetoaj rajtoj, donitaj en la Sekureca Konsilio al 5 el la plej privilegiitaj potencaj naciaj ŝtatoj en la mondo. Dum tiuj 5 potencaj ŝtatoj dominas la Sekurecan Konsilion, tiujn vice dominas Usono.

Ronald Glossop volonte agnoskas, ke krei demokratian kaj justan sistemon de monda federacio estos tre malfacila kaj grandega defio. Lia espero estas, ke iel UN iam estos reformita kaj iĝos vera demokratia federacio de la popoloj de la mondo.

La nuntempa nombro de membraj ŝtatoj de UN estas 199, kaj estas atendate, ke baldaŭ alia malgranda, malforta ŝtato, Orienta Timoro, membriĝos. Ne estos facile juste akomodi pretendojn kaj esperojn de tiaj miniaturaj ŝtatoj, kia Orienta Timoro, en ia estonta monda federacia registaro, en kiu samtempe giganta ŝtato kiel Usono ankaŭ membras. Aldone, ni ne forgesu, ke multaj popoloj de la mondo ankoraŭ ne posedas propran ŝtaton kaj ankoraŭ luktas por ekposedi ĝin. Kvankam ne ĉiuj sukcesos, iuj ja atingos tion. Kompare kun tio, kio estas okazanta en Eŭropo, federaciigi la tutan mondon estos tre malfacile.

Ronald Glosop trafe diskutas malfacilaĵojn kaj konvinke prezentas la argumentojn por kaj kontraŭ la ideo de monda federacio. Li penas refuti la kontraŭajn argumentojn, donas resumon, kaj fine pledas por sia preferata federacia solvo. Klariĝas, ke li havas neniujn iluziojn pri la malfacileco de la tasko.

Kvankam mondfederaciiĝo ja signifas, almenaŭ teorie, malfortigon de potenco, (imagu Usonon kiel centrigitan ŝtaton kaj ne kiel federaciigitan), pro la havebleco gajni novajn eĉ pli grandajn potencojn en nove kreita monda federacio, la demando leviĝas, ĉu Usono, jam fakte kaj reale la plej potenca ŝtato en la mondo, bonvenigus ŝancon pravigi jure kaj konstitucie sian fakte superan potencon ene de ia nova jura mondfederacio.

Pro tio, Ronald Glossop lerte emfazas la gravecon havi en iu ajn mondfederacio demokratiajn rimedojn responsigi tiujn, kiuj estros kaj gvidos ĝin. Iel tiuj responsigaj rimedoj devos doni finajn potencojn al la popoloj de la mondo kaj ne al la potenculoj — ŝtataj, korporaciaj aŭ individuaj.

Winston Churchill iam diris, ke demokratio estas la plej malbona sistemo de regado ĝis oni konsideras la alternativojn! Se estas malfacile demoktratiigi multajn landajn sociojn, kiom pli malfacile estos demokratiigi la tutan mondon, funkciantan kiel unu granda monda federacio.

Tamen, banale dirate aŭ ne, la politika mondo, en kiu ni vivas, sendube, estas malsana. Eblas diri, ke ĝi prezentas sin simile al tio, kiel la landoj de la 17a jarcento prezentis sin al la angla filozofo Thomas Hobbes, kiu opiniis ilin esti senbridaj, ĥaosaj, senleĝaj kaj tro perfortemaj; socioj, en kiuj perforto kontraŭ malfortuloj estis normo. La solvo, proponita de Hobbes en lia fama verko La Levjatano (angle The Leviathan), helpis akceptebligi kaj normaligi la koncepton de la moderna landa suverena ŝtato — ĉu nacia, ĉu multnacia, ĉu eĉ ne nacia. Ŝtatoj kaj nacioj ambaŭ estas hom-artefaritaj konstruoj.

Ene de la landoj/teritorioj de la bone funkciantaj ŝtatoj, uzo de perforto estas leĝe malpermesata, escepte fare de la ŝtato mem, kaj tiam, nur kiam pravigataj demokratie. Krimaj agoj estu puneblaj nur fare de iu ŝtato. Perfortaĵoj, eĉ kiam faritaj de ŝtato, ĉiam estu bedaŭrindaĵoj kaj pravigataj nur ĉe socia bezono havigi ilin, laŭ la demokrataj fundamentaj leĝoj de la aparta ŝtato.

La celo de la recenzata libro estas helpi persvadi nin, ke la mondo, malgraŭ multaj malfacilaĵoj menciitaj, ja bezonas similan solvon, kiel Hobbes proponis al la pli malgrandaj politikaj unuoj de sia tempo.

Sen scio pri tio, kio estis okazonta post la 11a de septembro, en ĉapitro Proksimiĝe al Demokrata Monda Federacio Ronald Glossop prove alfrontas la problemon kiel alproksimiĝi al ia mondfederacio. Kiel iniciati tian projekton? Li sugestas, ke, ĉar la malvarma milito estas malantaŭ ni, ni nun agu por konverti UN en tian mondan federacion. Ne mankas malhelpoj sur tiu vojo. Pro la eventoj post la 11a de septembro oni pli pesimismiĝas pri la ŝancoj, ke oni baldaŭ atingos tion. Kiel la kvin ŝatoj, kiuj nun posedas vetoajn rajtojn en la Sekureca Konsilio, interkonsentu fordoni tiajn rajtojn?

Menciindas kelkaj agoj, kiuj pruvas malemon de la nuntempa registaro de Usono al iu propono plifortigi UN aŭ iri antaŭen al ia formo de mondregistaro.

— Usono ofte ne pagas siajn kotizojn por puni UN.

— La iniciato starigi sendependan mondan kriminalan tribunalon por juĝi akuzatojn pri internaciaj krimoj, krimoj similaj al tiuj kontraŭ Usono en la 11a de septembro, estas forte oponata de la usona registaro, ĉar alie eblas, ke usonaj militistoj iam estos kondamnataj de ĝi.

— La emo paŝi for de jam akceptitaj traktatoj, ekzemple la Kioto Protokolo, temanta pri tutmonda varmiĝado, la anoncitaj intencoj kontraŭ la Kontraŭmisila Traktato, kontraŭ nukleaj prov-eksplodigoj, novaj protokoloj temantaj pri biologiaj kaj kemiaj armiloj, kaj plej lastatempe, ĉe Guantanama Golfeto en Kubo, la rifuzo doni al la kaptitoj el Afganio la rajtojn de militkaptitoj, la minacoj kontraŭ aliaj landaj registaroj. Kio okazos, se Usono decidos ataki Irakon? Supozeble, la intenco estas denove ignori UN.

Ne eblas ne diri, ke la ideo de monda federacio, kvankam necese ĝusta kaj laŭdinda, estas nur iom pli ol utopia revo en la nuntempa mondo. Tion, mi suspektas, la laŭdinda aŭtoro de tiu ĉi bonega libro agnoskus.

Tamen, tiel nomataj perditaj kaŭzoj ne ĉiam estas perditaj. Mil jaroj estis bezonataj antaŭ ol grandaj partoj de Eŭropo povis ĝui pacon, kaj eĉ nun ne ĉiuj partoj. Ni ne forgesu, ke estas pli ol 200 jaroj de kiam la propono uzi metran sistemon estis unue prezentita al la mondo. Iuj landoj de la mondo ankoraŭ ne uzas ĝin.

En mia propra lando Aŭstralio ni bezonis pli ol 100 jarojn, antaŭ ol ni sukcesis fine abolicii la fifaman blankan aŭstralian enmigradan politikon. Eĉ nun multaj el ni ankoraŭ troviĝas mense sub influo de tiu politiko de supereco kaj aparteco.

Nia propra Esperanto, neŭtrala kaj relative facile lernebla kaj uzebla internacia lingvo, ankoraŭ ne estas pli ol marĝene uzata tra la mondo.

Tiuj, kiuj subtenas la noblan ideon de Monda Federacio, tiuj, kiuj laŭdas la lertajn kaj progresigajn pledojn de profesoro Ronald Glossop, ne perdu esperon. Intertempe, tiu ĉi libro kuraĝigos ĉiujn, kiuj strebas atingi pli racian, demokratian solvon por la monda politika registara problemo.

Kep ENDERBY

Ronald J. Glossop: Monda federacio? Ampleksa analizo de federacia mondregistaro Trad. Johano Rapley. Jennings, 2001. 356 + 12 paĝoj.