Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Manipulado

Antaŭ unu jaro okazis naciaj elektoj: per manipulado kaj mensogoj gajnis la socialistoj plimulton da mandatoj en la nova parlamento. Fatos Nano, prezidanto de la Socialista Partio, avide celis la ŝtatprezidantan postenon: li tiel manipulis aferojn, ke finfine li akiris la necesajn tri kvinonojn da deputitaj voĉoj por fariĝi prezidanto. Demokratoj proteste rifuzis eniri la novan parlamenton: sekvis murdoj, inkluzive de tiu de deputito Azem Hajdari (la tiel nomata murdo de la jarcento).

Pro la kreskanta krizo en Albanio (kaj pro ekizoliĝo en la internacia komunumo) necesis elekti novan prezidanton. Unua prefero: Artur Kuko, diplomato kaj albana reprezentanto ĉe la EU-komisiono en Bruselo. Kiam Kuko lastmomente decidis ne akcepti la postenon, oni interkonsentis pri alia kandidato, Alfred Moisiu. Tiu ĉi, eksmilitisto kiu diplomitiĝis en Rusio, devenis de familio bone konata en Albanio: unu familiano estis aktoro, kaj lia patro estis generalo, kiu interalie dum la dua mondmilito rifuzis partopreni la okupadon de Grekio fare de la itala armeo.

La albana parlamento voĉdonis favore al Moisiu, kiu 72-jaraĝa ekokupis sian postenon fine de julio. Tiel oni esperas meti finon al la korupteco de la pasinteco kaj, per demokratia fundamento, plifortigi ne nur la enlandan ekonomion sed ankaŭ la vidatecon de Albanio en internaciaj rondoj.

Nekonvenaj deklaroj

Tiurilate rolon ludos ankaŭ la reĝa familio. Albanio estis reĝolando dum la jaroj 1928-1939; tiam pro itala okupado fuĝis reĝo Ahmet Zog, kiu mortis en 1961. Dume la komunistoj malpermesis, ke lia filo Zog la 2a revenu al Albanio (ankaŭ, ke la monarkista politika partio Legaliteti — samkiel aliaj dekstraj kaj burĝaj partioj — funkciu). Do revenis Albanion nur en 1994 Zog la 2a, kiu tamen pro siaj nekonvenaj deklaroj estis elpelita.

En 1997 li denove revenis kaj ĉi-foje organizis elekto-kampanjon: pro tiama seniluziiĝo rilate politikajn partiojn ŝajnas, ke Zog venkis en referendumo por restarigi monarkion; tamen la politikistoj manovris kaj manipuladis, por ke ne estu restarigota reĝolando. Ili eĉ procesis kontraŭ la reĝo pro armita atenco kontraŭ la ŝtato: denove fuĝis Zog la 2a. Nur pasintjare plifortiĝis la voĉoj favore al la reĝa familio: finfine deputitoj nuligis la decidon de la tribunalo kontraŭ Zog la 2a kaj invitis lin reveni al Albanio.

Nun Zog la 2a, kune kun familianoj inkluzive de lia filo Leka, okupas nove rekonstruitan vilaon apud la ĉefministrejo, ĉe la granda bulvardo de la ĉefurbo Tirana. Albanoj nun atendas, ke la ĉeesto de la reĝo kaj la enoficigo de nova, demokrata prezidanto malstreĉos la politikan vivon kaj kontribuos al nacia unuiĝo. Ankaŭ tion deklaris mem la reĝo.