Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

El mia vidpunkto

Kapitalismo sen masko

Unu el la grandaj miskomprenoj de nia epoko ŝajnas al mi esti la aserto, ke — kun la falo de la komunisma Sovetio — fiaskis la socialismo kaj venkis la kapitalismo. Sed ĉu la “socialismo” de Sovetio estis io alia ol ŝtat-kapitalismo, en kiu la ŝtato (t. e. la ŝtataj, do partiaj funkciuloj) estis riĉaj kapitalistoj kaj la ordinaraj civitanoj la ekspluatitaj malriĉuloj? La sola diferenco al la nuna Rusio estis, ke la tiama ŝtato garantiis al la malriĉuloj vivnivelon sen malsato — nun en eksa Sovetio la novaj (grandparte malnovaj!) kapitalistoj tute ne havas intereson pri la malriĉuloj. En kapitalismo sen masko ili serĉas nur la propran profiton.

Se ni akceptas tiun ĉi analizon, ni povas aŭ devas diri, ke ne fiaskis socialismo (kiu, cetere, nenie kaj neniam vere estis establita ĝis nun) sed formo de kapitalismo. Ĝi tamen ne fiaskis, ĉar ĝi estis kapitalismo, sed ĉar tiu sistemo estis malekonomia: tro granda nombro de burokratoj kontrastis al mismanaĝado kun mizera loĝistiko (en fabrikoj ofte mutis maŝinoj ĉar ne alvenis materialo ĝustatempe), neefikaj produkt-metodoj kaj malmodernaj maŝinoj. Aldoniĝis, tamen, ideologia obstaklo: Sovetio dum la periodo de la “malvarma milito” elspezis gigantajn sumojn por armeo kaj atom-arsenalo. Tiu ĉi kaĉo da problemoj, mankoj kaj absurdaĵoj fine kondukis al pereo de la ŝtatkapitalisma Sovetio.