Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Turismo

SUD-EŬROPO

Impresoj pri Portugalio

La plimulto de la britoj, feriantaj en Portugalio, ŝatas la sudon de la lando por profiti la avantaĝojn de la mediteranea klimato. Mi tamen decidis viziti la nordon aŭ la tiel nomatan “kaŝitan” Portugalion, kiu eskapis la amasturismon kaj konservis sian sendifektan ĉarmon.

Tiucele mi flugis al Porto kaj de tie mi veturis per aŭtobuso al Póvoa de Varzim, kie mi vizitis plurajn vidindaĵojn. En tiu urbo tipaj estas granitaj domoj kun ruĝaj tegmentoj. En la regiono oni produktas multe da vino. La agroj estas fekundigataj per fukoj. Videblas arboj kun abunde pendantaj oranĝoj.

Póvoa estas la naskiĝloko de la romanverkisto Eça de Queirós, kiu pasigis la jarojn 1874-1888 kiel konsulo en du urboj de Anglio. Oni honoris lin per monumento, kiu troviĝas ekster la urbodomo.

La duan tagon mi vojaĝis en Guimarães, iama ĉefurbo kaj naskiĝurbo de Portugalio. Tie ĉi estas grandiozaj mezepokaj konstruaĵoj, kiuj ampleksas la preĝejon São Francisco de Assis kaj la palacon de la dukoj de Bragança. La palaco enhavas belajn pentraĵojn, tapetojn de Aubusson, persajn tapiŝojn kaj porcelanon.