Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

OPINIO

Ĉu al sociala darvinismo?

Gazetaraj komunikoj de la Eŭropa Komisiono ĉiam fascinas. Eĉ pli, se temas ne pri fuzio inter la kompanioj Airtours kaj First Choice aŭ pri “plena disvolvado de triageneraciaj moveblaj komunikiloj” sed pri iu suka temo dungo- kaj soci-rilata.

Lanĉante fine de majo libro-dikan raporton de la komisiono kaj la statistika informservo Eurostat pri “La socia situacio en EU”, komisionanino Anna Diamantopoulou elektis emfazi la temon enmigrado. Ĉi tiu povas en si mem nek “korekti la misan aĝostrukturon de la aĝiĝanta eŭropanaro”, nek “solvi labormerkatajn problemojn de EU”, ŝi diris. Logika tem-elekto, ĉar la ĉi-jara eldono de la raporto ĉefteme prezentis tendencojn en translokiĝado kaj ties demografiaj sekvoj.

Freŝa sango

Tamen oni povas demandi sin, kial komisionano (cetere, socialista) emas prezenti enmigradon unuavice en labormerkata kaj demografia perspektivoj. Estas tute vere, ke enmigrantoj alportas freŝan sangon kaj tre bezonatajn kapablojn al nia fortikaĵa-merkata Eŭropo, sed ili ne estu pro tio sole rigardataj kiel ia homa rezervujo, el kiu Eŭropo ĉerpas laŭ siaj bezonoj.

Se tiu “rezervuja” vidpunkto difinos la trakton de enmigrado fare de EU, ni povos baldaŭ atesti fortiĝon de iaspeca sociala darvinismo. En la estonteca Eŭropo bonvenos junaj kaj alte kapablaj alilandanoj, ĝuste tiuj, kies plenumoj indigus al ties samlandanoj resti propralande. En tia Eŭropo ne-EU-anoj devos obei al ĉiam pli striktaj reguloj enmigradaj, sed oni verŝajne facile kreos esceptojn por talentoj bezonataj en la eŭropa labormerkato.

Limiĝi

Ĉu vere tian mesaĝon ni ŝatas aŭdi? Nuntempe, kiam amaskomunikiloj gurdas la temon enmigrado, tro facilus diri: “Vidu, ne estas, ke ni kontraŭus enmigradon, sed ni devas limiĝi al tiaspecaj homoj, kiajn ni bezonas.”

Plie, laŭ la raporto “La socia situacio en EU”, eĉ “duobliĝanta enmigrado kaj samtempa duobliĝo de naskociferoj ne sufiĉus por signife kontribui al ekvilibrigo de la labormerkato kaj al solidigo de la pensi-sistemoj”. Se tiel ni statas, kia logiko diktas, ke oni severigu la limgardan reĝimon de EU, anstataŭ igi la landlimojn pli facile traireblaj?

Kiu estas la vera defio: ĉu konstrui novan muron ĉirkaŭ fortikaĵo Eŭropo, aŭ akcepti pli multajn entreprenemajn enmigrantojn, kiuj kunkonstruu nian komunan estontecon?