Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ŝerco kaj Satiro

ARTO

Ĉokolada konflikto

Iu litova humuristo diris: “La ŝerco estas afero serioza.” Okazas, ke pro ŝerco iuj pretas tuj ofendiĝi kaj eĉ sin turni al tribunalo.

La estraron de la kompanio Kraft Foods Lietuva en la urbo Kaunas, kies dolĉaj produktoj estas konataj en Litovio, indignis la pentraĵo “Verda ĉokolado kun diserigita kanabo” publikigita en Interreto. La kompanio opinias, ke la pentraĵo memorigas pri ĝiaj produktoj “Krono”. Ĉi tiu reĝa atributo estas la ĉefa akcento sur pakumoj de ĉokolado kaj sukeraĵoj. La reklaman frazon “La krono prezentas” oni najlis verŝajne en la kapon de ĉiuj loĝantoj de Litovio.

La pentraĵo aperis somere 2001 en la inter artistoj populara interreta paĝo art.scene.lt. En la paĝo multas ilustraĵoj, kies aŭtoroj, sufiĉe konataj pentristoj, priridas varajn signojn de konataj firmaoj. En la mondo ofte varaj signoj trafas en artaĵojn. La litovoj antaŭ kelkaj jaroj vidis ekspozicion de la artisto Andy [endi] Warhol, kiu en siaj laboroj parodias Coca Cola kaj aliajn famajn firmaojn. La artisto publike konfesis, ke liaj verkoj celas parodii la civilizon. Tamen pro tio nenia kompanio procesis kontraŭ li.

En la menciita arta TTT-ejo oni povas loki pentraĵojn libere. La aŭtoro de la parodio estas anonima. La administrantoj de la TTT-ejo diris nur, ke li estas studento de arta lernejo, kaj la pentraĵon li kreis kiel tasklaboron pri la temo “Pakumo”. La aŭtoro uzas la samajn tiparojn kaj stilon. La surskribo “Krono” (litove Karūna) en la parodiaĵo estis ŝanĝita al “Ĉapo” (Kepurė). Surflankaj diverslingvaj surskriboj informas pri ĉokolado kun kanabo — populara droga vegetaĵo.

La kaŭna entrepreno akuzas la artistojn, ke ili deliktis kontraŭ fasko da leĝoj: pri aŭtoraj rajtoj, pri konkurado, tiu pri varaj simboloj. Reprezentantoj ekminacis je proceso, se la parodia pentraĵo dum 4 tagoj ne estos forigita. La vara simbolo estas intelekta propraĵo de la kompanio. Al ĝia kreado kaj uzado estas investita granda monsumo kaj la kompanio postulos materialan kompenson.

Tamen la juristoj dubas, ĉu la firmao povus pruvi, ke la parodia pentraĵo estas kopio de la vara signo kaj, ke ĝi damaĝas al la reputacio de la entrepreno. Juraj aktoj malpermesas ajnan uzon de originalo aŭ ĝia kopio en komerco sen konsento de la aŭtoro. Tamen la etikedo “verda ĉokolado” ne estis uzita en komerco. Kaj ĝi estas nek originalo, nek kopio. Tamen la artistoj ne ekdeziris procesi kontraŭ la riĉa kompanio. La “verda ĉokolado” estis anstataŭigita per nekrologa surskribo: “La laboro forigita pro juraj miskomprenoj. Hura! Vivu jura justeco!”

Antanas GRINCEVIČIUS