Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Schad ne perfektas

Mi reagas al la supraĵe ekvilibra, sed verdire ege tendenca (aŭ ege naiva) opinio “Nenio perfektas” en MONATO 2002/4, p. 9. La aŭtoro, Werner Schad rekomendis konsulti psikiatron al ĉiu klera homo, kiu “suferas pro ege malamaj sentoj kontraŭ Usono”. Nu, mi rekomendus al Schad konsulti bonan libron pri historio, por tiel kompreni la historian malamon kontraŭ Usono en Latin-Ameriko kaj aliregione tra la mondo. Mi listigu nur kelkajn okazaĵojn el la 20a jarcento:

1913: Revolucio forkurigas la meksikan diktatoron Diaz. Okazas demokratia balotado, kie triumfas Madero. Laŭ instigo de la usona ambasadoro Wilson, Madero estas murdita, kio estigas dekjaran civilan militon.

1927-1933: Usono milite okupas Nikaragvon. Sandino luktas kontraŭ la invado. La amasbuĉoj en El Ocotal kaj Las Flores fare de la usona armeo kaŭzas protestojn internacie.

1950-1953: Usono milite “savas” Koreion de komunismo. La kosto: pli ol miliono da mortintoj.

1954: Laŭ usona instigo perforte falas en Gvatemalo la progresema reĝimo de Arbenz. Ekas longa serio de gvatemalaj militaj registaroj, kiuj kruele mortigas milojn da indiĝenoj.

1964-1973: Vjetnamio: simile al Koreio jardekon antaŭe, la usona “defendo de l’ libera mondo” kostas multegajn vivojn. La masakro de vjetnamaj virinoj kaj infanoj en vilaĝo My Lai en 1968 estas nur eta ekzemplo de la usona “liberiga” strategio.

1965: Usona invado de Dominikana Respubliko. La celo: “protekti la interesojn de Usono”, diras prezidanto Johnson kun sincero. La kosto: 3000 murditoj (dominikanoj, kompreneble).

1973: En Ĉilio, la demokratie elektita sed por Usono politike neagrabla ŝtatprezidanto Allende perdas la povon kaj la vivon dum la faŝisma puĉo de Pinochet, kiu estros sangoplenan diktaturon, triste faman pro la kvanto de desaparecidos (t.e. homoj “malaperigitaj” de la polico pro politikaj kaŭzoj).

1986: Usono juĝas, ke Libio estas terorisma lando, kaj bombardas libiajn urbojn. Centoj da civilaj mortigitoj, tute senkulpaj pri la agoj aŭ neagoj de Gadafi.

1989: Panamo: ankoraŭfoje Usono juĝas kaj milite agas en alia lando. Unu fojon plu civiluloj suferas (ĉu eble ili kulpis, ĉar ili permesis la reĝimon de Noriega?).

Juan SCHMITTER-SOTO

Meksiko