Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Senviza vizio

Malkontentas Rusio, ke ĝiaj loĝantoj en la “insula” regiono de Kaliningrado vizojn bezonos por trapasi Litovion kaj Pollandon survoje al aliaj partoj de sia propra lando, post kiam Litovio kaj Pollando membriĝos en Eŭropa Unio. Diversnivele oni diskutas, kiel plifaciligi la vivon por la rusoj tiel devigotaj trapasi Eŭropan Union.

Profesoro pri teknologio ĉe la litova milita akademio, la 68-jaraĝa Algimantas Ambrazevičius, proponis tunelon sub Pollando. Ĝi kunligus la kaliningradan regionon kun Belorusio: per tunelo povus vojaĝi senvize kaj libere homoj; ankaŭ varoj facile transporteblus. Laŭ la profesoro, solvo tia povus forigi nun aperantajn politikajn miskomprenojn.

La profesoro opinias, ke tunelo — 70 km longa — estus konstruata dum unu jaro; poste ekfunkcius elektraj, metroo-specaj trajnoj. Ĝi kostus, laŭ la profesoro, ekvivalenton de ĉ. miliardo da eŭroj sed post kvin jaroj jam liverus profiton. Planon la profesoro jam prezentis al la rusa registaro.

LAST