Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Nova! Sunenergia vibranta baterio de Big Planet®

por Nokia-poŝtelefonoj el la serio 5100/6100/7100

Ekde nun via poŝtelefona baterio ĉiam restos plena, kiam la suno brilas! Post nur 8 minutoj en la sunlumo, vi jam povas fari unuminutan vokon. Sunenenergio signifas sendependecon!

La nova sunergia vibranta baterio de Big Planet® estas plenigebla kiel kutime tra la konektoskatolo de via domo aŭ oficejo, sed ebligas vin krome senpere kapti sunenergion en lokoj kie kutime elektro mankas, kiel sur la strando, sur boato, petveturante, biciklante, ktp. La baterio krome enhavas vibrilon kiu avertas vin en momentoj kiam la sonorado de via telefono estus ĝena.

Via garantio

Dum periodo de 30 tagoj ekde la aĉeto de la sunenergia vibranta baterio, Big Planet® repagos al la kliento la vendosumon de la produkto, kondiĉe ke ĝi estas redonita en sia originala pakaĵo.

Mendu la sunenergian vibrantan baterion de Big Planet® de Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio (telekopiilo: +32 3 233 54 33 — http://retbutiko.esperanto.be). Prezo: 118,56 eŭroj + afranko.

Eblas mendi ankaŭ de via loka Big Planet®, NuSkin aŭ Pharmanex-distribuanto. En tiu okazo nepre menciu BE5002850, la distribuanto-numeron de Flandra Esperanto-Ligo, por ke la gajno iru al la Esperanto-movado.