Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pensi pri UN

De la 21a ĝis la 24a de oktobro 1997 sesiis en Havano la internacia seminario “Pensi pri UN ekde Latinameriko kaj Karibio”, kunorganizite de Kuba Asocio de UN kaj Ekonomika Sistemo Latinamerika (SELA). Partoprenis reprezentantoj de la du organizaĵoj kaj fakuloj el Latinameriko, Hispanio, Usono kaj Britio. La kuba ministro pri eksteraj rilatoj Roberto Robaina alvokis la partoprenantojn dum la inaŭguro “defendi la regionajn interesojn kaj brave alfronti la respondecon aŭdigi la opinion de la regionaj landoj kiam prenendas gravaj decidoj”. Dum la ferma sesio, la kuba parlamentestro Ricardo Alarcón, eksambasadoro de Kubo ĉe UN, emfazis la bezonon vere demokratiigi tiun organizaĵon kaj ties sekurecan konsilantaron. Li alvokis je komuna strebo plenumigi la fundamentan principon de la UN-ĉarto pri suverena egaleco de la ŝtatoj, ĉar malgraŭ novaj riskoj kaj defioj ekzistas eblecoj demokratiigi la internaciajn rilatojn, kaj nur tiel oni povos efektive progresi en la celoj de tiu organizaĵo kaj eviti novajn konfliktojn.

Maritza GUTIERREZ