Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BULGARIO

Vidinda monaĥejo

La Rila-monaĥejo estas la plej granda kaj vidinda en Bulgario. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de Rila-montaro, en alteco de 1100 m super la marnivelo, je 120 km sudokcidente for de la bulgara ĉefurbo Sofio. Laŭ iuj aŭtoroj ĝi estas fondita de monaĥo Ivan Rilski, laŭ aliaj de liaj lernantoj en la 10a jarcento post Kristo.

Komence la monaĥejo situis en proksima loko en la montaro. Dum la 30aj jaroj de 14a jarcento feŭdulo Hreljo Dragovola konstruigis la monaĥejajn konstruaĵojn sur nature fortikigita teraso inter la riveroj Rilska kaj Druŝljavica, kaj meze de ili li lokigis altan ŝtonturon konatan kiel Hreljo-turo (1335) kaj malgrandan preĝejon (1343). Poste la monaĥejo estis kelkfoje prirabita, detruita kaj bruligita. Sur la nuna loko ĝia eksteraĵo devenas de la 19a jarcento, kiam la monaĥoj decidis rekonstrui ĝin. La rekonstruado komenciĝis en 1816 kaj daŭris ĉ. 30 jarojn.

La monaĥeja arkitektur-komplekso estas fermita tuto kun areo de 8800 m2. Ĝi troviĝas ene de monaĥeja korto, kiu havas formon de malrekta kvarangulo. En tiu korto, funkcias memstare apud la monaĥejo la ĉefpreĝejo Naskiĝo de la Di-patrino — granda, plastike varia kvinkupola konstruaĵo (1834 – 1837). En 1844 oni alkonstruis sonorilejon apud la Hreljo-turo. En la kvaretaĝaj loĝdom-aloj estas pli ol 300 monaĥaj ĉeloj kaj 4 kapeloj.

La arta efiko estas bazita sur la kontrasto inter la kruda fortikaĵa karaktero de la eksteraj masivaj ŝtonmuroj, kun entranĉitaj malgrandaj fenestro-aperturoj kaj du grandaj pordoj, kaj la multkolora traktado de la loĝej-aloj. La etaĝojn kaj la loĝej-alojn ĉiuflanke ĉirkaŭas vastaj verandoj. La masivaj arkadoj en la teretaĝo kaj arkadoj en la sekvaj du etaĝoj estas blankkolore stukitaj aŭ pentritaj. Super ili vidiĝas la aĵurforma silueto de la lasta etaĝo, konstruita el ligno, kun belegaj diversformaj elstaraĵoj.

Unuiga centro de la monaĥeja tuto estas originale formita el la Hreljo-turo kaj la ĉefpreĝejo, kun fajnaj arkitekturaj detaloj kaj multkoloraj murpentraĵoj. En la interno estas ankaŭ altkvalitaj lignogravuraĵoj.

La Rila-monaĥejo estas riĉe ornamita per murpentraĵoj. En la pentrado de la ĉefpreĝejo, kapeloj kaj aldonaj konstruaĵoj partoprenis ikonpentristoj el la plej konataj artlernejoj. La impona dekoracia pentroarto devenas de la 14a jarcento. Nun la pentroartaĵoj estas restaŭritaj kaj estas valoraĵoj de la bulgara mezepoka arto. La belega ornamaĵo de la ĉefpreĝejo estas verko de konataj pentristoj el la Bulgara Renesanco kun ĉekape la ikonpentristo Zaharij Zograf.

La lignogravuraĵoj okupas gravan parton en la ornamo de la Rila-monaĥejo — belege ellaboritaj ikonostazoj, aĵurformaj parapetoj, plafonoj, verandoj, elstaraĵoj de la konstruaĵoj. Karakterizaj pri la renesanca lignogravurado estas la pompaj vegetaĵformaj relief-ornamaĵoj, simbolaj bestofiguroj, orumo k.a. La ikonostazoj estas ellaboritaj en la spirito de lignogravurad-arto de Atoso (Greklando).

En 1961 la Rila-monaĥejo estis proklamita nacia muzeo, kaj en 1976 — nacia historia rezervejo. Ekde 1983 ĝi funkcias sub la protektado de UNESCO.

La monaĥejo estis ankaŭ unu el la plej gravaj bulgaraj kultur-klerigaj kaj literaturaj centroj dum la osmana regado (1396 – 1878) en Bulgario. En ĝi estas konservataj valoregaj bulgaraj literaturaj manuskriptoj. La Rila-monaĥejo estas grava objekto de internacia turismo — ĉiujare pli ol 600 000 personoj vizitas ĝin.

Evgeni GEORGIEV