Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Nia pado

Ni tenas en la manoj buntan volumon. Gerrit Berveling, la aŭtoro, estas konata redaktisto kaj verkisto nialingva. Li edukiĝis pastore kaj abunde trinkis el la klasika fonto de la lingvoj hebrea, helena kaj latina. Ne mirinde do ke ĝuste pri kristanaĵoj kaj bibliaj temoj li senlace artikolas kaj eseas en pluraj gazetoj kaj ankaŭ libroforme. Ankaŭ ne surprize ke ĉefe el tiuj tri lingvoj blankbarbaj li filigranas plaĉajn tradukojn en nia juna idiomo. La nuna libro iom konigas al ni lian itineron sur tiuj terenoj dum la lastaj 25 jaroj. Ĉiuj tekstoj ĉi-tieaj jam ie aperis. Temas do pri liaj pajleroj kaj stoploj, kiuj tamen ankoraŭ plejparte odoras kiel freŝa furaĝo.

Kio do enestas? Iom pelmele enviciĝas artikoloj, eseoj kaj prelegoj pri temoj bibliaj, etikaj, teologiaj, ekologiaj, ekumenismaj, lingvaj, politikaj, sociaj, movadaj, kaj ankaŭ predikoj, intervjuoj, recenzoj, noveloj, poemoj kaj personaj memoraĵoj. Sur unu paĝo Berveling eldiras sian kredkonfeson kaj edifas la legantojn per apologetiko animleva, sur alia li poemas pri “em’ kojona” aŭ pri “viroj maturaj / sciaj ĝuigi etulinojn / suĉe aŭ ŝmace, suke aŭ aŭdace / piĉe aŭ kace”. Jen do homo vere disbrakuma kaj larĝtendenca! Li kontinue kurentas de anodo al katodo. La devizo de Terencio estas por li tute laŭmezura: “Mi homas, kaj nenio homa al mi fremdas”.

Ĉi-pade Berveling malfermas la ĵaluziojn de sia interna mondo. La leganto konatiĝas ne nur kun liaj disaj kaj vastaj interesoj kaj prizorgoj, sed ankaŭ kun lia maniero solvadi la kontraŭdirojn kaj konfliktojn de tiu diso kaj vasto. Liaj okulvitroj dioptrias ĉefe kristane. Tamen lia kristaneco montriĝas vasthorizonta kaj tolerema. Berveling estas vera ido de la ekumenisma epoko. Li ne timas disstreĉi la brakojn al samstrebanoj islamaj kaj judaj. Li volas starigi pontojn kaj ligojn. Ankaŭ Esperanto apartenas al lia mondkoncepto partopreniga kaj komuniga. Lia verkaro do iasence legiĝas kiel monumento pri esperantismo, aŭ alivorte, pri la strebado de aŭtonomaj animoj kaj intelektoj kiuj komunlingve serĉas la universalan komprenon. Ĉiu siametode, ĉiu siavoje, sed kun celaro agnoskinde komuna, aŭ almenaŭ kongruigebla. Lia pado do estas nia pado, kun eta diferenco: ne ĉiuj kuraĝas aŭ kapablas ĝin vortumi en Esperanto klara kaj ĝuinda. Berveling kuraĝis kaj kapablis dum kvarono de jarcento. Espereble ankaŭ plue.

Gonçalo NEVES

Gerrit Berveling: Mia pado. Eld. Fonto, Chapecó, 1997. 311 p. Prezo ĉe FEL: 24,55 eŭroj + afranko.