Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

de Berta Lenard

Ne eblas

— Ne eblas.

La voĉo restis en la aero sobre, deklare. Aŭdeblis la fora somera bruo de la feriuloj, ridoj, krietoj, la kriĉoj de la mevoj, sed la mallonga frazo restis ankoraŭ obstine. Liaj verd-grizaj okuloj estis sen rideto kiam li turnis sian kapon al mi. Li levis ŝtoneton, forĵetis ĝin al la direkto de la maro, poste remetis la manojn en la poŝojn. Mi deziris ke li almenaŭ tuŝu min, ĉirkaŭbraku kaj aldonu ankoraŭ ion ... Mi ne emis plu promeni, rigardis la ŝtonetgrizon de la sablo, la ŝtalkoloron de la maro, kaj sidis. La sablo tepide ĉirkaŭis miajn gambojn. Ne estis surprizo senti kiel glitas sendece du larmoj, unu post la alia, el miaj okuloj. Post kelkaj paŝoj li sidis apud mi.

— Kion mi faru ĉi tie? Eĉ la lingvon mi ankoraŭ ne parolas. Mia profesio neniom valorus ...

— Vi povus instrui ... — per ŝtoneto mi ekdesegnis sur la sablo — lingvon ...

La literoj de “instrui” estis enkavitaj.

— Sed vi ne divorcos ...

“Volonte” — mi pensis. Sekvis la litero “V”, sed nur sole. Mi tenere karesis lian longan, sunbrunan kruron. La viloj hele-ore kovris ĝin, sub la pala blua ĵinzo mi sentis liajn malmolajn muskolojn, la varmon de lia haŭto. Mi klinis sur ĝi mian kapon kaj restis du malhelaj makuletoj sur lia pantalono. “Ne ploru!” — ordonis mi al mi mem, kaj ĉirkaŭbrakis lin por kaŝi mian vizaĝon kaj flari lian salan odoron.

— Rigardu la mevojn, kiel impertinente ... — denove aperis rideto en lia voĉo.

— Impertinente? ... kion ili faras impertinente?

— Do, mi ne scias ...

— Sed kion vi volis diri? — mi insistis, ĝojante pro la nova temo.

— Nun ni lasu la lecionon pri Esperanto.

La marbordo malpleniĝis. Zorgemaj patrinaj voĉoj vokis la infanojn jam la kvindekan fojon por vesti sin, kolekti la ludilojn, por hejmeniri. La ĉielo fariĝis ruĝ-bruna kun palaj strioj, la akvo pli malheliĝis, estis glata kaj senmova la maro kiel ŝtala plato. Malvarmeta aero enŝoviĝis sub mian ĉemizon.

En la ĉambro restis la varmo de la septembro-fina somero kaj la mola odoro de la suno kaj de la maro. Lia voĉo estis velura kaj iom raŭka, liaj lipoj kiel papilio tuŝis miajn mamojn kaj mian ventron, liaj silkaj sablokoloraj hartufoj tenere sekvis la humidan spuron de lia lango. Leviĝis kaj malleviĝis lia plata ventro pro spirado, la viloj ĉe lia sino ĝentile tiklis mian vizaĝon. Zumis miaj oreloj, malaperis la tapiŝo sub mi lasante min ie en la universo, restis nur la varmego dolĉe-dolore ĉe mia mjelo, elektrode atingis mian sinon. Liaj fingroj ĉe mia nuko nerimarkeble puŝis mian kapon suben, lia voĉo aŭdeblis tre fore, sensence... Aluna gusto displenumis mian buŝon, liaj fingroj kunpremiĝis ĉe mia nuko. Poste reaperis lia voĉo en miaj oreloj, kaj lulis min liaj kisoj. Liaj dentoj perle kuretis sur mia kolo, liaj brakoj premis min kontraŭ lia brusto.

— Ne moviĝu — li flustris. La deziro ekbrulis en mi. Denove kaj denove senti lin ene de mi, havi lin, ĉirkaŭbraki lian dorson per miaj gamboj, senti la certecon, la realaĵon de lia korpo ... Havi lin tra lia haŭto, tra liaj muskoloj, lia vireco, tra lia spirado, atingi lian animon, tenere karesi ĝin per miaj lipoj en la tepida-humida ekstazo.

Svarmis en miaj ĉeloj, sub la ŝvita haŭto, en miaj vejnoj, kiel ŝaŭma akvo, la vivo.

La flughaveno estis griza en la pluvo. “Trapasi iel ĉi tiujn minutojn!” mi kuraĝigis min mem. Li estis senvorta, kun indiferenta mieno sur la vizaĝo, atente rigardis sian bileton antaŭ ol doni ĝin al la sinjorino, kiu kun oficiala malvarma rideto etendis sian bele flegitan manon por preni ĝin.

— Ĉu al loko por fumantoj?

— Jes, bonvolu ...

— Vian valizon, mi petas ...

Li metis sian nigran valizon kaj la olivkoloran dorsosakon sur la rultapiŝon. La lakitaj fingroj algluis sur ilin etikedojn kun la nomo de la fora urbo. La pakaĵoj skuiĝante ekrulis. Mi sekvis ilin per mia rigardo, ĝis ilia malapero, la etikedoj svingiĝis adiaŭe. “Li forveturas!” — frapis min la fakto, pri kiu mi ĝis nun ne okupiĝis. “Trapasi ĉi tiujn minutojn!” — pulsis en mi. En la interpuŝado mi premis lian manon.

— Ĉu ni trinku kafon? — mia voĉo sonis tute normale.

— Bone ...

“Kial mi ne tuj foriras?! Kial ankoraŭ min dolorigi per ĉi tiuj lastaj minutoj?” Por rompi la streĉon inter ni, mi demandis:

— Ĉu vi havas ion por legi?

— Jes, dankon. — lia ĉarma, ironia rideto denove reaperis. — Eĉ esperantlingve.

Denove ekfrostis silento. La verd-grizaj okuloj serĉis iun foran punkton en la tumulto. La kelnero alportis la kafon, mi malrapidege malfermis la saketon de la sukero, trovis cigaredon, kaj proponis ankaŭ al li. Ankoraŭ mi povis iomete plezuriĝi je la gracia gesto, kiel li alproksimigis la cigaredon al sia buŝo, je liaj longaj fingroj, je liaj lipoj eligante la fumon. Dum kelkaj minutoj lia rigardo ripozis ĉe la fumo ŝvebanta super la tablo kaj poste trovis la mian:

— Ni iru ...

— Ĝis revido ... — mi diris mallaŭte.

— Ĝis revido. — li longe premis mian manon, kaj gardante ĝin en la siaj, estingis sian cigaredon. La horar-tabelo anoncis lian flugon. Ni trapuŝis la tumulton senvorte. Ploremo sufokis mian gorĝon, mi klopodis rideti kaj premis forte la breton de la giĉeto.

— Ĝis la revido ... — flustris mi denove jam al lia dorso. Tra la giĉetoj li svingis per la mano gaje, senzorge, kiel idiota turisto.

Karlo ĝojegis aŭdi min denove. Ni fiksis rendevuon en eleganta kafejo. Kiam mi alvenis, li jam estis tie, kun kafo kaj ĵurnalo. Ĉiama mankiso.

— La rusoj eligis teruran kvanton da oleo en la teron. Kaj bagateligas la tutan aferon ... Neniam ili ŝanĝiĝos ... Reaperis la komunistoj en Hungario, unu paŝo antaŭen, unu reen ... kaj la mizeraj serboj ... Cetere, vi havas iun lernanton el Orienteŭropo, ĉu?

— Jam reveturis.

— Kompatindulo. Kion li volis fari ĉi tie? Ankaŭ por vi kafon? Ĉu kukon?

Li refaldis la ĵurnalon kaj longe rigardis min. La famaj allogaj, brunaj okuloj ... Eble, iam, ankaŭ mi estis enamiĝinta al li. Kiam li estis pli entuziasma kaj malpli prostituita.

— Vi ja aspektas ne tre bone.

— Dankon pro la komplimento, — mi kirlis la kafon kaj demetis cigaredon el la pakaĵo.

— Vi tro multe fumas, ĉu? Kion vi faras nuntempe? Ĉu vi ankoraŭ instruas Esperanton?

— Jam ne ... — Mi reiris al mia grupo en la kulturdomo, sed mankis, treege mankis unu persono kun verd-grizaj okuloj ... kaj post la tria fojo mi diris al la klubestrino, ke mi ne havas tempon. Sed pri tio mi ne volis paroli ... lin eĉ ne interesus.

— Aŭskultu, rufa katineto, mi iros al la montaro sekvontsemajne, por iom ripozi. Ĉu vi ne emus akompani min?

— Ĉu vi iros sola aŭ kun via amikino?

— Ne faru stultajn demandojn. Ankaŭ mi ne demandis, kun kiu vi malaperis dum la lasta jaro. Suzana venos poste ... Cetere, vi konas ŝin. — Helpante min por surmeti la mantelon, li spiris kison sur mian nukon.

— Mi ankoraŭ reiros al la redaktejo; mi akompanas vin aŭte.

Elirante li brakumis min:

— Vi ankoraŭ ne respondis: ĉu vi venos?

— Jes, volonte, — kaj verŝajne mi ne mensogis.

Mi staris senmove lasante ke Karlo fortiru mian puloveron kaj mallevu la ŝelketojn de la kalson-ĉemizo. La strioj de la brila montara suno penetris la hotelĉambron, la krem-koloraj, veluraj mebloj, la mola tapiŝo kaj la ekstera neĝa pejzaĝo kreis etoson perfektan por amorado. Miaj fingroj enŝoviĝis sub lian ĉemizon kaj atingis lian bruston.

— Vi estas mia plej mirinda amantino ... — li anhelis kaj arde klinis sian kapon al miaj mamoj. Mi klopodis imagi alian hotelĉambron, marodoran, en la somerfina varmo. Kun fermitaj okuloj karesante lian cicon mi trovis la zipon de lia pantalono kaj malfermis ĝin.

Parfumo en la banĉambro. La longa spegulo montris ne tre malbelan virinan korpon. “Mi povus esti kontenta ...” Sed mia mieno estis amara. La sulketoj plimultiĝis, pli akriĝis unu longa ĉe mia buŝo, sub miaj okuloj malheliĝis duonlunoj. Mi malfermis la duŝon kaj direktis la akvon sur mian kapon, sur mian hararon, sur mian bruston, por forlavi, forviŝi la spurojn de lia ĝuo. Karlo eniris kaj nude haltis ĉe la pordo.

— Vi lasis min pensi, ke vi dronis. Rapidu, ni iru vespermanĝi, mi malsategas. La blankhaŭta korpo alproksimiĝis kaj etendis la manon:

— Ha, kia bela pugeto ... Turnu vin, mi helpas vin lavi.

— Se vi volas, ke mi estu preta, lasu ... — kaj mi metis mian vizaĝon sub la falantan akvon, por ke li ne rimarku la larmojn.

Mi elektis la plej belan kristnaskan bildkarton, kaj zorge skribis: “Agrablajn” ... Ĉu “Kristnaskon”? Ĉu “julajn festotagojn”? Ĉu estas tie Kristnasko? Ĉu li konas la vorton “jula”? Mi daŭrigis per “vintrajn festotagojn”. Krisigno. “Kaj feliĉan novan jaron”. Kaj kion en la nova jaro? Sukcesojn? Revidon? “Espereble ni renkontiĝos ...” Ne. “... kaj baldaŭan renkontiĝon ...”. Mi gapis la neĝkovritan pejzaĝon sur la bildo en kadro de fenestro de iu varma ĉambro. Sur la fenestra sojlo sidis nigra kato apud du kruĉetoj da vintraj verdaĵoj. Plaĉis al mi la kato ripozanta tie ... en la ĉambro verŝajne estas kameno, mola fumodoro, serena silento de solena ĝojo ... La doloro inside atakis min: mi ne volas vivi sen li. Kaj urĝe, honteme kuris la plumo sur la papero. “Mi ne volas vivi sen vi! Mi pretas vivi en via lando! Ie ajn, iel ajn, sed kun vi!”

— Do, vi denove instruas Esperanton, ĉu? — demandis Leonardo. Li sidis freŝe, prizorgite, ĉe la tablo kaj verŝis kafon en mian tason, proponis la telereton kun butero.

— Ho, jes ... Eble oni invitos min instrui eksterlande, kaj por ke mi havu antaŭe denove iom da praktiko ... Kiel, ke vi matenmanĝas kun mi? Ĉu vi ne malfruos?

— Hodiaŭ mi forveturos por du tagoj, mi revenos morgaŭ vespere. Eble mi forgesis diri. Pardonu min. Bonan apetiton, mia dolĉa birdeto.

“Birdeto”, “katineto” ... Neniu kapablas min nomi je mia vera nomo. Nur li ... kun lia ĉarma akĉento.

— Vi menciis, ke vi verŝajne veturos eksterlanden. — La rostita pano krakis sub liaj dentoj. — Kien?

Kiam li aŭdis la nomon de la lando, mire suprentiris la brovojn kaj faris mienon, kvazaŭ mi dirintus iun maldecaĵon. Sed li ne komentis. Kara Leonardo! Ĉiam tiel diskreta, neniam li rimarkigas, ke io estas spite al lia plaĉo. Kiam la unuan fojon mi nokte forestis, matene, kvazaŭ nenio estus okazinta, li salutis min afable. “Vi ne demandis, kie mi estis ...” — mi volis komenci la konfeson. “Ne, mia birdeto. Mi estas via edzo kaj ne via patro. Vi estas plenkreskulino kaj vi agas laŭ via konscienco. Sed sciu, ke mi estimas vin, kaj mi ne volas forlasi mian estimon je vi.”

Kaj nun, kion mi diru al li? Ĉu tion, ke mi eble forveturos por ĉiam? Ĉu, ke lia birdeto ne emas plu pepi? Ĉu, ke mi volas vivi plenkreskule? Kara Leonardo, se li scius, je kio mi entreprenas ... instrui lingvon en iu malriĉa mezlernejo kontraŭ almozo, en “ekskomunisma” lando!

Mi akompanis lin ĝis la pordo.

— Utiligu tiun freŝan printempan veteron, promenu iomete! Vi estas tre pala, lastatempe ... Mankison, mia kara ... — lia kiso atingis mian frunton, la bluaj okuloj trankvile rigardis min, la suno brilis ĉe liaj perfekte kombitaj, arĝentaj haroj.

— Leonardo ...

Responde li klinis iomete la kapon, kaj mi kisis lian fermitan buŝon:

— Mi amas vin.

— Ankaŭ mi, dolĉa birdeto. Do, ĝis morgaŭ vespere.

La urĝeco, ke mi aĉetadu, eligis min el nia domo, kie, malgraŭ la sunbrilaj someraj tagoj mi ŝlosis min jam de semajnoj. Senkonsila mi staris antaŭ la montrofenestro de meblovendejo kaj gapis al la enhavo.

— Kvardek duan. Ŝtalkoloran, jes, kaj tiun bluan, — mi indikis al la vendistino. “Kaj eble puloveron, por la vintro ...”

— Jes, bonvolu, ĉi tiujn.

Kun profunda amo mi tuŝis la mole tepidan mohajran puloveron: por la vintro ... por multaj vintroj.

Somerfina, freŝa mateno en Vieno! Ŝaŭmis en mi la feliĉo, sed mi ne tuj volis iri al la flughaveno, kien lia flugo alvenos nur posttagmeze. Por ĝui la momentojn mi eksidis en kafejo. Post nur kelkaj horoj mi revidos lin! Jam de tagoj mi ŝatis imagi lian alvenon, kiam li eliros tra la pordo de la alveturantoj. En pala blua ĵinzo, lia dekstra mano tenas la oliv-verdan dorsosakon, la alia forpuŝas la sablokoloran hartufon el la frunto, verd-grizaj okuloj serĉas min ... kaj ni staras, unu kontraŭ la alia, kun ridetantaj okuloj, li mallaŭte diras: “Saluton”.

Li skribis kun infaneca ĝojo, ke li veturos denove aviadile, nun el Moskvo, ĉar li akompanos iujn oficiale, lia bileto estas repagita, kaj li povos veni al Vieno por ke ni kune trapasu la limon de lia lando. Mi ĉiam sentis timon pri flugado, kaj pro tio li eĉ mokis min: “Ĉu vi pensas, ke oni restas en la aero?”

Eble ni povos resti ankoraŭ unu nokton ĉi tie ... en iu agrabla hotelo, por ke li almenaŭ vidu Vienon.

Mi trinkis la duan kafon, kaj komencis novan pakaĵon da cigaredoj; apetiton mi ne havis ... Estis ja tagmezo ... restis nur du horoj por vidi lin.

Malfruo anoncita.

Mi ne emis resti en la atendejo, eliris. Gaja bluo de la ĉielo, en la aero ŝvebis la parfumo de la freŝe tranĉita herbo. Jam kelkaj or-flavaj folioj senzorge flugetis pro la vento, pompaj rozoj fieris apud serene turkizaj juniperoj. La suno flirtis kun la oranĝkoloraj helikrizoj, kiuj frivole akceptis la amindumadon per briligo de siaj akvo-diamantoj. La sunradioj lascive karesis miajn nudajn brakojn, kaj la naive senhonta nupto de la naturo pliardigis en mi la deziron senti lin ... post preskaŭ unu jaro.

Plia malfruo de la rusa aviadilo. Tamen mi obstine haltis por vidi la elirantojn de iu alia flugo. La bildo denove kaj denove aperis: Li venas kun elasta irmaniero, ridete serĉas min la verd-grizaj okuloj, liaj fingroj energie forpuŝas la ribelemajn hartufojn... li staras antaŭ mi, kaj kun rideto, mallaŭte diras: “Saluton”...

Poste ... niaj fingroj kunplektiĝas ... mi eĉ ne kisas lin ... poste ...

Eble mi demandu, kiam la flugo alvenos ...

— Bedaŭrinde, oni ne anoncis ĝin ankoraŭ. Ni petas vian paciencon, sinjorino ...

... ni petas la komprenemon de la atendantoj ... — aŭdeblis post duonhoro, — ... pri la nomoj de la vojaĝantoj oni povas interesiĝi ĉe la giĉeto dek unu ...

Ne! ... kio okazis? Amara gusto plenigis mian buŝon. Tumulto ekmoviĝis al la indikita giĉeto. Ŝokitaj mienoj. Sinjorino en fremda lingvo kriegas. Viro kun stranga prononco ripetas la vorton “respondeco”. Juna virino plorege ĵetas sin sur la ŝultron de dika, ŝvitega viro. Oni puŝas min for ... tordita buŝo kraĉas en mian vizaĝon nekonatan vorton ... Frapegas la sango ĉe miaj tempioj. Strangaj nomoj aŭdeblas ... NE!!! Mi atingas la giĉeton. Kun sekaj lipoj mi raŭke diras lian nomon. La oficistino nervoze redemandas.

— Sinjoro Féhérvari ... — mi ripetas. NE! Ŝi ne trovu! ... Dio, ŝi ne trovu! La oficistino ankoraŭ ekzamenas la liston en la bruo de hororitaj voĉoj. Dio, mi petegas, ŝi ne trovu! ...

— Sinjorino, vi demandis ... jes, sinjoro Féhérvari, jes, li estis ... inter la viktimoj de la akcidento ... Sinjoro, la vico estas je vi, bonvolu rediri la nomon, pli malrapide, mi petas ...

La suno ankoraŭ lumigis la sennebule bluan fruaŭtunan ĉielon. Or-flavaj folioj kirliĝis senespere sur la freŝe falĉita herbo. Rozoj sinprezentis kun sensenca fiereco apud malheliĝintaj juniperoj. Helikrizoj adiaŭis de la somero per diamante brilantaj larmoj.

Fore, en la brilo de la subiranta suno, sur la asfalto, kun olivkolora dorsosako en la mano li proksimiĝas al mi. La verd-grizaj okuloj rigardas min, li haltas proksime, kun trista rideto li diras mute: “Saluton...”