Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Debuti Mi ĵus debutis kiel japanlingva verkisto, 87-jara! Mia debuta verko, titolita “Eĉ se sur miaj montoj jam neniam neĝus”, estis publikigita en la februara n-ro de “Sintyô” (Novtajdo), la plej malnova kaj eble ankaŭ la plej prestiĝa beletra monatrevuo en Japanio, kiu aperis sur la merkaton la 7an de januaro 1998, do unu monaton pli frue ol indikate nominale. Kvankam estas dirite en la fino de la unua ĉapitro de la romano “Kamelo Ŝjangzi” de la ĉina verkisto Laŭ Ŝe, pereinta tragike dum la Kultura Revolucio en Ĉinio: “Sed plejofte esperoj vaniĝas en la fino”, mi ne perdos esperon, eĉ se tiel okazos, ĉar “tia estas la vivo”, kiel siatempe diradis al mi en Tokio, kvazaŭ por sin konsoli ĉiufoje, kiam io ne iris kiel li deziris, la jud-devena ĉeĥa verkisto Arnoŝt Lustig, kiu post la aborto de “Praga Printempo” en 1968 profesoras en Vaŝingtono ...
Espereble multaj el vi scias, ke mi debutis kiel esperanta verkisto en 1995, akirinte Premion Luigi Minnaja okaze de Belartaj Konkursoj de UEA. Tiam mi estis jam 85-jara. Sed pli frue mi estis tradukisto, tradukisto beletra, ĉefe japanlingva sed ankaŭ esperanta.
Nun mi volas rakonti al vi laŭ la stilo de japana “mi-novelo”, kiel mi pli frue debutis inverse unue kiel japanlingva tradukisto, kaj poste kiel esp-a.
Mi aspiris fariĝi profesia verkisto ankoraŭ tre juna, apenaŭ fininte la mezlernejon. Kvankam mi jam pensadis kiel komunisto, mi verkadis superrealismajn poemojn, kompreneble nur japanlingve, ĉar mi ankoraŭ ne estis esperantisto. Mi komencis lerni la francan en la 3-jara Fremdlingva Kolegio de Osako laŭ deziro de mia patroflanka onklo, kiu fariĝis ankaŭ mia duonpatro post kiam mia patrino, vidviniĝinta tre juna pro la sinmortigo de mia patro (kio ja okazis dum mi ankoraŭ troviĝis en ŝia utero), reedziniĝis al li, kiu ankaŭ vidviĝis, kiam lia edzino antaŭtempe mortis lasante post si tri infanetojn.
Mia onklo-duonpatro estis studanto de la eŭropaj belartoj kaj jam verkis libron titolitan “Eŭropaj Belartoj en 12 Lecionoj” (tiutempe libroserio “ ... en 12 Lecionoj” furoris en Japanio). Ĝin eldonis la jam tiam sufiĉe granda kaj prestiĝa eldonejo en Tokio Sintyô-sya, kiu eldonadas ankaŭ la beletran monatrevuon “Sintyô”.
Li tamen scipovis nur la lingvojn anglan kaj germanan. Ĉar li ne scipovis la francan, li intencis fari el mi asistanton en sia plua studado pri la eŭropaj belartoj. Sen scipovo de la franca estus por li malfacile plibone studi ilin, ĉar Francio, precipe Parizo, estis ilia centro. Mi mem, estante jam komunisto almenaŭ laŭidee, deziris lerni la rusan lingvon, kiu por mi estis la lingvo de la revolucio, ĉar mi blinde kredis, ke en Sovet-Unio konstruiĝas socialismo. Sed kion faru mi, senpatra duonorfo? Kies panon oni manĝas, ties kanton oni kantas, diras ĉeĥa proverbo, kiel mi informiĝis postmilite memlernante la ĉeĥan.
Mi do nature ne emis lerni la francan kaj jam post la unua jarduono forlasis Fremdlingvan Kolegion kaj forveturis al Tokio por fariĝi poeto! Pri tio, ke mi tiel frue forlasis la franclingvan lernadon ekzistis ankaŭ alia kaŭzo: mi balbutis, kio malhelpis al mi la daŭrigon de la franclingva lernado, ĉar en Fremdlingva Kolegio de Osako oni emfazis la praktikan flankon de fremdlingvoj, tiel ke konversacio gravis pli ol literaturo. Sed pri mia balbutado mi rakontos aliokaze.
Satô Haruo (1892 – 1964), fama japana poeto kaj prozisto, estis ne nur mia samprovincano sed eĉ mia malproksima parenco. Mi do nature unue petis lian helpon tiurilate. Sed li akceptis min flegme kaj traleginte miajn poemojn li diris nur: nek bonaj nek malbonaj! Tio estis malvarma duŝo sur min. Mi tuj senkuraĝiĝis. Kia malkuraĝulo, vi dirus. Sed, por diri la veron, tia mi estis efektive tiam! Li diris ĉe tio ankaŭ: “Vivteni vin per beletra verkado vi povus, sed tio estos ege malfacila. Do kial ne ellerni unue la francan, kio ne malutilos al beletra verkado sed male eĉ tre utilos al ĝi?”. Kaj li poste konsilis al mi, ke mi pli bone lernu la francan en Fremdlingva Kolegio de Tokio, kaj eĉ promesis helpi min finance tiuokaze. Mi ne povis ne konsenti, des pli, ĉar laŭdire en ĝi gravas literaturo pli ol praktiko. Krom tio en ĝi siatempe lernadis la rusan fama verkisto Hutabetei Simei (1864 – 1909), pli poste la francan Sugi Sakae (1885 – 1923), fama anarkiista revoluciulo kaj verkisto murdita de ĝendarmo okaze de la granda tertremo en kaj ĉirkaŭ Tokio en 1923. Ĉi lasta ja estis eĉ balbutulo!
Mi ekzameniĝis en marto la sekvan jaron (en Japanio lernojaro finiĝas en marto kaj nova lernojaro komenciĝas en aprilo) kaj sukcesis, sed kiam mi vizitis Satô Haruo-n por raporti pri tio, li konsternis min per diro, ke al li fariĝis neeble plenumi sian promeson finance helpi mian lernadon de la franca, ĉar li devas helpi finance sian pli junan fraton, kiu finstudis medicinon sed eksuferis tuberkulozon. Denove kion faru mi, senpatra kaj senhelpa duonorfo? Mi devis vole-nevole sekvi lian konsilon kaj, anstataŭ lernadi la francan, laboradi en malgranda fabriko de artaj ludiloj kiel ludpupoj kaj marionetoj nomata L.L.L. (mallongigo de la anglaj Love, Laugh and Life: Amo, Rido kaj Vivo), kies fondon iniciatis Satô Haruo kun helpo de siaj beletraj kolegoj kiaj Kikuti Hirosi (1888 – 1948) kaj Akutagawa Ryŭnosuke (1892 – 1927), famaj kiel li mem, por vivteni malriĉajn poetojn kaj belartistojn ĉirkaŭ si.
Tute nesperta pri tiaĵoj mi nur helpadis pli aĝajn kaj jam spertajn kamaradojn en la fabriketo antaŭ ĉio per pistado de disŝiritaj pecoj de gazetpapero miksitaj kun blanka farbo, el kiuj oni faris kapojn de ludpupoj kaj marionetoj. Miaj pli aĝaj kamaradoj estis ĉiuj pli-malpli malriĉaj kaj nekonataj poetoj kaj belartaj aspirantoj. Ni estis entute ses. Gvidis la tutan laboron la jam iom konata skulptisto Asano Môhu. Jam ĉirkaŭ 30-jara, li estis ne nur la plej aĝa sed ankaŭ la plej sperta el ĉiuj. Ni devis prepari nin por ekspozicio de niaj laboraĵoj, en kiu ni ilin demonstros kaj vendos. Pro tio elekstere helpadis nin kvar, el kiuj unu estis artpentristo, unu lignogravuristo, unu studento de belarta kolegio kaj unu juna oficistino de la ŝtata fervojo. La du lastaj helpadis al ni nur kiam ili estis liberaj, ekzemple dimanĉe.
La belarta studento poste fariĝis bone konata dekoraciisto de la prestiĝa filmstudio Syôtiku kaj kiel tia kunlaboris i.a. kun la reĝisoro Ozu Yasuzirô, kiu postmilite fariĝis mondfama apud Kuroswawa Akira kaj Mizoguti Kenzi. La junulino el la ŝtata fervojo, proksimume samaĝa kiel mi, poste fariĝis esperantisto. Kia interesa koincido, ĉar ankaŭ mi fariĝis poste esperantisto! Ŝia nomo estas Manzawa Maki, kaj nun ŝi estas konata kiel profesia tradukisto el la sveda literaturo. Unue ŝi interesiĝis pri la sveda literaturo laŭ ties esperanta traduko, poste memlernis la svedan, por ke ŝi povu traduki svedajn beletraĵojn rekte el la sveda. Kaj mi mem unue tradukis japanen ĉeĥajn beletraĵojn laŭ esperantaj tradukoj, sed post nelonge mi memlernis la ĉeĥan por povi traduki rekte el la ĉeĥa, kaj fine fariĝis ankaŭ profesia tradukisto el la ĉeĥa. Denove interesa koincido, ĉu ne?
Tamen la fabriketo L.L.L. ne longe daŭris, ĉar la laborantoj dividiĝis je du grupetoj ideologie. Unu estis komunista, gvidata de Asano Môhu, supre menciita, kaj la alia, nekomunista, gvidata de la poeto Murai Busei. Kompreneble mi apartenis al la unua. Ambaŭ ne agordiĝis, tiel ke post nelonge la fabriketo disfalis. Mi transloĝiĝis en proksiman vilaĝeton, kie jam loĝis Asano Môhu kun siaj edzino kaj infaneto. Mi loĝis en ligna dometo kun amiko el la sama mezlernejo en Osako, kiu lernadis pentroarton en Tokio. Lia patro posedis mezgrandan ferfabrikon, li do estis bonstata kaj pagis la luprezon. Sed tia bohemia vivo subfosis mian sanon; mi baldaŭ eksuferis tuberkulozon, devis forlasi Tokion kaj zorgi pri resaniĝo kiel senpaga paciento en la tuberkuloza kuracejo de Kôbe.
Estis ĝuste en tiu kuracejo, ke mi eksciis, ke esperanto utilas ankaŭ por la komunista movado, kaj komencis memlerni ĝin kun entuziasmo. Mi do dankas al la sorto, kiu faris el mi ftizulon, kaj ftizulon benignan, ĉar nur tiel mi povis ellerni esperanton, kiu ludis poste tre gravan rolon en mia vivo!
Post nelonge mi povis elkuracejiĝi, tuj partoprenis la proletan esperanto-movadon kaj, transloĝiĝinte denove en Tokion, fariĝis eĉ la estro de la japana PEK*-Centro, kiu estis sekcio de JPEU (Japana Prolet-Esperantista Unio), la japana sekcio de IPE (Internacio de Proleta Esperantistaro), ĉar mi lingve elstaris inter la junaj anoj de JPEU danke al tio, ke mi povis ĝisfunde ellerni la lingvon en la kuracejo, kie mi disponis abundan tempon. Ĉar JPEU estis laŭleĝa komunista organizo, ĝiaj aktivuloj agadis publike, tiel ke ili estis submetataj al konstanta arestado fare de Tokkô, la japana Gestapo. Tiel ekzemple ĝi havis eĉ 5 Ĝeneralajn Sekretariojn sinsekve, ĝis fine Tokkô sukcesis detrui ĝin, ĉar ili estis arestitaj unu post la alia. Ankaŭ mi ne estis escepto. Dum mia proksimume dujara vivo en Tokio mi pasigis en diversaj policarestejoj entute eĉ preskaŭ unu jaron!
Tiel do en junio 1933, kiam mi liberiĝis post ĉ. 4-monata vivo en 3 policarestejoj unu post alia, mi suferis ne nur ftizon refoje sed ankaŭ nove beriberon pro la malbona nutrado kaj skabion pro malpureco, ĉar dum tiuj 4 monatoj mi eĉ unufoje ne povis min bani aŭ duŝi kaj portadis la unu-saman tolaĵon, kiun mi surhavis, kiam mi estis arestita en februaro! Mi do devis denove forlasi Tokion kaj reveni en Osakon por antaŭ ĉio zorgi pri resaniĝo. Utiligante tiun tempon mi memlernis la rusan, kiun mi jam delonge deziris ellerni, kaj dum relative mallonga tempo sukcesis ĝin ellerni.
Estis ĝuste en tiu tempo, ke mi ekdeziris denove okupiĝi pri literaturo. Mi komencis tion per tradukado. Tiel mi unue japanigis el la rusa memlernilon de verkado por kamparanaj korespondantoj, kiuj plue aspiras fariĝi verkistoj, eldonitan en Moskvo. Ĝin mi donace ricevis de mia rusa korespondanto Stepanov (lian antaŭnomon mi ne memoras), kiu laboris kiel inĝeniero en maŝin-traktora stacio de sovĥozo. Kaj mian tradukaĵon mi prove sendis al Tokunaga Sunao, laborist-devena komunista verkisto, mondfamiĝinta per sia debuta romano “Strato Sensuna”, kiu kun sia kamarado Nakano Sigeharu, intelektul-devena verkisto ankaŭ komunista, redaktistis en Tokio la beletran monatrevuon komunist-tendencan “Bungaku Hyôron” (Literaturo Revuo).
Postmilite mi intimiĝis kun Tokunaga, sed tiam mi ankoraŭ ne konis lin persone. Tamen iom pli frue mi esperantigis lian eseon titolitan “Pri lukto inter Gorkij kaj Dostojevskij” publikigitan en kulturgazeto komunisttendenca en Kôbe, “Dabyô” (Vinktado), kaj publikigis en “Internacia Literaturo”, la organo de IAREV (Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj) eldonata en Francio. Mi ne scias, ĉu tio efikis aŭ ne, sed ĉiuokaze mia tradukaĵo komencis serie aperadi en “Bungaku Hyôron” sub la titolo “Fundamento de Literatura Scipovo” (ĝia origina titolo estis ruse “Osnovy literaturoj gramoty” kaj ĝia aŭtoro estis N. Izotov). Jen kiel mi debutis kiel beletra tradukisto japanlingva!
En “Bungaku Hyôron” mi publikigis ankaŭ leterojn de miaj eksterlandaj korespondantoj, kiujn mi japanigis el esperanto. Ili estis de A. L. Klimovskij, elektra inĝeniero en Ĥarkovo, Ukrainio, V. Kuzmiĉ, verkisto ankaŭ en Ĥarkovo, H. Duvergé, franca laboristo, Boris Sokolov, fervojisto en Kaluga, Rusio, kaj Stepanov, supre menciita. Krome en alia beletra monatrevuo komunist-tendenca en Tokio, “Bungaku Annai”, kiu portis sur sia kovrilo la klarigan esperantan titolon “La Gvidanto Literatura”, mi publikigis specialan korespondaĵon de Ye Laishi (Ĵelezo) el Ŝanhajo titolitan “Ni kolektive pretigas ‘Unu tagon de Ĉinio’”, kiun mi japanigis el esperanto. Temis pri la libro kun tiu titolo, kiun ĉinoj, ĉu profesiaj verkistoj kaj ĵurnalistoj ĉu ne, kolektive verkadis pri unu difinita tago en Ĉinio, simile al “Unu Tago de la Mondo”, la libro, kiun laŭ alvoko de Maksim Gorkij verkadis homoj el diversaj landoj de la mondo, ĉu profesiuloj ĉu ne, pri unu difinita tago.
En la sama monatrevuo mi publikigis ankaŭ mian elesperantan tradukon de artikolo, kiun la supre menciita ukraina komunista verkisto V. Kuzmiĉ sendis al mi por publikigo en Dabyô, ankaŭ jam menciita. Verŝajne la romantismo en Kuzmiĉ, la aŭtoro de la romantika novelo “Solidareco” (EKRELO, 1932), instigis lin tion fari des pli, ke en ĝi jam publikigis sian eseon pri la lukto inter Gorkij kaj Dostojevskij la mondfama Tokunaga Sunao. Sed mi ĝin publikigis en “Bungaku Annai”, ĉar mi estis certa, ke tiel senkompare multaj japanaj legantoj ĝin legos. Mi titolis ĝin “Mia Literatura Batalo”. Ĝi estis fakte lia literatura membiografio en miniaturo.
Min ege malĝojigas la fakto, ke malkovriĝis antaŭ kelka tempo, ke Eŭgeno Miĥalski, poeto kaj la ĝenerala sekretario de IAREV, arestiĝis kaj ekzekutiĝis laŭ denunco ĝuste de Kuzmiĉ (ĉi tiu estis vicprezidanto de IAREV kun E. Izgur, poeto; la prezidanto estis Ludwig Renn, germana verkisto). Kuzmiĉ mem devis poste perei en prizono. Li estis por mi karmemora, ĉar en unu el siaj leteroj, kiujn mi publikigis en “Bungaku Hyôron” en mia japanlingva traduko, li ja instruis al mi, kiel fariĝi verkisto. Li nome konsilis al mi, ke mi foruzu pli ol 2000 paperfoliojn, se mi deziras fariĝi verkisto. Kaj efektive mi fariĝis verkisto, kvankam tiel malfrue, foruzinte ne nur pli ol 2000 foliojn sed eĉ pli ol 20000 foliojn. Tiu Kuzmiĉ! Ho ve, sed eble tia estas la vivo.
Iam en 1934 mi ricevis leteron de N. Incertov, estrarano de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio) — la sovet-unia sekcio de IPE, kiu prizorgis EKRELO-n (Eldon-Kooperativon por Revolucia Esperanto-Literaturo). Ĉi tiu fakte estis la eldonejo de SEU, kvankam ĝia formala sidejo troviĝis en Leipzig, Germanio, kaj post ĝia detruo fare de la nazioj en 1933, en Amsterdamo, Nederlando. Li do en la nomo de EKRELO petis min per tiu letero, ke mi esperantigu aŭ “Straton Sensunan”, la romanon de Tokunaga Sunao, aŭ “Krabŝipon”, romaneton de Kobayasi Takizi, ĉar ĝis tiam ne aperis en EKRELO eĉ unu beletraĵo el Oriento, aparte el Japanio, kaj ambaŭ verkoj japanaj estis jam mondfamaj, tradukitaj en la francan, germanan, rusan, anglan, ktp.
Mi ne scias, kial li turnis sin kun peto pri tio ĝuste al mi, sed supozeble li rekonis mian literaturan talenton en mia mallonga raporto pri batalo de kelkaj junaj aktivuloj de JPEU inkluzive min en la arestejo de la policejo Sinagawa en Tokio, kiu estis publikigita en ruslingva traduko en la organo de SEU “Meĵdunarodny jazyk” (Internacia Lingvo) sub la titolo “Tiun tagon bruegis la prizono”. Sed mi mem ne sentis min kapabla plenumi tiel gravan taskon, ĉar mi estis esperantisto ankoraŭ apenaŭ 4-jara!
Mi do miaflanke letere petis Nakagaki Koziro-n, mian pli aĝan kamaradon el JPEU, spertan en esperantigo de japanaj beletraĵoj, kies esperanta traduko “Malsato en Riĉa Rikolto”, longa novelo de Tokunaga Sunao, aperis libroforme antaŭ nelonge. Sed li respondis al mi cinike, kio cetere karakterizas lin, ke ankaŭ li ne kapablas esperantigi tian malfacile tradukeblan verkon kia “Strato Sensuna” aŭ “Krabŝipo”. Kion li, multjara sperta esperantisto, ne kapablas, kiel mi kapablus? Mi letere raportis ĉion ĉi al Incertov. Kaj jen li respondis al mi: “Oni ne naskiĝas spertulo, sed sperton akiras nur per praktiko. Plue vi jam posedas la internacian stilon de esperanto. Do ek al la laboro!”
Tiel kuraĝigite de Incertov, mi fine decidis esperantigi “Krabŝipon”. Kaj feliĉe al mi prosperis plenumi tiun gravan kaj malfacilan taskon. Ĉe tio helpis min Kisi Yamazi, verkisto, kiu ĉefis la supre menciitan beletran monatrevuon “Bungaku Annai”, sendinte al mi ekzempleron de “Krabŝipo”, en kiu li plenigis ĉiujn lokojn forstrekitajn de tiama cenzuro. Sed ho ve, mia esperanta traduko de “Krabŝipo” ne aperis en EKRELO, ĉar antaŭ ol tio povis okazi ĝi malaperis por ĉiam en 1937, kiam Stalin likvidis la tutan esperanto-movadon en Sovet-Unio, arestinte preskaŭ ĉiujn ĝiajn funkciulojn kaj aktivulojn, el kiuj preskaŭ neniu revenis viva el la malliberejo aŭ koncentrejo, inkluzive Incertov-on! Kaj per malfeliĉa koincido mi mem arestiĝis denove en Osako en la sama jaro kaj revenis nur post ĉ. 2 jaroj viva, tamen ankoraŭfoje malsana je ftizo.
Se mia traduko de “Krabŝipo” aperus en EKRELO, mi estus debutinta kiel esperanta tradukisto beletra jam antaŭ la milito. Sed la sorto tion ne volis. Kiel tia mi debutis nur postmilite, en 1948, kiam estis publikigita en n-ro 9-10 de “Literatura Mondo” mia traduko de la novelo “Viro, kiu ne aplaŭdas” de Huzimori Seikiti. Sekvis ĝin miaj pluaj tradukoj de noveloj de Nakano Sigeharu, supre menciita, de Hayama Yosiki kaj de Tokunaga Suano, ĝis porĉiama malapero de “Literatura Mondo” mem.
Ĉu mi estus daŭriginta la laboron kiel esp-tradukisto, se “Literatura Mondo” plue aperadus? Eble ne, ĉar la vivo devigis min portempe interrompi mian esperantan laboron por dediĉi min plene al ellernado de la ĉeĥa, por ke mi povu vivteni min kaj mian familion kiel profesia tradukisto en la ĉeĥa literaturo, kio mi efektive fariĝis en 1960, reveninte hejmen post preskaŭ dujara restado en Prago. Sed pri tio mi jam detale rakontis en mia eseo “Kion donis al mi la ĉeĥa literaturo”, kiu nun serie aperas en la japana dumonata revuo “La Verda Kolombo” kaj kies ĉeĥan tradukon fare de Jaroslav Žak eldonis en 1996 KAVA-PECH, okaze de la 81a UK en Prago.