Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Tiujn Jarojn 1966 – 76 de Mao Zifu kariero razinte la barbon mi okdekjara bebas.

ludado, en marĉo ruliĝi kun porkaro.

la marĉejo min delektas je fekundo sur arido. legendoj reduktas la laktan vojon en pupilon.

portante perukon trijara mi bubegas.

antaŭ bonzoj mi pavas per la nigraj krudlinioj.

kaj alopecia, mi as denaska bodisatvo.

miraĝo, mir-ago. ĉe ektuso mia la patro faras funebron antaŭ mia tombo.

ekarto el argila grundo aŭ el simio mi aniĝas en la animalon.

se us planto! per hatar’ iluminata la ĝangalo. imortelo en la ĉerko granita.

kuŝante sur la stalaj ostoj de prapatroj mi suĉadas lakton del lumbriko.

bestaj gefratoj vivas vivon plantan.

balono, kosmoŝipo. somnambulismo povas porti homojn ekster atmosferon.

banjanumi? ĉizoj’ senigas al mi branĉojn.

en masko el ha laborita la vizaĝo!

mi estas princo ĉiam dudekjara. la mano hotas la terglobon.

homoj, palavru bokson sur litoj kaj laŭro.

la ikono elkranas terpomojn kaj bovaĵon.

damoj, knabinetoj, viaj jupoj pajlaj iĝas or’ je dudek kvar karatoj.

en nia regno rokoj naskas ŝafojn kaj ĉevalojn.

ne sur flamantaj karboj sidu fremdaj prodoj kaj paŝtistoj; nia kaldrono la ĉielo.

senŝeligante miajn gefilojn mi sendas al vi jakojn peltajn.

adverseco feŭdojn por talpaj laboradoj.

sur sablo vivu tomboj. altiĝo pro post morto.

peonoj, kaloj sur vilaĝaj manoj. faboj dancas kantas en la poto.

diskarno, karnavalo. krediga plago la artefarita.

incidentoj, mismanovroj. voĉo pli rapida ol lasero.

flago manaon ŝutas. feoj ni kun aerventro megalitas sub la tajdo.

tombo, regalejo. manekenoj en ĉifonoj.

peonoj reĝidiĝas onanisme. for la freŭdismon!

al herooj sur hero-stratoj paradas brustŝvele nur herostratoj.

kolomboj grizaj flugas sur la ŝultrojn gigantajn, nur sentante temperaturon de marmoro fekas kaj kveras pro ufo ne pro amo.

petardo splitas psikojn, kanonfajro korpojn.

ratoj blankaj nestas sub la bazo rubuja. tie por rekruti kultantojn aŭ akceli naskadon ili okazigas salonon saturitan de eposoj.

sur hero-stratoj paradas brustŝvele nur herostratoj.

viaj sangoj fekundigas ĉi grundon. tie produktiĝas kaj papavo kaj papagoj.

sur viaj kapoj teraj staradas laŭroj aliaj, feraj.

hortikulturiko importi unu semon elsarki dekmil pistilojn.

cemento anstataŭ sablo, fajro falĉo.

flegi ŝosojn per la kraĉo de sangaj klaĉoj.

planti amanitinon sur trunkoj kadukigitaj.

preni unu pecon de folio por kvin aŭtunoj. dek milionojn da venenaj loloj nulo.

ridado. leŭkoplastizi la buŝangulajn muskolarojn.

la kalo sur la mano liva estas la terglobo.

la rivero la leonino sukubas virtulojn.

alimenton la sovaĝo gajnas. kantikas en la vejno fluaĵoj ruĝa kaj sala.

ostoj oferitaj flosas al tuleo. totemo, la meandro — elartikiĝo pro la superŝarĝo, tro da kapoj kaj genuoj pendantaj sur la jupo.

ŝlimo de permesoj; arteriosklerozo.

ekhujas la buŝo kutima oratori.

diluas hidroreo incendion la incensan. brras. leas.

elfoj ek el la fea kalabaso gapas: la panacea kontenero — skatolo pandora!