Stefan MAUL
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Reelektiĝo de Daniel arap Moi kiel prezidanto de Kenjo turnis atenton iomete al kontinento, kiu kutime trovas intereson de l’ cetera (precipe okcidenta) mondo nur pro militoj, skandaloj aŭ katastrofoj. La normala evoluo de Afriko ne speguliĝas en fraplinioj de l’ monda gazetaro. Tial eble en aliaj kontinentoj oni preskaŭ ne rimarkis, ke la nigra kontinento iĝis pli kaj pli normala laŭ kutimaj kriterioj.
Moi estas unu el tiuj ne plu multaj maljunaj ŝtatestroj, kiuj kondukis siajn landojn al tia normaleco. Nun 73-jara, sed ankoraŭ kun impona staturo, li regis Kenjon dum 19 jaroj kaj spite al multaj problemoj en ne perfekte demokrataj elektoj venkis denove. Kvankam lia potenco ŝajnas esti senlima, li ne estas tia despoto, pri kiaj suferis ne malmultaj aliaj afrikaj ŝtatoj postkoloniaj. Jes, ankaŭ en Kenjo estas korupteco, mizero, mankoj en substrukturoj, abundas senlaboreco kaj krimoj. Aliflanke la lando havas plurismon de partioj, relativan liberecon de ĵurnalismo, kaj leĝo preskribas reformi la konstitucion ene de du jaroj.
Kenjo estas ekzempla por la nuna afrika situacio: unuarigarde oni trovas konfliktojn kaj problemojn, sed duarigarde oni vidas normalecon, ja evoluon al progreso kaj prospero. Terure sangaj militoj kaj masakroj okazis kaj parte ankoraŭ okazas en Afriko; puĉojn, inundojn, sekegojn, epidemiojn kaj sennombrajn rifuĝintojn la kontinento suferegas. 600 milionoj da afrikanoj konsistigas dekonon de l’ monda loĝantaro, sed ili kreas nur malpli ol unu elcenton de l’ tutgloba brutta produkto. 262 milionoj da homoj devas vivteni sin per nur iom pli ol unu usona dolaro tage, sed eksteraj ŝuldoj de ĉiuj afrikaj ŝtatoj kune akumuliĝis al nun 680 miliardoj da germanaj markoj.
Deprimaj ciferoj, kaj tamen la estonto de l’ kontinento ne aperas nigra. Sukcesis paca transpreno de potenco fare de nigruloj en Sudafriko; Liberio havas elektitan prezidanton, enlanda milito finiĝis; same okazis en Mozambiko. Repaciĝo en Angolo, kvankam lame, progresas. Memdifina imperiestro Bokaso en Centrafriko kaj buĉisto Idi Amin en Ugando apartenas al historio; diktatoroj Siad Barre en Somalio, Mengistu en Etiopio kaj Mobutu en Zairio (nun Kongo) estis detronigitaj kaj forpelitaj.
La demokrata ŝanĝiĝo plejparte funkcias. Ĉie oni elektas, en multaj landoj sen skandaloj kaj pro tio ne atentate. Kiu ja interesiĝas pri Benino, se ne temas eble pri vuduokulto? Sed tiu ŝtato havis du diversajn registarojn dum la pasintaj kvin jaroj, sen malpaco. Certe, ne ĉie la demokratioj estas modelaj, kaj ofte elektoj nur konfirmas malnovajn strukturojn de potenco. Tamen bazaj elementoj de politiko kaj socio iĝas pli kaj pli demokrataj. Post fino de l’ orientokcidenta skismo sekve de malvarma milito, nun fideleco al unu aŭ alia ideologia bloko ne plu protektas misfarulojn. Usono kaj eksaj kolonimastroj ne plu ignoras misuzon de potenco, kaj krome evoluhelpo ne plu alvenas same al bonuloj kaj malbonuloj kiel antaŭe.
Tio signifas interalie, ke afrikaj potenculoj nun grandparte mem devas zorgadi pri bonfarto de siaj civitanoj; se ne, ili riskas forpelon (vidu la ekzemplon de Mobutu). Afriko estas nun devigata, mem respondeci pri si kaj sekve liberigas sin el la propra koloniismo interna, transprenita de la mastroj eŭropaj. Tuj kiam Francio anoncis retiri siajn soldatojn el Eburbordo en 1999, prezidanto Bedie tie ekrealigis longe postulitan konstitucian reformon. Se ŝtatestroj volas teni sian potencon, ili nun devas atenti la bezonojn de ĉiuj civitanoj.
La dolĉa veneno de evoluhelpaj almozoj ĉesis flui kaj jen Afriko rememoras proprajn fortojn kaj virtojn, tiome ke UN prognozas jam ekonomian kreskon de kvar ĝis ses elcentoj por la kontinento. La okcidento tamen restas skeptika, ekzemple ĉar en Kongo firegas nun alia diktatoro, Laŭrent Kabila. Sed ĉu oni forgesis, ke Mobutu estis flatito de Usono por helpe de li kontraŭstari komunismon? Kabila frakasis kun subteno de aliaj afrikaj gvidantoj la koruptan potencon de Mobutu; nekontesteble li estas ne vera demokrato kaj sen sufiĉa potenco. Sed en aliaj ŝtatoj, Ugando kaj Ganao, la situacio ne estis alia, kiam ribelulo Museveni kaj soldato Rawlings puĉis. Hodiaŭ tiuj du estas modelaj herooj de prospero. Daŭris dek jarojn, sed fine ili akiris laŭleĝecon per elektoj.
Certe, multaj novaj gvidantoj povas antaŭeniri nur malrapide, iuj fiaskas, venos novaj krizoj kaj kolapsoj. Aspiroj kaj pretendoj ne ĉiam rapide aŭ tuj plenumiĝas, kaj multaj ŝtatoj afrikaj frontas grandajn defiojn. Sed kreskas espero, ke ili majstros ilin simile kiel en alia (sub)kontinento, Sudameriko, antaŭe ankaŭ krizoplena, sed nun plejparte trankvila kaj stabila kaj plimalpli prospera.
Stefan MAUL