Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

de Garbhan MacAoidh

Etikedado kaj Vero Moda

Ĉiuj indicoj konfirmas, ke ni vivas nuntempe en ĉiam pli rapide ŝanĝiĝanta socio. Kelkaj ŝanĝoj apenaŭ percepteble enŝteliĝas.

Irlando, kie mi loĝas, estis dum longa tempo kvazaŭkolonio de Britio, kiu trudis al ĝi sian lingvon kaj kulturon. Kvankam ĝis nun la antikva indiĝena idiomo persistis en malriĉaj kaj malfacile atingeblaj regionoj, kaj inter naciistoj kaj entuziasmuloj pri etnismo, la komerca kaj urba lingvo estis la angla. La plimulto da varoj estis importitaj el Anglio kaj etikeditaj nure en la angla. Surskriboj en aliaj fremdaj lingvoj preskaŭ neniam vidiĝis: efektive la ĉiutaga procezo de vendado kaj aĉetado estis unulingva, kio influis ĉiun aspekton de la landa kulturo. Tamen lastatempe subite konstateblas, ke ni ne plu vivas en malriĉa, postrestanta, tute agrikultura lando, izolita de la eŭropa kontinento, kaj ekonomie superregata de niaj plej proksimaj najbaroj aŭ de Usono.

Ni ĵus faris mallongan viziton al la ĉefurbo. Sub la griza ĉielo kaj la vintra pluvo, ĝi aspektis kiel la same malordigita, malpura, sed hejmece simpatia urbo de nia juneco. Iom ekzotigis la etoson kelkaj japanaj turistoj, kiuj, iom strange, laŭŝajne decidis pasigi parton de siaj ferioj en la lando dum ĝia plej malagrabla sezono. Apud grupo de japanoj, ni manĝis en memserva restoracio, kie la surmuraj informŝildoj estis en tri lingvoj, nome: angla, franca kaj germana; mankis la japana.

En librovendejoj kaj en la ĉefstacidoma ĵurnalvendejo la enhavo de ĉiu sekcio estis indikita en la angla kaj (nova kutimo) en la irlandgaela, sed ne vidiĝis informoj en lingvoj de la eŭropa ĉeflando. Tamen la plej populara kaj tradicia kafejo en la urbo, kiu ankaŭ estas vendejo de teo, kafo kaj frandaĵoj, surmerkatigas sian propran markon de luksaj pralinoj en skatoloj etikeditaj en pluraj kontinentaj lingvoj, krom la angla kaj la irlanda. La ĉeesto de la irlanda sur etikedoj de luksaj varoj spegulas la fakton, ke la antikva lingvo nun ĝuas novan prestiĝon inter snobismaj parvenuoj kaj altmezklasuloj en Irlando, kiuj elektas sendi siajn infanojn al privataj, tutgaelaj lernejoj.

Tia plurlingveca reklamado, tamen, ne estas motivo por senti surprizon, ĉar la lando estas membro de la Eŭropa Unio. Pli mirigis nin iu produkto, kiun ni trovis pasintsomere, ne en la ĉefurbo, sed en nia malgranda kampara urbo. Ni intencis ekskursi aviadile al najbara lando, do aĉetis, en loka vendejo, du tiel nomatajn “vojaĝpakaĵojn” por povi dumvojaĝe purigi la dentojn. Temas pri malgranda plasta ilujo enhavanta etan malmunteblan broson kaj dentopaston. Ĝi estas hejmlanda produkto de la konata irlanda marko FIACLA (senimage elektita vorto, kies signifo estas “dentoj”). Krom la nomo FIACLA, la ununuraj indikoj presitaj sur la pakaĵo estis en la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj, kvankam la produkto vendiĝas en irlandaj butikoj al irlandaj aĉetantoj. Evidente, en la okcidenta ekstremaĵo de la eŭropa kontinento sentiĝas la efiko de gravaj politikaj, ekonomiaj kaj demografiaj ŝanĝoj, eĉ en fora oriento.

Koncerne Esperanton, la sola ekzemplo de (verŝajne neintenca) reklamado en la internacia lingvo, kiun ni rimarkis ĉe ni, estas eleganta modaĵa butikaro nomata Vero Moda. La babelturo ankoraŭ staras kaj pli kaj pli vidiĝas.