Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

de Paul Gubbins

Dombestoj kaj sakstratoj

Lastatempe eklumis al mi, ke aŭto similas al dombesto. Eĉ pli: ĝi ja estas dombesto. Bone, ne ĉiuj aŭtoj: ne tiaj aŭtoj, ekzemple, apartenantaj al stinkriĉuloj; aŭtoj, kiuj kiel pantalono aŭ ĉemizo konstante interŝanĝiĝas kontraŭ markoj pli ŝikaj, pli modaj. Aŭtoj tiaj ne estas aŭtoj sed nuraj rango-indikiloj, samkiel juveloj, jaĥtoj aŭ jetoj.

Pri tiaj veturiloj mi ne parolas, sed pri ordinaraj aŭtoj — via, mia — kiujn ni deve dorlotas per plej rafinitaj riĉaĵoj de la tero kaj kies delikatajn konstituciojn ni regule kontroligas ĉe specialistoj. Aŭtoj, kiujn ni laŭnecese — kaj kontraŭ neniel bagatelaj sumoj — kuracigas okaze de la sennombraj malsanoj, kiujn ili suferas. Ĉion ĉi ni — foje iom grumble — akceptas, ĉar aŭto apartenas al moderna vivo samkiel al Esperanto korelativoj: aŭtoj nepras por iri laborejen, venigi infanojn lernejen, kluben aŭ amiken, butikumi aŭ ferii. Ĝuste tiaj aŭtoj fariĝas familianoj, esencaj familianoj, de kiuj ni dependas kaj kun kiuj, veturante, ni ofte pasigas tage pli da horoj ol kun pli proksimaj parencoj el karno kaj ostoj.

Momenton! Ĉu mi jam aŭdas koleran klavo-klakadon de tiuj, kiuj indigne leteras al la redakcio? Kio ... ? Aŭto ne estas dombesto; oni ne povas mezuri aŭton kontraŭ kato, hundo, melopsitako aŭ gerbilo; taksi aŭton familiano ... skandale! Oĉjo Miko kaj praonjo Hortensa — por nenion diri pri la tuta boaro — pli karas al mi ol nura aŭto (kondiĉe, ke ili malplenigas mian manĝoŝrankon maksimume unu fojon jare). Sed finfine ... aŭto ne vivas! Kiu estas tiu pajaco, kiu konsideras aŭton vivanta?

Nu, jes. Vi pravas. Aŭto ne vivas sed — pardonu min — ĝi havas vivon. Almenaŭ mia havis, ĝis ŝi (rimarku la pronomon!) pereis, samkiel multaj dombestoj, pro trafik-akcidento, okazinta kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko. Kia donaco: dankon, Nikolao! Mi neniam plu — mi ĵuras! — afektos cinikismon dum la tiel nomata festsezono. Aŭ verdire dankon al mia filo, kiu ŝoforis kaj vundis feliĉe nenion — kaj neniun — krom sian memestimon. Krunĉ, kraŝ: du senatentaj sekundoj, kaj mia fidela aŭteto vrakiĝis. Aŭteto, jes ... specimeno de la brita marko Mini; kunulineto, kiu senplende akompanis min laŭ diversaj vojoj de la vivo dum plene 14 jaroj, kies maljuna karoserio kaŝis ankoraŭ junan koron, kaj kiu sendube estus akompanonta min dum pliaj 14 jaroj. Tiom da jaroj ... kaj mia filo posedis stir-permesilon — kia ironio! — dum nur tiom da tagoj.

Plorinda afero, kiu — je mia surprizo — same efikis sur min kiel la forpaso antaŭ pluraj jaroj de tre amata, tre amanta kato; forpaso, kiu malgraŭ la bonvena invado de kvar posteuloj, nekredeble truigis la vivon. Ĉiam, kiam mi preterpasas la veterinarejon, kie la kato en miaj brakoj mortis, mi emociiĝas ... kaj same — ja stulte, eble vi pravas — mi emociiĝis pro la ĵusa forpaso de mia aŭto. Kvarpiedulo, kvarradulo ... familianoj ambaŭ. Jes ... mi rajtas ploreti.

Mi ĝuis kun mia aŭteto apartan rilaton. Apartan rilaton, ĉar ŝi — aŭ ni, mi vere ne scias — amuzis kaj plezurigis homojn. Oni ne volas akcepti, ke sufiĉe prospera mezaĝulo kia mi preferu idiosinkrazian, impertinentan aŭteton ol ruliĝantan superlativon: plejrapidan, plejkomfortan, plejpotencan (kaj plejvoreman). Abundas tiaj aŭtegoj: anonimaj markoj por anonimaj personoj; aŭ, kia aŭto, tia homo. Sed mia aŭteto, pro sia malgrandeco, elstaris; ŝi ridetigis, samtempe pensigis (sendube helpis tuj videbla Esperanto-banderolo); per mia malnova, malgranda aŭteto mi defiis la mondon: Jes, mi posedas aŭton ... sed tia sufiĉas! Pri via konsumismo mi fajfegas!

Mia aŭteto kaj mi ... ni komprenis unu la alian. Ni ambaŭ sciis, kiam unu el ni mishumoris. Kiel dombesto, kiel kato, ŝi foje graŭletis sed ĝenerale ronronis; plaĉis al ŝi, kiam mi dresis, karesis ŝin. Kiel dombesto, ŝi dividis kun mi sekretojn, fidele respektis konfidencojn. Kaj pasintjare, rekompence, mi veturis kun ŝi eksterlanden ... transmaren, el Britio Francion; fakte, al kastelo Greziljono. Tie denove ŝi elstaris el inter la pli grandaj, anonimaj kuzoj; marko Mini sufiĉe maloftas en Francio; kapoj turniĝis, kiam ni preterpasis — ni eĉ haltigis tradician francan bulo-ludon; la ludantoj admire, nekredeme, mansvingis, sendube dirante al si, kion ili jam funde scias: “Ho! Angloj! Klapo mankas ... jes!” Eĉ se mi estus traveturinta Francion per grandioza Rolzrojc, mi ne altirus al mi — ni — tiom da atento, intereso kaj komentoj.

Sed ĉio ĉi apartenas al la pasinteco. Mi dubas, ĉu mia 14-jara konfidenculino operaciiĝos. La asekuro-kompanio plej verŝajne rifuzos enhospitaligi ŝin, argumentante, ke tia malnova aŭto valoras nur (tiel!) 400 britajn pundojn, dum la riparoj kostos pli ol duoblan sumon, ĉirkaŭ mil. Ŝajnas, ke mia aŭteto eniris sakstraton. Mi diris al mi, ke mi ne akiros novan. Mi povas senaŭte vivi. Mi fariĝos pli sana, iomete maldikiĝos. Mi havas pli da mono por ... nu ... kio?

Aliflanke ... ĉu ne plu ekfebri pro la unika, muzika ekroro de ĵus startinta Mini-motoro? Ĉu ne plu ĉe dezertaj, kamparaj vojoj foje “bruligi kaŭĉukon” kaj iomete — jes, ja, eĉ per Mini — ŝumaĥerumi? Ĉu ne plu, suprenirante, luktegi kun rapidumaro kaj gaspedalo por melki ĝis plejlasta povero etan, muĝantan motoron? Ho, vi kompatinduloj, kiuj neniam enamiĝis en markon Mini! Vi ne komprenas, kio estas ŝofori. Kaj diable! Kontraŭ kvar, kvin mil pundoj ... iel mi povus kunskrapi ... mi povus aĉeti brokantan “Mini Cooper” ... motoro pli potenca, marko purrasa. Jes ... se tiun “Cooper” mi retenus dum pliaj 14 jaroj, tiam ĝi fariĝus rara valoraĵo: baldaŭ — idiote — oni ĉesos konstrui “Mini”-ojn. Restus intertempe, tamen, unusola problemo: kiel forigi de la stirilo la grasajn palpilojn de aŭto-detruema filo?