Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Sinmortigo de subskribinto

Mortpafis sin la plej juna subskribinto de la Akto pri Restarigo de Sendependa Litovio kaj organizinto de la rekonstrua movado Sajudis. Gintaras Ramonas, 35-jaraĝa, deputito de la tiama Supera Konsilio, subskribis la akton en 1990 kaj tiel kune lanĉis sendependan Litovion.

Tamen post ĉeso de sia deputiteco, malgraŭ klereco kaj organizistaj kapabloj, Ramonas ne trovis decan laboron. La tagon de sia morto li provis prezenti dokumentojn por havigi al si postenon de distrikta administranto. La dokumentojn oni rifuzis pro manko de sano-atestilo kaj aŭtobiografio. Tamen tio ne obstaklis jam la sekvantan tagon publikigi nekrologon, en kiu senerare estis nomitaj ĉiuj etapoj de lia vivo.

Ramonas, laŭ raportoj, estis malkaŝa, rekta kaj honesta homo — eble tro honesta por la nuna Litovio. Kelkaj subskribintoj jam implikiĝis en skandaloj: eksa vic-ĉefministro gvidas kompanion, kiu provas kaŝi impostojn; eksa ministro pri defendo sidas en arestejo kaj atendas proceson pro grandskala fraŭdado. Tamen tiu, kiu laborante en la parlamento metis valuton ne en la poŝon sed en la koron, ne trovas lokon en la nuna Litovio.

Ĉe la tombo de Ramonas pentofaris eksaj kolegoj, nuntempe altranguloj en diversaj ministrejoj ... tamen tro malfrue venis la konsolaj vortoj. La amika mano ne estis ĝustatempe etendita.

Antanas GRINCEVIĆUS