Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Misaŭgura nova jaro

En Nord-Irlando misaŭgure komenciĝis 1998. Post plurmonata batalhalto, pli-malpli observata de ambaŭ flankoj, la terorismaj organizaĵoj rekomencis sian aktivecon. Fine de decembro du homoj estis murditaj: respublikana katolika eksmalliberulo, ellasita post longa prizona puno, kaj la “lojalista”1 malliberulo Billy Wright [bili rajt], enkarcerigita pro terorismo kaj mortigita en la prizono Maze [mejz], supozeble de respublikanaj kunmalliberuloj. Samtempe aro da respublikanoj eskapis el la prizono.

La ĉefo de la Ulstera Uniista Partio, David Trimble [dejvid trimbl], esprimis fortan indignon pri la murdo de Wright, kaj postulis, ke eksiĝu pro nekompetenteco la brita ministro respondeca pri nordirlandaj aferoj.

Grandega homamaso ĉeestis la entombigon de Wright en lia hejmurbo, kie laŭraporte lojalismaj organizaĵoj devigis la vendejojn kaj komercajn entreprenojn resti fermitaj dum la funebraĵoj, por indiki respekton al la murdita teroristo kaj lia familio. Rimarkinda estas la observebla fakto, ke la plimulto de la ĉeestantoj estis normalaj protestantaj loĝantoj (priskribitaj de katolika ĵurnalistino kiel “ordinaraj decaj homoj”), kiuj supozeble ne apogas terorismon.

Venĝo

Ne prokrastiĝis la venĝo de la lojalistoj. Unu el iliaj armitaj organizaĵoj atakis klientojn, kiuj festis la novjaron en drinkejo apartenanta al katolika proprietulo, mortigante unu kaj vundante kvin aliajn. Iuj (laŭŝajne respublikanoj) reprezalie lasis en publika loko aŭton plenan de eksplodaĵoj, kiun poste sekure eksplodigis kontraŭbomba taĉmento.

Sekve, proparolantoj de lojalistaj malliberuloj deklaris, ke ili ne plu subtenos la aktualan porpacan iniciaton. Tio gravas, ĉar la kvazaŭmilitistaj organizaĵoj en Nord-Irlando, kun siaj politikaj aloj, kaj eĉ kun siaj membroj en malliberejo, estas eksterordinare influhavaj kaj konsistigas potencan forton en la nordirlanda socio. La lojalismaj malliberuloj kaj iliaj simpatiantoj precipe koleras, ĉar la registaro en la Respubliko antaŭ la kristnaskaj ferioj liberigis plurajn naciismajn malliberulojn el sudirlandaj prizonoj, dum la brita registaro ellasis neniun el iliaj kamaradoj.

1. La tiel nomataj lojalistoj pretendas defendi protestantismon kaj la union de Britio kaj Nord-Irlando kontraŭ la irlandaj naciistaj respublikanoj (precipe aŭ tute ligataj al la katolika komunumo), kiuj celas unuiĝon de la 32 graflandoj de la irlanda insulo.

IRL.